TTT-ejo de UEA

Poeto bone reganta konservativan versarton

Vespere. Mikaelo Giŝpling. Enkonduko de Vladimir Samodaj. Moskvo: Impeto / Eŭropa Universitato "Justo", 2008. 126p. 17cm. ISBN 9785716101838. Prezo: € 6,00

Miĥael Giŝpling estas konata nomo inter legantoj de poezio, verkinto de kvar originalaj poemaroj ekde 1994. Lia lasta, Vespere, aperis en 2008, en lia 84-a jaraĝo. Giŝpling lernis Esperanton en siaj junulaj jaroj kaj aktivis en la sovetia movado dum kelka tempo, sed retiriĝis; li aperis denove sur la Esperanta kampo nur en 1990, kiam li komencis traduki poemojn el la rusa lingvo en Esperanton kaj, en la posta jaro, mem verki poemojn. Lia nova poemlibro enhavas kaj originalajn poemojn kaj tradukojn. La tradukoj prezentas poemojn de 13 rusaj poetoj kaj unu germana, Heinrich Heine, entute 41 poemojn, proksimume same multajn kiel la originalaj, el kiuj 8 jam aperis antaŭ nelonge en la antologio Moskvaj sonoriloj.

Giŝpling estas sentema kaj serioza poeto, sed ne aparte lirikisma; foje li esprimas pesimisman animstaton rekte, sendevie: "Jam finiĝis miaj vagoj, / ŝutas neĝon frostaj vintroj / kaj forfluas miaj tagoj, / kiel akvo inter fingroj"; tian senesperon li tamen foje kontrŭbalancas per bonhumoro; en unu poemo li komparas sian vivovojon kun transpaŝado de zebrostria pasejo: nigro kaj blanko alternas, same espero kaj malespero, kaj fine oni povas esti danka, ke parto de la irita vojo ja estis blanka! Ĝenerale tamen la atmosfero de la tre diverstemaj poemoj estas iom morna, sed neniam elvokas cedon aŭ rezignacion, Giŝpling estas kuraĝa homo, plendemo estas al li fremda.

La temoj de Vespere estas ofte surprize interesaj. En "Promeno" li observas Goeton kaj Betovenon promeni kune, ili renkontas survoje la reĝinon de Aŭstrio kun dek korteganoj, Goeto ekstaras ĉevoje, nudigas la kapon, "fleksiĝas kaj ree rektiĝas multfoje, / dum pasas reĝino kaj ŝia eskorto", sed Betoveno ŝovas sian ĉapelon sur la frunton, digne firmigas sian plupaŝadon, tiel ke la eskorto devas cedi al li la vojon. Ne estas dubo, kies sintenon la poeto Giŝpling admiras. Al tia digna sinteno proksimas la indigno kaj kolero kontraŭ maljusto kaj kruelo en liaj politikaj versaĵoj, da kiaj kelkaj aperas en la libro.

Kelkaj poemoj priskribas kaj interpretas pentraĵojn de la granda artisto Isaak Levitan (1860-1900), kies koloraj kopioj akompanas ĉiun poemon; la naturaj, ofte iom mornaj motivoj de la belaj bildoj elvokas facile ja tristajn interpretojn, tamen pli celeme lirikismajn ol kutime en la poezio de Giŝpling. Plej impresa estas Vladimirka, landvojo, kiun trapasis siatempe miloj da homoj kondamnitaj al Siberio. La poeto meditas antaŭ la pentraĵo: "Jam foriĝis kri' kaj bojo, / malaperis tint' katena .../ Kaj denove la landvojo / kuŝas trista kaj malplena."

La plej longa kaj samtempe la plej kaptotena poemo estas la vizia kaj drameca Transe. Ĝi priskribas vojaĝon de la poeto post la morto tra iuj transaj mondoj. Per 44 kvarversaj strofoj la poeto senhalte, sinpele, trapasas tiujn mondojn en epopeece aktiva stilo, kiu neniam forlasas la atenton de la leganto. Kvankam la fino estas "profunda fend' / duoniganta grandan mornan rokon", al kiu la poeto ekpaŝas "forlasante la esperon", tio ne damaĝas la vojaĝon mem, kiu simbolas la multfacetecon de la vivo mem. Per tiu ĉi eksterordinara poemo Giŝpling klare montras, ke lia poezia talento inklinas pli nature al drameca rakonto ol al subtila lirikismo.

La poezian stilon de Mikaelo Giŝpling ne influis modernismaj tendencoj, sed li bone regas la konservativan versarton, kiun li ofte uzas efike pri konkretaj temoj daŭre aktualaj, kvankam rilataj al pasintaj kruelaĵoj (ekz-e en Voĉoj el paseo). Lia temara gamo estas vasta, tamen ĉiam motivita de personaj sintenoj, pensoj kaj sentoj, kiel ĝenerale estas konstateble ĉe bona poezio.

Baldur Ragnarsson

 

Reen al:

Vespere. Mikaelo Giŝpling Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo