TTT-ejo de UEA

Vasta paŝtkampo por la prozamanto

Trezoro. La Esperanta novelarto, 1887-1986. Reto Rossetti kaj Henri Vatré. Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989. 948p. 2lcm. Du volumoj, tolbinditaj. Jubilea Kolekto 4. Esperantaj Klasikaĵoj 6. 69,00 gld.

Oni foje demandas al mi: "Kiujn literaturajn verkojn la serioza esperantisto havu sur sia breto?" Ĉar Kruko kaj Baniko el Bervalo ne plu haveblas, mi kutime respondas per tri nomoj: Esperanta antologio, Streĉita kordo, kaj Tutmonda sonoro. Kiel vi certe scias, temas nur pri poezio, ĉu originala ĉu traduka. La prozo tute ne estas reprezentata.

Ne plu. Nun mi devas aldoni kvaran nomon: Trezoro. Ĉi tiu verkaĵo estas pruvo pri la lastatempa maturiĝo de nia originala prozo, kaj ĝi estas necesa posedaĵo de ĉiu esperantisto kiu havas intereson pri la originala literaturo.

Pri noveloj ni prefere ne parolu, ĉar ne ĉio en la duvolumo estas novelo. Estas romanfragmentoj, de Luyken (Pro Iŝtar/ ĝis Piĉ (La Litomiŝla Tombejo) kaj Dorval (Jaĥto veturas for...). Estas vinjetoj, kiuj tute ne meritas la titolon novelo, ekz. "Ursa servo" de Kabe. Estas eĉ unu plurlinia fianekdoto: "Kiu aŭdis la unuan, ankaŭ aŭdu la duan" el Kruko kaj Baniko de la lamentata Louis Beaucaire (en ĉi tiu verkaĵo, la titolo mankas; tuj notu! ).

La prozaĵoj kovras la centjaran periodon eĉ de la komenco mem: L. L. Zamenhof trovus ĉi tie siajn proprajn vortojn kiam li ". . . parolas pri sia lingvo", verŝajne el la Unua Libro, kaj espereble ne fikcie. Kelkaj fruaj verkaĵoj estas ne tiel bonaj kiel ili devus esti: ekz. estas la noveleto de la mistera A. Proĥoroviĉ-Koĉmarenko, kiu tuj sekvas la Zamenhofaĵojn. Aliaj estas jam klasikaj, ekz. "Alpa rozo" de Magnus Nordensvan. Kaj troviĝas kelkaj vere legindaj fruaj noveloj. Kiu dubas la humurivon de la francoj, tiu nepre legu "Kial mi ne ĉeestis la Kongreson", aparte paĝojn 56-57, de la ankaŭ mistera Lefebvre; kaj eĉ pli ridinstiga, kvankam malpli longa, estas "Kiel mi pasigis Kristnaskon" de la kartvelo Ciklari.

Oni povus supozi, ke la unua volumo traktas la periodon 1887-1937, kaj la dua - 1937-1986. Fakte, preskaŭ la tuta dua volumo kaj eĉ parto de la unua kovras la nuran periodon de mia esperantisteco - malpli ol trionan jarcenton. Tio iel indikas la lastatempan maturiĝon de la kvalito kaj kvanto de Esperanta prozo. La 20aj-30aj jaroj, la periodo de Literatura Mondo, estas ne pli bone reprezentataj ol la frua periodo; kaj la 40aj jaroj estas kvazaŭ dezerto. Cetere: ĉu fakte "Ses leteroj" de Forge, kiun mi unue renkontis en La verda raketo, antaŭis la novelojn de Cicio Mar (Yeh Junjian) kaj Metropoliteno de Varankin, aŭ ĉu tio estas mislokigo?

Ĉiuokaze estas por mi granda plezuro renkonti ne nur novajn amikojn, sed ankaŭ multajn longtempajn. El 150 noveloj mi povus listigi multajn. Jen "La mirinda urbo" de Michel Duc Goninaz, kiu unue aperis en Monda Kulturo de UEA antaŭ - ĉu tiom da? - jardekoj. Kaj tuj apude, "Ĝemeliĝo" de Lorjak, konata ankaŭ en anglalingvio pro traduko kiu aperis en usona sciencfikcia revuo antaŭ 23 jaroj. Glazunov, Tófalvi, "La lingvomaŝino" de Veen (DLT-anoj zorge atentu! ), kaj kompreneble "Lappar, la Antikristo" de la tro frue mortinta Endre Tóth, ĉiuj estas bonvenaj ĉi tie . . .

Ne ĉiuj elektoj estas tiel feliĉaj. Mi malofte kritikas la verkaĵojn de István Nemere, sed lia "Mato" certe ne estas la plej elstara ekzemplo de scienc-fikcio kiun oni povus elekti. Kaj pro la kvanto de siaj prozaĵoj, J.H. Sullivan eble meritas lokon ĉi tie, sed ĉu ne troviĝis io pli bona ol la sensuka "Sorĉistinon ne lasu vivi?"

Ankaŭ evidentiĝas per foresto kelkaj gravaj prozaĵoj. Mi persone volus vidi ĉi tie "Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo" de Váňa. Kaj kial, diable, elektante pli-malpli 15 el la 33 rakontoj por ĉi tiu sekvanto de tiu klasika antologio, oni tamen sukcesis preteratenti "Kiel Mihok instruis angle" de Julio Baghy???

Nu, se paroli latine, pri gustoj ne disputendas. Sufiĉu ĉi tiu vasta paŝtkampo por la prozemulaj gregoj. Baghy estas reprezentata per du noveloj, la nelacigebla Bernard Golden, same kiel Endre Tóth kaj la bonlingva Johán Valano, per po tri (cetere, Iltisanoj eble volos atenti anekdoton pri unu novelo en ĉi tiu duvolumo sur paĝo 98 de La bona lingvo de Claude Piron). Se mankas la plimultaj Kvaropanoj (sed John Francis proponas sian klasikan "Ĝermoj en rikolto" ), almenaŭ kvaropriolas Raymond Schwartz, Nemere preskaŭ superas per kvin noveloj, sed siavice superiĝas de la hispana skolo: ĉu surprizos vin konstati, ke Georgo Kamaĉo inundigas la kolekton per ok noveloj?

Mankojn - temas ĉefe pri glosaro kaj fontlisto - jam sufiĉe bone kaj laŭte traktis la redaktintoj mem, aliloke; mi ne ripetos iliajn verŝajne pravajn senkulpigojn. Krom tio, la verko estas neriproĉebla.

Denove: se vi serioze interesiĝas pri la Esperanta literaturo, vi nepre devas aldoni ĉi tiun verkaĵon al via librobreto. Kaj se vi malserioze interesiĝas pri la Esperanta literaturo: nu, por la frandemulo ĝi tamen restas vera Trezoro.

Don Harlow (Usono)

 

Reen al:

Trezoro Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo