TTT-ejo de UEA

Strebo al tutmonda sintezo

Vojaĝoj kaj aliaj poemoj. Edwin de Kock. Antwerpen: FEL, 1992. 148p. 21cm. 21,90 gld.

Jen 25 jarojn post Fajro sur mia lango (1967) kaj multaj, ofte mizeraspektaj aŭtoreldonoj, denove poemaro de Edwin de Kock, unu el niaj plej grandaj poetoj, aperas en digna vesto kaj ĉe oficiala eldonejo!

La libro enhavas enkondukon de Jiří Karen, la poemojn, kaj la eseon "Pri mi kaj mia verkaro".

Karen ĝuste diagnozas kelkajn trajtojn de la poezio de de Kock (kiel lian saltadon inter la tempoj kaj lian neparnasisman versformon), sed ĝenerale li penetras ne tre profunde en ties specifan karakteron.

La plej grandan parton de la poemoj okupas la impresoj de de Kock dum vojaĝo tra Eŭropo kaj Israelo, sed ĉefe la mediteraneaj landoj, en 1985. La poemoj de la ciklo "Vojaĝoj" estas – kun nur du esceptoj – sufiĉe longaj kaj atestas pri ia epopeemo, strebo al tutmonda sintezo, tiel tipa por la Esperanta literatura kulturo ĝenerale. La histoririĉaj lokoj stimulis la mensan vojaĝadon de de Kock inter diversaj tempoj. Ekzemple, en "Pensante pri Ravenna" li pritraktas la historiajn tavolojn de la loko ne en kronologia vicordo, sed verŝajne en la ordo en kiu li renkontis iliajn memoraĵojn promenante tra Ravenna. "Aŭskultante la ŝtonojn", superrigardo pri la arkitekturaj monumentoj de la homaro, memorigas pri la optimisma estontovizio en la kvina kanto de Poemo de Utnoa de Montagut, kvankam influo en kiu ajn direkto estas neebla.

Ĉiuj poemoj en la rubriko "Vojaĝoj" estas senrimaj. Al supraĵa leganto multaj el ili povas ŝajni liberaj versoj. Sed ĉe analizo ili montriĝas fiksformaj, kun (en kelkaj poemoj) po unu senakcenta kromsilabo en ĉiu verslinio.

Preskaŭ same rava kiel liaj poemoj estas lia eseo "Pri mi kaj mia verkaro". Li lernis E-on por fari ĝin sia literatura verkilo! En tio li estas unika en la historio de Esperanto. La eseo liveras detalojn ĝis nun nekonatajn pri la krizo – en la tuŝareo de la kampoj politika, literatura kaj persona –, kiu produktis tiun kvazaŭmiraklon: ioma fremdiĝo de sia gepatra lingvo, la afrikansa; malkontenteco pri sia ĝistiama verkilo, la angla; senkreditiĝo de kaj la afrikansa kaj la angla kiel verkilo pro motivoj politikaj; informoj pri la riĉaj kaj originalaj strukturo kaj stila karaktero de E-o kaj pri ties literaturo. Krome la eseo informas pri multaj aliaj aferoj: lia tre forta anglosaksa kultura orientiteco, la psikologio de lia krea procezo, lia kompreno pri la originala literaturo kiel kulmino de la E-kulturo. Ĉi tiu lasta ne estas nova motivo ĉe de Kock, sed ĝi bezonas ripetadon pro la ankoraŭa troemfazado de la tradukita literaturo de Esperanto fare de multaj esperantistoj.

Willem Verloren van Themaat (Nederlando)

 

Reen al:

Vojaĝoj kaj aliaj poemoj Edwin de Kock Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo