Wera Blanke
Bazaj principoj de terminologia laboro
Ankaŭ konata sub la titolo "Baza Principaro de TEC".
1 Bona terminologia laboro por Esperanto
- estas kolektiva kaj internacia
- konsideras kaj utiligas antaŭajn laborojn kaj rezultojn
- aplikas la terminologiajn principojn kiuj baziĝas sur la esploroj de E. Wüster
- evitas kreadon de nova vorto, se jam ekzistas taŭga nomo por la nocio
- respektas la internacian lingvo-uzon de Esperanto
- indikas etnolingvajn ekvivalentojn nur, se ili baziĝas sur fidinda difino, kaj respondecas pri ili kompetenta fakulo kiu hejmas en la koncerna lingvo.
2 Laŭpaŝa laboro
- Limigo de la fako
- Kolektado/analizado de fontmaterialoj
- sistemigo/klasifikado de nocioj
- difinado de nocioj
- nomado de nocioj (vd. "3. Postuloj")
- Aplikado (elprovo) - aprobo/normigo - ĝisdatigo
3 Postuloj al bona termino ("nom-principoj")
Ĝenerale: maksimuma efiko - minimuma balasto
- Stabileco de la lingvo-uzo
- Internacieco
- Vortara ekonomio (deriveblo/produktivo)
- Motiviteco (signifa klareco, komprenebleco)
- Vorta ekonomio (koncizeco, manipuleblo)
- Unusignifeco (unusenceco, evito de homonimoj)
- Reguleco (simetrio/analogeco)
- Belsoneco (prononca facilo/klareco)
- Fundamenteco
4 Rimedoj por nomado (vortigo)
- Transpreno de jam ekzistanta/uzata nomo
- Elekto inter sinonimoj/proponoj
- Signifo-transigado (metaforo)
- Mallongigo
- Kreado de nova vorto
- el Eo-morfemoj: derivado, kunmeto, prunta traduko
- el "internaciaj" radikoj (15-a regulo!)