
Subtene al siaj junaj membroj, UEA ofertas al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno, Aŭstrio.
Temas pri neesperantista aranĝo por lerni pri terminologio. Ĝi daŭros de la 8-a ĝis la 14-a de julio 2012. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado. Studentoj povas ricevi ses universitatajn poentojn (laŭ ECTS). Post la unusemajna intensa kurso eblas ekzameniĝi kaj, kaze de sukceso, ricevi oficialan atestilon de Terminologia Manaĝero, kiu estas agnoskita en 18 EU-landoj.
UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, la restadon kaj unusemajnan bileton por amasveturiloj en Vieno. Limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012. Pli detalajn kondiĉojn de la oferto bonvole legu en koncerna PDF-dosiero.
Fondaĵo Wüster
Se vi opinias tian instigon al faka laboro subteninda kaj volas ebligi ankaŭ estontajn terminologiajn aktivadojn, vi povas donaci al speciala fondaĵo de UEA: Fondaĵo Wüster.
Terminologia Forumo dum la UK en Kopenhago, 2011
Programo por vendredo, la 29-an de julio, 13:00-16:00 (PDF, 285 KB)
Terminologia Forumo okazinta dum la UK en Vilno, 2005. Raporto de Marc Bavant (PDF, 80 KB)