![]() |
![]() |
![]() TTT-ejo de UEA |
Interstele... Venelin Mitev: Vaganto inter la steloj. DEC, Đurđevac,
2016, 80 p. Prezo ĉe
UEA: € 8,70 Antaŭ pli ol 30 jaroj, kiam mi
estis komencanto, iu atentigis nin: jen en la revuo eldonata en lando 1 aperis
recenzo de kritikisto el lando 2, pri libro eldonita en lando 3 de la
aŭtoro el lando 4. Situacio ne imagebla en aliaj lingvoj, sed en Esperanto
tute kutima. Do, plian fojon... Venelin Mitev estas jam konata
figuro en Esperanto-poezio. En 1991 aperis lia tre utila libro “Tradukarto” (li
mem tradukas ne nur al Esperanto el la bulgara, rusa kaj franca, sed ankaŭ
el Esperanto al la bulgara); en 1993 la poemaro “Somero cigana” (kiun mi
bedaŭrinde ne vidis), kaj jen – nova poemaro “Vaganto inter la steloj”. La 80-paĝa libro enhavas ses
poemciklojn, kun diversa amplekso – de 3 ĝis 15 poemoj. Ni rigardu
laŭvice. “Malfruaj konfesoj” temas pri amo – sed, “La maskerad’ finiĝis” estas plejparte meditoj, dialogoj
kun “mia alia mio”, trakto de psikologiaj problemoj, serĉado de respondoj
al eternaj demandoj: “La vivo kio estas
kaj kio fakte post ni restas?”, “La libero signifas...” BROKANTISTO Mi fariĝis brokantisto: “Ĉio malaperas iun tagon”
estas tristaj pensoj de homo, konscianta sian maljunecon kaj mallongecon de
restantaj vivojaroj. Pri “La senco de l’ vivo”, pri tio ke “Vivo kaj Morto
estas ludoj”... kun resumo: “Jen tiel
pasas nia vivo... / en atendado!” kaj “La fino – sama por ĉiuj”. “Skizoj el la naturo” rakontas pri viditaj aŭ
imagitaj scenoj, rilatantaj al la naturo kaj ekologio, kelkloke kun fableca
nuanco. “Ĉu aŭdis vi Finas la libron la temoj tradiciaj
por (preskaŭ) ĉiu poeto: “Ho
ebriiĝo sorĉa kaj sankta”
traktas poezian arton mem. Kaj la lasta kvarpoema cikleto, “Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante”, alvokas ne perdi ŝancojn,
ne prokrasti, pri nenio bedaŭri (la poemo “Nenion prokrastu ĝis
morgaŭ!” enhave tre similas faman ruslingvan poemon de Andrej Dementjev). Kaj
tamen – “Forlasu ĝustatempe la
fajrujon / antaŭ ol la flamoj fariĝos cindro.” Nu kaj certe, la
poemo “Iru antaŭen!”, komencanta tiun ciklon, plenas de ĉiamaj vortoj
pri Nova Sento, fideleco al Majstro, enhavas la citaĵon, kiu titoligis la
ciklon... kaj iom fuŝas la ĝenerale pozitivan impreson. En unu el eseoj* Georgi Mihalkov
skribis, ke “En la originalan poezion
Mitev alportis sian akran senton pri ritmo kaj rimo. Li ŝajne ne
serĉas la rimojn, ili venas nature en liajn verkojn.” Mi konsentas. Tamen
ne ĉiuj poemoj ĉi-libre estas rimitaj, eĉ ne duono. Sed eĉ
la “liberaj” poemoj – kiujn mi ĝenerale ne ŝatas – sonas poeziece. Multaj ideoj jam sonis en poemoj de
aliaj poetoj en aliaj lingvoj (eĉ la vorton “Vaganto” aŭ “Vagabondo”
oni plurfoje trovas en titoloj de poemaroj en Esperanto, la “stelojn” multoble
pli), tamen Mitev sukcesas turni ilin per nova, freŝa flanko. Konklude: jen atentinda kaj pensiga poemaro.
Tute ne pri ĉiu libro oni povas diri tion. * Literatura Foiro, 284 (decembro 2016),
p. 319.
Reen al:
|