
La Terminologia Esperanto-Centro (de UEA) estis oficiale fondita en 1987. Ĝi celas plibonigon kaj unuecigon de la terminologia laboro kaj reprezentadon de Esperanto en internaciaj normigaj institucioj (ISO, Infoterm k. s.). Pri ĉio ĉi ĝi nur parte sukcesis, precipe pro manko de homoj kaj kapablaj kaj laborpretaj. Tiu ĉi retejo volas kolekti jamajn rezultojn kaj instigi al pliaj laboroj.
En la Biblioteko vi povas legi kvar profundajn artikolojn de Wera Blanke pri TEC: unu serion da tri artikoloj el la jaroj 1986/1987, kiu traktas la terminologian agadon en kaj ekster Esperantujo kaj la taskojn de TEC; kaj unu artikolo precipe pri la problemoj de TEC: