TTT-ejo de UEA

Bukeda krono kun vera diademo

Guto da roso (la dua). EI la japana trad. OKUMURA Rinzo (1912-2000). Osaka: la trad., 1996. 61 p. 19cm. EUR 7,50. Kanto de telegrafistoj. Josip Velebit (1911-2000). Berkeley: Bero, 1996. 78p. 22cm. EUR 5,40. Pluraj vibroj / Vibraçoes plurais. Dokito (Manoel Borges dos Santos, 1926). Salvador: Imagem Produçoes, 1998. 80p. 21cm. EUR 6,90. Speguliĝoj. Vimala Devi (ps. Teresa de Almeida). Thaumiers: La KancerKliniko, 1998. 24p. 24cm. EUR 3,90. Sur tranĉrando de ponard'. Nikolai Lozgaĉev (1957-98). Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. 24p. 20cm. EUR 1,50.

En Esperantujo fariĝas sufiĉe normala kutimo legadi tute internacie, almenaŭ por serioza leganto. Do kunrecenzi volumojn japanan, brazilan, kroatan, rusan kaj portugalan devas egale normali.

Guto da roso (la dua) estas tradukvolumo, fenestro sur Japanio kaj la japanesko. Jam delonge la hajko ĉesis esti ekzotikaĵo en la Okcidento; tamen, refreŝigas foje reveni la fonton. Multege da hajkoj ĉi-volume plaĉegas al mi, pro trafeco, simplo aŭ/kaj belo. Tamen, ne scipovante la japanan, neniom mi kapablas mem konstati la nivelon tradukartan. Nur du hajkojn mi hazarde citu:

"Kaŝtanon / boras insekt' / lun-nokte" kaj

"Ĉe branĉo / korvo silentas. / Aŭtuno."

Mi ŝatas la dulingvan formaton de Pluraj vibroj. Legi la volumon estis bonega okazo praktiki la brazil-portugalan. Kaj kvankam multaj ĝiaj poeziaĵoj laŭ mia opinio tro didaktikas, tro amatoras aŭ tro banalas, ne mankas kelkaj veraj gemoj, or ekz. Ĉio Parolas kaj La Rozo kaj la Kolibro.

La kroata Kanto de telegrafistoj miakonstate enhavas kelkajn tre belajn kaj trafajn poemojn. Aparte mi menciu Ĉevalido Sultano, Printempa nokt' kaj Al nuboj. Teme la volumo estas miksa, kvankam pluraj poemoj esprimas tragedian vivsenton, sed ne nepre senesperan. La poemoj ankaŭ tre varias laŭ vers-formo kaj strukturo. La plejparto staras sur nivelo sufiĉe profesia. Tamen, mi ne dirus ke la poeto kontribuas per io vere nova al la eŭropa tradicio.

Sur tranĉrando de ponard' estas tre mallonga volumo, kaj preskaŭ la duono estas tradukaĵoj (inkluzive verkojn de rusaj klasikuloj, precipe Lermontov kaj Puŝkin). Ni vidas tamen ke Nikolai Lozgaĉev estis kompetenta poeto. Li elstaris ĉefe pro emo al vortludoj, ekz. en Primavero. Bedaŭrinde la poeto jam forpasis, kaj relative junaĝe.

Speguliĝoj estas la vera diademo en la bukeda krono. Ke Esperanta poeto citas el Jack Kerouac, kaj en la originala uson-angla, vere kaptas mian atenton. Nu, se tiusente mi pekas kontraŭ la verda stelo, mi rapidu diri, ke la citaĵoj en la germana, itala, portugala kaj franca estigas similan efikon... jen poezio kiu vere intertekstas kun la (post)moderna mondkulturo. Sed la citaĵoj nur rolas kiel enkondukoj en la originalaĵojn. Kurta, sed tre bonnivela poemo servu kiel specimeno de la voluma enhavo: "La silenta egoo / kaŝas dezirojn / kaj agojn / kontemplante sin en la splendoro / de lunoj kaj la nokto, / en la travivaĵa spegulo".

Petro Braŭn· Usono

 

Reen al:

Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo