TTT-ejo de UEA

Kvara kazo por inspektoro Kramer

Surklifa. Romano. Serĝo Elgo (ps. Georges Lagrange, 1928).
Vieno: Internacia E-Muzeo, 2000. 214p. 23cm. EUR 13,50.

n-ro 1136 / majo 2001

Homoj estas neniam plene elkreskintaj infanoj. Ili ŝatas imagi sin aliu. Ĉi trajto kaj la instinkto "kio estas ĝi?" faras ilin detektivemaj. Eble proe (vorto kiun vi, kun prie, plie k.s. ofte renkontos en la libro) krimromanoj ĝuas ĉiean kaj ĉiaman popularecon.

Okazis akcidento. Neeviteble por krimhistorio, ekbrulas la demando: ĉu hazarda morto aŭ intenca murdo? Eble vi jam konjektas la respondon. Mi ne (mal)konfirmos ĝin, ĉar mi ne volas ke vi estu en pli bona pozicio ol mi mem, kiu ne supozis la veron kaj eksciis ĝin nur lastpaĝe... Sed mi ne bedaŭras tion, ĉar la tuta historio legiĝis sen tordo de la cerbo. Natura lingvaĵo, naturaj homoj, agoj, sentoj kaj rezonoj. Mi konatiĝis kun "Belkura", kiu mem prezentis sin tiel, kvankam... Ne, tion ĉi vi ekscios el la libro. Mi nur diros kelkajn liajn proprajn vortojn: "antaŭ mia akcidento mi laboris, mi manĝis, mi trinkis, mi foje drinkis (tamen malofte), mi fikis, dimanĉe mi vetis por la ĉevaloj, kiel tiuj ĉi tie, kaj mi voĉdonis, kiel konscia civitano (...) Kaj okazis la akcidento, kaj mi kuŝis tri monatojn en hospitalo, kaj nur tiam komencis demandi min: ‘Kion ci faraĉis en la vivo?"' La plej trafa demando por papiliece "longviva" neniaĵeto, ĉu? Ankaŭ inspektoro Kramer (jam seria, ĉar estas lia kvara enketokazo-romano) estas homo iom filozofiema, sed tamen viva. Venante al sia enketotino Anna (mirinda, enigma kaj sorĉisteca), li kontentigas ne nur sian profesian intereson. Ne, li tuj rimarkas ke "ŝiaj lipoj estis ja malhelruĝaj, preskaŭ brunaj, sed tio estis la malhelaj lipoj de sudulino. Bildo en unu sekundo trairis lian viran imagpovon: verŝajne ŝiaj cicoj estas same malhelaj, cicoj ankaŭ de sudulino."

Do, nedivenebla librofino kaj vivecaj karakteroj - kion deziri plu? Eble nenion, se vi estas nura krimroman...iulo. Sed por verda leganto la bildo estos sendube ne kompleta, se ni ne parolus pri la lingvaĵo. Jen kelkaj plukaĵoj: amo estas io tute alia, ne nur kunliteco; li tujis al Kramer; biera, apena, anstatigi (anst. "hieraŭa, apenaŭa, anstataŭigi"); aliel, alio, aliam, alies; vi sedos (=diros "sed" ); sur la ebeno arbaris la betonaj loĝtruoj; forsalutis (= ĝisrevidis); junedzino, kiu eniris la gean liton kiel ŝafido buĉejon; malrigli dialogon (kun iu ne ema paroli); Ĉu nur oldinaj rakontoj?; ili estis tramalsekaj; Korvarmeco. Kunvarmeco. Simple, feliĉo.

Tiom sufiĉas por doni impreson; tamen ne sufiĉas por recenzo kiel ĝenro, kiu devigas mencii ankaŭ negativajn erojn. Do, persone mi fojfoje antaŭvidis sekvon de tiu aŭ alia epizodo, kio ne laŭdindas ĉe enket-historio. Iam-tiam mi ne konsentus kun pluraj negaci-formoj (kiam la neatan vorton ne senpere antaŭis ne). Sed en ĉiuj ĉi kazoj mi rememoris jenan observaĵon: "Kio estas konsiderata eraro en produkto de lernanto, estas specifeco de stilo en verko de majstro". Ni restu tiu-vidpunkte. Bonlegon!

Aleksandr Melnikov · Ruslando

 

Reen al:

Surklifa Serĝo Elgo Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo