TTT-ejo de UEA
 

Ekstertempe...

Valentin Melnikov

Tamošiūnienė, Inita; Koro sur manplato; poemoj; 25 p. (nenumeritaj); [Vilnius]; Juneco; 1981. (Mimeo)

Tamošiūnienė, Inita; Versaĵoj sen datoj; poemoj; 80 p.; Kaunas; 2005; Ryto varpas. Prezo ĉe UEA: € 6,00.

Okaze de la brile organizita 90-a UK, en Litovio estis eldonitaj kelkdek libroj, inter ili ankaŭ poemaroj – kiuj plejparte tamen restis nerimarkitaj de nia legantaro. Unu tian poemaron – Apud Balta Maro de Emilija Rapka – mi recenzis en novembro 2017, nun ni rigardu la alian – Versaĵoj sen datoj de Inita Tamošiūnienė. Tiu nomo ja estas sufiĉe konata al spertaj esperantistoj, almenaŭ de USSR: en 1981 samizdate aperis ŝia 25-paĝa verslibreto Koro sur manplato, kun jam sufiĉe altnivelaj poemoj – kelkaj el ili (sed ne tiuj subtitolitaj kiel “kantoteksto”) iĝis ŝatataj kantoj en Baltiaj Esperanto- Tendaroj. Tamen poste dum pli ol 20 jaroj – nenio...

Kaj jen do ŝia nova poemaro, nekompareble pli belaspekta, duoble pli ampleksa. Kiel avertas la titolo, verkodatoj ĉe la poemoj ne estas indikitaj. Ĉiuj poemoj krom unu el Koro sur manplato reaperis en Versaĵoj sen datoj – sed en alia ordo, kelkaj iomete korektitaj. Aperis proksimume samtiom da novaj (almenaŭ, ne aperintaj libroforme pli frue) poemoj – do entute ĉirkaŭ kvindeko, plus ok poemoj en la litova lingvo (ne havantaj Esperanto-versiojn).

La temoj plejparte estas kutimaj, sed ofte traktitaj netriviale. Interese aspektas apudmeto de la poemoj “Rozo” kaj “Du rozoj” – kun reciproke kontraŭaj ideoj. “Letero”, ne plu atendita, “...kaŭzanta / en kor’ fulmotondron”... Surprize varma sento al “Grizkoloraj multetaĝaj domoj”. Betulo kiu “...super mi kliniĝas / kaj petas mem akcepti ĝin al vers’.”

Korŝire sonas la vortoj: “Mi foriris. (...) / ĉar ne rajtis ŝteli la printempon, / kiu apartenis ne al mi...” Meditigas: “Eble nun, en nia brua tempo / al poetoj mankas la silent’?” Fiera junulino ploras dum pluvo – tiel neniu rimarkus ŝiajn larmojn, kredus ke estas nur pluvgutoj. (Mi konfesas pardonpete: antaŭ multaj jaroj mi prunteŝtelis tiun imagbildon por mia fabelo “Ĉerizoj”...)

La poetino maltrankvilas, ke knaboj tro multe ludas militon, ŝi alvokas patrinojn de filoj: “Obstine, senĉese batalu por paco! / Kaj certe vi venkos, se nur unuiĝos... / Mi havas du filojn. Mi ankaŭ aliĝos.” La temon daŭrigas “Voko” kaj “Sur tero naskiĝas infanoj”.

Kaj multaj aliaj temoj kaj objektoj, priskribitaj freŝe, sincere kaj tutkore...

Bedaŭrinde plurloke lamas la poezia tekniko: svarmas rimoj “abortaj” (“vane-manoj” eĉ por rusa orelo sonas terure) kaj adasismoj (“juneco-ĉiutageco” oscedigas, des pli “verka-

das-renkontiĝadas”). Nu, ni esperu, ke tio estis fruaj, ankoraŭ nematuraj poemprovoj – ja la datoj forestas... Okulpikas komposteraroj – des pli bedaŭrinde, ke kelkloke aldoniĝis eraroj forestintaj en Koro sur manplato. Ŝajnas, ke malzorga kompostisto forgesis malŝalti anglalingvan ortografi-kontrolon...

Tamen la ĝenerala impreso tre bonas. Oni, ve, malatentis la libron ĉe ĝia apero – tamen legu ĝin almenaŭ nun! Ne gravas la forestantaj datoj: la poemoj traktas ĉiamaktualajn temojn, do la libro estas ekstertempa. Kantistoj povas plivariigi sian repertuaron, ĉiuj aliaj ni – simple havi plezuron...

 

Reen al:

Versaĵoj sen datoj Inita Tamošiūnienė Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo