
Plena listo de retpoŝtaj dissendolistoj troviĝas ĉe ‹www.eventoj.hu/snd-list.htm›. Tie vi serĉu la parton "Fakaj listoj". En la parto "Klarigo pri retlistoj" vi trovos teknikan helpon pri abonado kaj malabonado de retlistoj.
La speciala retlisto "terminologio" taŭgas ne por diskutado de konkretaj terminoj, sed temas pri terminologio kiel lingvistika fako, pri organizaj aspektoj de terminologio en Esperantujo ktp. Abono de tiu retlisto "terminologio" eblas en TTT: ‹groups.yahoo.com/group/terminologio/›. Aŭ retpoŝte per senenhava mesaĝo al ‹terminologio-subscribe@yahoogroups.com›.