TTT-ejo de UEA

La mondo kiel puzlo

Sur la linio. Georgo Kamaĉo (1966- ). Berkeley: BERO, 1991. 40p. 21cm. 10,50 gld.

La enkonduko (de Fernando de Diego) kaj la postparolo (de Reinhard Haupenthal) ne ŝparas pri laŭdoj. Kiel modeloj citiĝas Poe, Eco, Kalocsay kaj Régulo Perez, kiel kvalifikoj uziĝas "superba, mirinda, brila, elstara". Kutime mi skeptikas pri la senco de tiaj koteriaj kunvenoj por reciproka laŭdo. Tamen ĉi-foje mi komprenas la skribintojn. Kiel malsatuloj, en kies manojn falis suka piro, niaj intelektuloj emocie iom ebriiĝas antaŭ nova kaj vere originala talento.

Ne pli ol piro ĝi estas, tamen, tiu ĉi kolekto de naŭ noveloj verkitaj tra kvarjara periodo. Same kiel ĉe piro, iuj partoj pli maturas ol aliaj. Sed niaj prozaj malsatantoj voros ĉion: de komenca rakonteto tra avangardaj eksperimentaĵoj ĝis la dolĉa fruktokarno en la fino. La lingvaĵo konstante logas pluen, per frapaj koncizaĵoj kaj surprizaj nuancoj, per pulsanta ritmo kaj majstra ekspluato de lingvaj latentoj. Eble en tia vesto neniu temo aspektus banale; sed ankaŭ enhave la aŭtoro multe progresis de post la naivaj hororaĵoj de Pandemonio (1987).

Efektive, jen fascina diverseco de situacioj. Atommilita postvivado, fantasta mondokrea mondo, frenezulejo kaj lasta egomania ago de postvenka Adolf Hitler, analfabeta legipovulo, mizogina entomologo, aleksandria verkisto timanta maldungon kaj lia dung-evita kaira ĝemelo. La kamaĉaj roluloj preskaŭ ĉiam solas: solaj, ili provas kunmeti la puzlerojn de sia ekzisto en ion sencohavan. Foje tia puzlado estas eksplicita. La rolulino de "Dudek ok tagojn sur ebeno blanka" devas eltrovi la regulojn de sia fantasta mondo; la viktimo de "Mensogo de ' okuloj, mensogo de l' oreloj" penas laŭvorte malĉifri la sekreton de la legipovo. Sed ofte la solvado de enigmoj enplektas la leganton, kaj la tri kolumnoj de "Kiam vento ne blovas", aŭdaca provo eskapi rakontan unudimensiecon, memorigas pri Joyce per sia aluda denseco.

Tiu karakteriza denseco, retrovebla en preskaŭ ĉiuj rakontoj, atestas pri vastaj horizontoj ĉe la aŭtoro. Kamaĉo jam konigis sin i.a. kiel senidulga recenzanto, kompetenta tradukisto (Astura bukedo), satira karikaturisto (Sub la signo de socia muzo), kaj politika engaĝito (Letero el Palestino). Dorskovrile li nun anoncas sin arabisto kun "granda interesiĝo pri la finnaj lingvo kaj kulturo". Eble tiu diversflankeco kaŭzas, ke liaj tekstoj estas ĉiam plurtavolaj. En alies manoj, "Mensogo . . ." iĝus parabolo pri totalismo, aŭ fabelo pri malica sorĉisto; la kamaĉa versio akceptas ambaŭ interpretojn, sed ne kaptiĝas de ili. Kaj la ermitan entomologon de "Kia la semo", la plej sukcesa rakonto en la kolekto, oni ŝatu aŭ malŝatu laŭ sia prefero: ia proza dio vivigis lin preter ĉiu ideologio.

Ĝuste tia sendependeco markas la grandan verkiston. Tio, kaj laboremo. Pri la dua de tiuj kvalitoj ni devas ankoraŭ reteni la juĝon, ĉar jena eta kolekto pli stimulas ol kontentigas la apetiton. Kun aliaj malsatantoj, mi voris kaj atendas.

Mark Fettes (Nederlando)

 

Reen al:

Sur la linio Jorge Camacho Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo