TTT-ejo de UEA

Tro da vortoj

Vivo kaj morto de Wiederboren. 12 humuraj kaj satiraj noveloj originale verkitaj en Esperanto. Auld, Conterno, Lorjak k.m.a. Jekaterinburg: Sezonoj, 1998. 80p. 20cm. EUR 4,80.

Ĉi tiu libreto enhavas dek du originalajn novelojn de diversaj verkistoj.Laŭ la eldonisto ĝi celas novajn esperantistojn. Sed pro la lingvonivelo de multaj rakontoj mi ne kredas ke ĝi speciale taŭgus por komencintoj. Nur la du lastaj vere plaĉis al mi, Tre moderna fabelo de Szilágyi kaj Spiona rondo de Valano. Multajn aliajn novelojn mi trovis sufiĉe malinteresaj, eble parte ĉar ilia lingvo fojfoje estis tro komplika por mi. "Legu kaj lernu" -- staras sur la novelaro, sed laŭ mi oni ne postulu ke novaj esperantistoj uzu sian vortaron tro ofte dum lern-legado!

Do, kara komencinto kiu serĉas bonan libron por plibonigi vian Esperanton, mi rekomendas unue legi Vere aŭ fantazie de Claude Piron kaj poste Vivo kaj morto…, kiam via vortprovizo estos pli granda.

Håkan Lundberg - Svedio

 

Reen al:

Vivo kaj morto de Wiederboren Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo