
Bonvenon!
Ĉi tie estas informa centro de la Terminologia Esperanto-Centro (TEC). Ĝi respondu la bazajn demandojn pri terminologio en Esperanto. Jen la ĉefaj temoj:
Aktuale
2010-04-04
KAEST 2010: Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos en novembro proksime de Bratislavo.
2009-10-12
Terminologia diplom-laboraĵo: ĝis junio 2010 Mélanie Maradan kun helpo de internacia laborgrupo verkas kvinlingvan terminaron pri Doppler-efiko. La kunlaboro okazas per retlisto.
2009-08-18
Aperis nova eldono de la bibliografio Terminaroj ekde 1980.