TTT-ejo de UEA

Kontraŭ, sed ne por

Sur Parnaso. Timothy Brian Carr (1943). Antwerpen: Flandra E-Ligo, 1998. 119p. 21cm. EUR 12,60.

Kvazaŭ prilaborita juvelo ne povas havi nur unu faceton, vere signifa aŭtoro ne povas okupiĝi nur pri unu temo aŭ unu stilo en siaj verkoj.

Sur Parnaso konformas al tiu postulo. Sub unu titolo vi trovos ses kolektojn da nivele kaj humore tre diversaj versoj -- preskaŭ ĉiam pli-malpli klasikformaj sonetoj.

Carr akre reagas je la ofta malĝusteco kaj maljusteco de la nuna -- "burĝa" -- mondo kaj precipe Eŭropo. El tiu sento elkreskas 35 versoj de Ĉe barikadoj -- arda alvoko kontraŭ... Sed ne por. Almenaŭ ne ĉiam klaras la proponataj ideoj -- pri detruo, aliigo, perforta ŝanĝo, rompo, neniigo de l' ekzistanta monda ordo. La proponoj povus eĉ timigi leganton el "eks-ruĝaj" landoj, tro bone memorantan al kio povas gvidi sloganoj similaj al La feroculojn skuu kaj ŝancelu, / renversu, vipu, tretu kaj forpelu! / Rapidu, geherooj elradiaj!

Kiel ŝajne ĉiam en verkoj plenaj de politiko, tie kaj jene troveblas ŝtonpezaj kunmetaĵoj kiel mortigebriaj egomaniuloj. Sed ekvilibrigas la aferon freŝegaj buntaj strofoj montrantaj al ni la plenan verspovon de Carr, "linioj-bildigoj" kreantaj per pokaj vortoj iluzian eĥan imagon: Mi prikantu, Kaliopa, en literoj el neono, / dum li glutas Kokakolon, la titanon de dolaroj. Aparte brilas la parto Krys, se ne oficiale do humure dediĉita al... Jes, al Krys. Mi miras, kara, ke vi brilas mia.

Jen kelkaj koncizaj historioj: pri soldato kiu en paca tempo "atakas" nur fraŭlinojn, pri ĵaluza amanto, donanta al forvojaĝanta amatino miskonsilojn pri ŝia aspekto -- por ke aliaj viroj ne tro atentu pri ŝi -- konsilojn, certe, vanajn: Sed vin, karega, vane mi malarmus / -- vagabondino, vi Venere ĉarmus.

Esperantujo temas plejparte pri okazintaĵoj kaj spertoj de la aŭtoro en Esperanta medio -- do por leganto ne vizitinta ekzemple iun certan aranĝon en iu fora jaro, kelkaj frazoj restos iom misteraj.

Aliaj kolektoj estas multkolora tuko farita el ajnaj impresoj kaj ideoj. Jen dediĉo al deka Muzo: Kun plumo plej solene en la mano / per inko jen! mi baptas vin Kinao. Jen reklamo el venonta jarcento: Provu revon! Ekposedu astron! / 100 asteroidoj serĉas mastron. Jen pri printempo: Subnaze de l' dogano reakcia / Printempo siajn sorĉojn kontrabandas... Kaj ĉio estas trapikita per potenca kudrilo de Amo kaj Amoro: Kaj ni babilis kaj ridetis / okul-en-okule / ĉe sojlo de mirindaj kisoj.

La lingvo de Carr ne estas facila, samkiel lian vortaron oni ne nomus malriĉa, sed por atenta ŝatanto de poezio mi deziras ĝuan legadon.

Ivan' Naumov - Rusio

 

Reen al:

Sur Parnaso Timothy Brian Carr Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo