Teknika averto: Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo. Tamen ĝia enhavo estas plene alirebla.
hejmpaĝoenhavokontakto
TEC: Terminologia Esperanto-Centro

Bibliografioj de fakvortaroj

Ne ree inventu la radon! Konsideru kaj utiligu antaŭajn laborojn! En la retejo de UEA vi trovos du bibliografiojn pri ĉiuj fakvortaroj ekde 1887 ĝis hodiaŭ.

http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html

Tiu ĉi adreso gvidas al du bibliografioj:

http://katalogo.uea.org

Kompreneble ne ĉiuj fakvortaroj estas ankoraŭ haveblaj. En la katalogo de UEA vi povas serĉi la kategorion "Terminaroj". Ĝi indikas ĉiujn terminarojn, kiujn UEA havas aktuale en la stoko. Terminarojn ekster la stoko vi eble povas pruntepreni en biblioteko.

Krome vi povas mendi per la katalogo rekomendindan, koncizan "Terminologian Gvidilon" de la internacie renoma Heidi Suonuuti.

Lasta ŝanĝo:
2013-07-10
Adreso:
http://esperanto.net/tec/bibliografioj.html
ĉefpaĝo :: enhavo :: kontakto