TTT-ejo de UEA

Letero al obstina neesperantisto

Poemo de Utnoa. Abel Montagut. Vieno: Pro Esperanto, 1993. 223p. 24cm. 48,60 gld.

Kara amiko,

Longe kaj vane mi klopodis konvinki vin lerni Esperanton. Vi ĉiam respondis ke vi bezonas veran kaŭzon, indan celon. Mi montris al vi la internan ideon kaj ĝian longvidan homaman planon, sed vi forbalais ĝin per la hasta juĝo ke ĝi apartenas al malnoviĝinta aro da lastjarcentaj ideologioj. Mi klopodis kapti vin per la kunmeta ludo de la vortradikoj, kaj vi replikis ke vi preferas puzlojn kaj enigmojn. Mi aludis ke en la malgranda esperantista rondo ĉiuj talentoj, kvankam etaj, atingas vastan renomon kaj instigon al disvolviĝo, kaj tiam vi preskaŭ ofendiĝis, dirante ke vi neniam akceptus agi en artefarite favora medio. Finfine mi menciis la Esperantan literaturon, sciante ke vi amas legadon, kaj ke vi eĉ lernis iujn fremdlingvojn nur por legi rekte en la originalo kelkajn aŭtorojn de vi aparte ŝatatajn. Vi demandis: "Ĉu vi povas proponi al mi tian literaturan kialon por eklerni Esperanton?" Mi do entuziasme priskribis al vi miajn amatajn librojn de Kalocsay, Waringhien, Auld kaj Sadler, sed je la nomo de via klera neinformiteco vi repuŝis ĉiujn miajn klopodojn veki vian scivolon. Mi fine asertis ke ja ekzistas en Esperanto literatura ĉefverko kies ĝuo sufiĉas por pravigi la lernadon de la lingvo, kaj ĝi estas  . . .  la lingvo mem. Sed eĉ tio ne konvinkis vin, kaj vi duonŝerce diris: "Revenu kiam vi povos proponi, krom la lingvon, almenaŭ unu verkon vere unikan, kaj tian ke neniel en alia lingvo aŭ traduko mi povu frandi similaĵon."

Nu, kara kaj pretendema amiko mia, mi nun skribas al vi, ĉar tiu atendata momento venis: mi havas en la mano karton kiu disbatos viajn aplombajn rezistojn. La karto estas tuta libro. Ĝia nomo estas Poemo de Utnoa. Jes, vi divenis, estas versoj. Ne, vi malpravas, ne temas pri la kutimaj lirikaĵoj. Temas pri epopeo.

En sep kantoj, kiuj sume ampleksas ĉirkaŭ sep mil versojn, la aŭtoro, Abel Montagut, rerakontas la historion de Noa imagante eksterteran postkulisan intervenon. Antaŭ la eksplodo de supernovao Iboo, la loĝantoj de planedo Goba sukcesis fuĝi en la kosmon per du grandaj cilindro-formaj spackolonioj: Naje kaj Efiedi. Sed Efiedi perdiĝis kun ĉiuj enloĝantoj pro korpuskla kosmoŝtormo, dum Naje pluvojaĝis serĉante novan planedon kie restarigi la civilizacion de Goba. En la komenco de Poemo de Utnoa, Naje orbitadas ĉirkaŭ Tero jam sep jarojn. La koloniestroj ariĝas en du partioj: tiu de Roa Numuo opinias ke la teranoj ne estas raciaj estaĵoj, tial oni rajtas ilin elimini por lasi lokon al supera civilizacio. Male, Emme Soraa, longtempe pristudinte la teran homaron, juĝas la teranojn ja iom primitivaj, sed certe ne subhomaj animaloj. La eksterteraj sciencistoj antaŭvidas por Tero baldaŭan katastrofon, ĉar al la planedo alproksimiĝas meteoro. Tiam la Parlamento de Naje decidas ke la venonta evento, la diluvo, decidos ĉu la teranoj meritas futuron. Tiuj kiuj opinias la teranojn raciaj, sugestos al ili kiamaniere postvivi la alvenantan katastrofon, dum la kontraŭantoj ilin malhelpos. Se teranoj, eĉ nur tre malgranda nombro, ankoraŭ vivos post tio, Naje reekvojaĝos en la kosmon serĉante alian solvon. Se ne, la Goba civilizacio refondiĝos en Tero. Ni ĉiuj scias kiamaniere finiĝis la historio, ĉar pri ĝi parolas la Biblio.

Ne supozu ke ĉion ĉi la aŭtoro prezentas diligente kaj plate, ĉar veras la malo. Imagu, ekzemple, ke pri la diluvo mem apenaŭ estas mencio, kaj nur en la unuaj versoj de la unua kanto: la efektivaj komenco kaj fino de la historio troviĝas ekster la limoj de la poemo, same kiel okazas ĉe Iliado. El la epopeaj herooj kiujn mi konas, Utnoa laŭ mi plej similas al Eneo, el Eneado de Vergilio: li timas, li dubas, tamen li agas. Eble al vi aparte plaĉus en la poemo la partoj en kiuj Utnoa vizitas, kvazaŭ per danteskaj vojaĝoj, la pozitivajn kaj negativajn eblecojn de la homaro en hipoteza futuro. Kvankam ĝi venas el aŭtoro kies patrina lingvo, la kataluna, viciĝas inter la plej noblaj kaj antikvaj en Eŭropo, oni malfacile povus difini Poemon de Utnoa eŭropeca. Ne nur pro tio ke la surtera parto de la eventoj okazas en Mezopotamio, sed ĝuste pro la grandaj vizioj de Utnoa pri liaj estuntaj posteuloj: ĉar por priskribi la bonon kaj malbonon, Montagut elektas faktojn, personojn kaj atingojn el ĉiuj epokoj, kontinentoj kaj civilizacioj.

La profunda aktualeco de la verko kiun mi prezentas al vi, troviĝas ankaŭ en la elstara harmonio inter la natura kaj homa elementoj kiu regas ĝian etoson. La klasikaj komparoj inter naturaj observoj kaj rakontaj eventoj, kiuj tiom riĉigas la esprimforton de la grandaj praepopeoj, en Poemo de Utnoa larĝiĝas al la vastega kono pri naturo kiun atingis la nuntempa homaro. Por priskribi geston, aŭ fakton, aŭ animstaton de siaj herooj, Montagut trafe apudmetas vivmanierojn kaj kutimojn de bestoj el ĉiuj klimatoj. Tio estas nur unu el la multenombraj stilaj apartaĵoj de la poemo, sed mi povas antaŭanonci ke, kiam vi el-lernos Esperanton, ankaŭ vi trovos en ĉi tiu verko la riĉigajn novaĵojn kiuj en la venontaj jardekoj ĉefrolos en la debatoj pri la literatura kaj ĉiutaga uzadoj de la lingvo. Mi pensas pri la adverba finaĵo ene de kunmetitaj vortoj, kiel en la esprimoj verdekolora, grizehara, kiuj kortuŝas kaj konvinkas mian lingvosenton. Aŭ pri la "partoprenaj verboj", pritraktitaj de Probal Daŝgupto en lia grava postparolo fine de la libro.

Do jen, konklude – vi ne plu havas pretekstojn –, vera kialo por ke librovorema legavidulo kiel vi nepre lernu Esperanton: por legi en la originala lingvo tradukindan kaj tradukatan sed ja ne plene tradukeblan Poemon de Utnoa. Se vi ankoraŭ hezitas, konsideru ke en neniu alia lingvo ekzistas tiom ampleksa versa sciencfikcia epopeo. Ke la verko elstare prezentas kaj vivigas ne nur aktualan, sed eĉ profetan koncepton de harmonio inter ĉiuj vivantaj estaĵoj. Ke ĝiaj radikoj sorbas la riĉan humon de diversoriginaj epopeoj kaj tradicioj tuthomare reelvokitaj. Ke, fine, dank’ al la talento, akurateco, pacienco kaj prudento de Abel Montagut, oni lastatempe spiras en Esperantujo fondan, naskan aeron. Ĉu vi maltrafu tian momenton?

Ĉi-foje mi sentas ke miaj argumentoj vere fortas: via intelekta honesteco ne povas malagnoski ke por la unua fojo mi eble venkis vian reziston. Ĝis via baldaŭa respondo, kaj mi bondeziras al vi ke ĝi estu en Esperanto.

Giulio Cappa (Italio)

 

Reen al:

Poemo de Utnoa Abel Montagut Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo