Teknika averto: Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo. Tamen ĝia enhavo estas plene alirebla.
hejmpaĝoenhavokontakto
TEC: Terminologia Esperanto-Centro
Wera Dehler

Terminologiaj principoj de Esperanto

La sekva teksto aperis en "der esperantist" 21 (1985) n-ro 132 (4/1985), p. 83-89. Ĝi estas trarigardita de Wera Blanke (antaŭe Dehler).

Antaŭrimarko

La sekva dokumento estas dua propono por gvidmaterialo. Ĝi helpu al diversfakaj specialistoj sen esperantologia, filologia kaj precipe terminologia klero, kunlabori en internaciaj fakaj komisionoj pri sistemigo, evoluigado kaj normigo de sia faka leksiko kaj prepari la koncernajn terminarojn.

Antaŭvideble altnivelaj ekspertoj pri iu fako aŭ scienco ne havos sufiĉe da tempo por enprofundiĝi en novan interdisciplinan kaj dinamike progresantan sciencon - kies esenco tamen necesas por produkti terminarojn, kiuj respondas al aktuala nivelo.

Ĉi-materialo do celas kompili la plej esencajn principojn, kiuj rezultas el la ĝisnunaj spertoj de Eo-movada terminologia laboro unuflanke kaj internacia terminologio-unuecigo aliflanke, kaj prezenti ilin en formo laŭeble facile komprenebla por ne-terminologo. Gvida principo ĉi-rilate estis "sufiĉo kaj neceso".

La unuan proponon ("konsideroj pri …") ricevis proksimume 30 personoj kun la peto pri reviziado, inter ili estraranoj de UEA, akademianoj, lingvistoj, esperantologoj, leksikografoj kaj specialistoj pri diversaj fakoj. Preskaŭ ĉiuj afable reagis kaj principe konfirmis la prenitan vojon.

Por la plua laboro la kuraĝigoj de Renato Corsetti kaj Humphrey Tonkin same valoras kiel la asertoj de G. Bojaĝieva (biologo, BG), Giso Brosche (veterinaro, GDR) kaj Richard Partecke (ekonomo, GDR), ke unuflanke tiaj principoj necesas por ilia terminara laboro kaj aliflanke tiu-ĉi propono ne estas tro "scienceca" (Partecke eĉ opinias kelkajn erojn tro detale prezentitajn). Tiun-ĉi duan version influis abundo da valoraj, pli-malpli gravaj atentigoj, rimarkoj kaj kritikoj, pro kiuj ni speciale dankas al kolegoj Detlev Blanke, Rüdiger Eichholz, Geza Felsö, Gerhard Kalckhoff, Josef Kavka, Lajos Kovacs, Erich-Dieter Krause, Georg Friedrich Meier, Vladimir Nemec, Hans-Joachim Plehn, Istvan Szerdahelyi kaj Jan Werner.

Ĉar la plimulto de ŝanĝo-proponoj venis nur de po unu persono, nature ne ĉiuj povis realiĝi. Plurajn reeĥojn nur trovis du eroj:

  1. la neologismo "karaktro" ne gajnis sufiĉe da simpatio kaj el inter la alternativaj proponoj ni elektis "signifero";
  2. pri "terminografio" ekestis diskuto, kiu prefere koncernis la difinon de tiu subnocio de "terminologio". La utilon, eĉ neceson, de distingo inter teorio kaj praktiko en terminologia agado preskaŭ neniu pridubis kaj la neologismo "terminografio" plaĉis al multaj, sed Plehn proponas, ke ĝi estu nur, "la arto, prezenti la rezultaĵojn de la terminologio en alirebla formo". (Prilaborado/sistemigo de faka leksiko, kreado de necesaj terminoj, kompilado de terminaroj do estus tasko de "speciala terminologio", dum "ĝenerala terminologio" devus okupiĝi pri superorditaj, ĝeneralaj trajtoj kaj principoj, komune validaj por ĉiuj fakoj.)

Laŭ propono de Eichholz oni eĉ distingu 4 "branĉojn de terminologio:

  1. ĝenerala terminologio (scienco)
  2. speciala terminologio (aplikata scienco)
  3. terminografio (tekniko) provizas la plej taŭgajn materiajn metodojn por konatigi kaj uzebligi la rezultojn de la laboro de 1), 2) kaj
  4. termino-kreadiko (arto de la kreado de novaj vortelementoj)"

Laŭ J. Werner "terminografio" kaj "terminografo" superfluas, ĉar laŭ lia koncepto "devas esti pleje rutinaj terminologoj la homoj, kiuj prilaboros la terminarojn" — sed konsidere la ĝeneralan tempomankon unuflanke kaj la dinamikan ampleksigon de la nova scienco-branĉo aliflanke tia pretendo certe barus la vojon al multaj kunlaboremaj fakuloj kompetentaj pri la propraj fakoj.

La difinoj en la glosaro do proponas kompromison, kiu povos servi kiel diskutbazo. Valoras pripensado kaj esprimado de ĉies opinio — ja temas pri nocioj kaj terminoj sufiĉe fundamentaj por nia estonta laboro. Kompreneble ne nur pri ili, sed pri la tuta dokumento viaj reeĥoj bonvenosl

Sed apud la diskuto la agado mem ne plu estu prokrastita. Jam ekzistas kelkaj provizoraj gvidiloj, kiuj kompletigas unu la alian kaj povas helpi al pli unuecaj labor-metodoj kaj -rezultoj.

Cetere: La internaciaj terminologiaj normoj ISO R 639 (1967), ISO/R 704 (1968), ISO/R 860 (1968), ISO/R 1087 (1969) nuntempe estas en profunda reviziado; ISO/R 919 kaj ISO 1149 estos nuligataj kaj transformiĝos al nova norm-projekto pri la perlaborado de terminaraj normoj. Ni ĝisatendu la labor-rezultojn de ISO TC 37 kaj utiligu ilin kiel bazo por "fina propono" de tiu-ĉi dokumento; intertempe ni diskutu kaj plibonigu ĝin — kaj prefere eklaboru laŭ ĝi!

I Glosaro

Por la kompreno de la sekva teksto ni donas la provizoran difinon de jenaj plej gravaj terminoj. Ĝi estas revizienda post apero de Esperanto- Terminologia Terminaro, kiu estas preparata.

1. objekto:
iu ajn fenomeno de la ekstera aŭ interna mondo, observebla far homo; ĝi povas esti aĵo, eco aŭ ago.
2. nocio:
reprezentaĵo de objekto (1) en pensado.
3. signifero:
Iu ajn el la ecoj de la objekto (1), kies sumo formas la enhavon de nocio (2) (= signifo [4])
4. signifo:
la tutaĵo de ĉiuj signiferoj (3), kiuj formas nocio-enhavon.
5. nocio-sistemo:
pluraj nocioj (2) interligitaj per logikaj aŭ aliaj rilatoj.
6. klasifiko:
nocio-sistemo (5) kies strukturo estas fiksita.
7. difino:
vorta priskribo de nocio (2).
8. termino:
nomo (vorto, vortogrupo aŭ alia konvencia simbolo) alordigita al difinita nocio (2), valida por limigita faka tereno.
9. faka leksiko:
ĉiuj terminoj (8) de iu fako en iu lingvo (= faka vortprovizo)
10. nomenklaturo:
sisteme ordigita kolekto de nomoj en speciala fako (botaniko, geologio, kemio, zoologio k.a.)
11. terminaro:
(parto de) faka leksiko (9) kaj/aŭ nomenklaturo (10) prezentita en formo de kajero, sliparo, mikrofiĉo aŭ alia datum-portilo.
11a. norm-terminaro:
sisteme aranĝita terminaro (11) ellaborita far kompetenta faka komisiono laŭ terminologiaj (13) principoj, eldonita far aŭtoritata institucio, regule reviziata/ĝisdatigata.
12. terminografio:
verkado de norm-terminaroj (11a) (inkluzive kreadon de terminoj kaj elekton de konvenaj datumportiloj).
12a. terminografo:
kompetentulo pri speciala fako, verkanta norm-terminaron (11a) pri sia fako.
13. terminologio:
scienco pri faka leksiko (9) kaj nomenklaturoj (10), esploro kaj instruo de ĝiaj laŭplanaj evoluigo kaj normigo.
13a. artikolo:
alineo en (norm-)terminaro (11/11a), konsistanta el kapvorto (termino [8]), difino, evtl. ilustraĵo, derivaĵoj, ekzemploj, alilingvaj ekvivalentoj ktp.

II Enkondukaj rimarkoj

1. Por ebligi ampleksan aplikadon de Eo en ĉiuj fakoj kaj scienco-branĉoj necesas evoluigo de la faka leksiko laŭ racia planado. "Natura evoluo" garantius nek la unuecon de la esperanta fakleksiko nek la bezonatan rapidecon de ĝia elformiĝo.

2. Evoluigo de faka leksiko estas interdisciplina tasko, kies ĝusta solvo dependas de kunordigita, harmonia kunlaboro inter specialistoj pri la koncerna fako kaj specialistoj pri terminologio (lingvistoj, klasifikistoj, leksikografoj k.a.).

Terminologoj ellaboru ĝeneralajn regulojn kaj rekomendojn, observu la procedon de terminografia laboro, konsilu en dubaj kazoj kaj zorgu pri unueco de la faklingvo. Sed pri terminaro de difinita fako respondecu tiuj specialistoj, kiuj kompetentas pri koncernaj nocioj kaj ilia difinado, kaj kiuj bezonas la terminarojn kiel laborilojn.

3.Terminografia laboro devas esti organizata

a) internacie, ĉar

b) interfake, ĉar

4. Serioza laboro sur terminologia kaj terminografia kampoj devas esti planata kaj realigata dum relative longaj periodoj. Trorapido delogus al supraĵeco. Necesas diskuto profunda kaj vasta. Sed tempo ne perdiĝu, ĉar Eo estas subevoluinta rilate al la faka leksiko. Konsidere al la daŭre kreskanta evolu-rapideco en scienco kaj tekniko, tiu relativa malprogreso en la faka leksiko konstante pligrandiĝas.

5. Pro tio necesas racia labororganizado, kiu helpu eviti tempoperdon kaj malŝparon de fortoj, kiu unuflanke ebligu kreajn iniciatojn kaj fakspecifajn variantojn de kunlaboro, sed aliflanke garantiu la unuecon de la faklingvo.

6. Tiajn postulojn intencas realigi la Terminologia Sekcio de la Scienc-Eldona Centro de UEA (TeS). (Vidu la materialon "Organiza strukturo de TeS" en "Budapeŝta Informilo" 6/83). Por laŭeble plej baldaŭ atingi aktualan nivelon en sia laboro TeS utiligos la tradiciajn spertojn de Eo-movadaj instancoj (ISAE, AdE) unuflanke kaj atentos la rekomendojn de progresanta terminologio-unuecigo internacia (ISO, Infoterm, Unesko) aliflanke.

7. La ĉefa celo de TeS estas evoluigo kaj normigo de la faka leksiko en Eo. Ĝi eldonos serion da terminaroj sisteme aranĝitajn kun difinoj kaj nacilingvaj ekvivalentoj kiel norm-proponoj. Dum kelkjara prov-periodo ĉiuj Eo-fakuloj havos la eblecon apliki, diskuti kaj kritiki la proponojn. Definitivaj eldonoj aperos kiel normterminaroj. Konforme al la teknika progreso TeS klopodos starigi elektronikan termino-bankon.

III Bazaj terminologiaj principoj

La sekvaj du principoj estas bazaj por ĉiu terminografia laboro. Ilin oni ĉiukaze respektu, dum aliaj principoj, rekomenditaj far diversaj aŭtoroj, parte kontraŭas unu la alian kaj devas esti zorge aplikataj laŭ la specifeco de la unuopaj terminoj. Por substreki la diferencon inter bazaj kaj ceteraj principoj, la lastaj sekvos en tiu-ĉi dokumento kiel "postuloj al la termino" (IV 5.1), resp. "rimedoj kaj metodoj por nomado" (IV 5.2).

1 Sistemeco/klasifiko

Ĉiu terminografia laboro eliru de la nocioj. La nociojn oni difinu tiel ke ili formu koheran sistemon.

Terminoj de iu fako ne ekzistas izolite, sed rilatas al aliaj terminoj de la sama fako, de aliaj fakoj kaj de la ĝenerala lingvo. Ĉiuj terminoj de unu fako prezentas sistemon, sur kies strukturo baziĝas ĉiu faklingva normigado. Pro tio norm-terminaroj nepre estu sisteme aranĝitaj, t.e. laŭ klasifiko de nocioj.

2 Nocio - difino - termino

Antaŭ ol serĉi, elekti aŭ krei nomon por objekto, necesas precize klarigi pri kio temas (nocio). Nocioj bezonas klarajn limojn por diferenciĝi disde aliaj nocioj kaj por ekkoni la rilatojn inter ili. Tion ebligas difino (vd. IV. "paŝo 4"). Nur post (sistemigo kaj) difinado eblas serĉi aŭ elekti (aŭ konfirmi) taŭgan nomon por la objekto.

IV Paŝoj de terminografia laboro

Por certigi la realigon de tiuj bazaj principoj, necesas laŭpaŝa agado. Kutime oni distingas 5 paŝojn, el kiuj la unuaj kvar rilatas al la regiono de nocioj kaj nur la kvina al la regiono de nomoj.

Paŝo 1: Limigo de la fako (plano)

Necesas precize fiksi la limojn de la prilaborota faka tereno laŭ ĉiuj eksteraj kaj internaj rilatoj. Laŭeble oni ataku difinitan fakon el du direktoj:

a) kompetentaj fakuloj komune prilaboru bazajn terminojn de la fako (ekz. "medicino")

b) samtempe la samaj specialistoj prilaboru siajn specialajn subfakojn (ekz. "kirurgio", "oftalmologio", "psikiatrio" ktp. aŭ eĉ malpli vastajn kampojn - sed ĉiam konsidere (laŭeble kunlabore!) kun najbaraj kampoj kaj kun la tuto.

Decidu proksimume pri la amplekso de la terminaro - prefere ĝi enhavu ne pli ol 1 000 terminojn.

Elektu la aldonajn lingvojn, kiujn vi uzos krom Eo, la "lingvo de la difinoj". (Pri ĉiu el la "kromlingvoj" devos perfekte kompetenti minimume unu membro de via terminografia komisiono.)

Paŝo 2: Kolektado kaj analizo de fontmaterialoj

Inter la uzotaj fontoj distingeblas 3 tipoj:

a) klasifikaĵoj, t. e. sistemaj superrigardoj pri la koncerna fako,

b) manlibroj, lernolibroj, enciklopedioj, fakaj artikoloj; evtl. ankaŭ komercaj kaj entreprenaj katalogoj, prospektoj de foiroj kaj ekspozicioj; laŭeble ĉiuj fakaj tekstoj en Eo.

c) Terminaroj, difinvortaroj, glosaroj.
Unue serĉu internaciajn norm-terminarojn (ISO, IEC); ili estas listigitaj en bibliografioj de Unesco, Infoterm kaj ISO. (La plej aktuala tia bibliografio aperis kiel "Infoterm Series 2 International bibliography of standardized vocabularies", München 1978 kaj estas daŭrigata/ĝisdatigata i. a. en la revuo "Lebende Sprachen" (vivantaj lingvoj), Berlin okc.).

Ĉiu dokumento uzota por la projektita terminaro estu registrata sur bibliografia referenca slipo (aŭ karto). La referenca slipo enhavu indikojn pri aŭtoro, titolo, trovloko kaj trovdato kaj la signon de la prilaboranto. Krome rekomendindas siglo (mallongigo) de la dokumento, kiu same estu laŭeble notita sur la fonto mem (per krajono). Por gajni superrigardon pri la nuna stato de via faka tereno kaj la jam ekzistantaj (proponitaj) Eo-terminoj, trakribru la fontmaterialojn, selektu ĉiujn fak-rilatajn terminojn kaj notu ilin sur slipojn A 6, (ĉiam indikante la fonto-siglon).

Tia terminografia (labor-)slipo entenu (minimume):

por nacilingvaj fontoj: tradukon de la difino aŭ alian priskribon de la nocio; klasifikan numeron; la loko por Eo-termino (nomo) restu libera aŭ ricevu provizoran signon por marki nocion dum la laboro (antaŭ definitiva nomado dum paŝo 5)

por Eo-fontoj: nomon de la termino + (provizora) difino (resp. priskribo, klarigo, kunteksto), la loko por etnolingvaj ekvivalentoj restu libera.

Notu: Por eventuala ilustraĵo kaj por ĉiu uzita etnolingvo necesas aparta slipo - precipe, se la difinoj ne koincidas. Tio signifas, ke por ĉiu nocio vi havos plurajn slipojn. Ordigu ilin laŭsisteme.

Analizo de terminaro (kaj aliaj materialoj) signifas registri kaj kompreni la interrilatojn kaj limigojn de ĝiaj nomoj kaj nocioj. Per tio vi konstatos, ke ekzistas

a) unu nomo por diversaj nocioj (homonimoj)

(ekz.: "modelo" -

  1. objekto farita por esti imitata
  2. persono pozanta antaŭ artisto
  3. imitaĵo de objekto por studaj celoj)

b) diversaj nomoj por unu nocio (sinonimoj)

(ekz., razeno/gazono)

c) manko de nomo por nocio (breĉo)

(ekz.: formo de psikoterapio kiu utiligas la kreajn kapablojn de la paciento por evidentigi intra- kaj interpersonajn rilatojn helpe de materialprilaboraj metodoj kiel pentrado, ŝmirado, modlado k. t. p.)

Paŝo 3: Sistemigo/klasifikado

Esploru ĉu ekzistas taŭga por via celo klasifikado (ekz. UDK) aŭ nocio-sistemo(j), sinoptikaj tabeloj aŭ aliaj grafikaj prezentaĵoj - tio ŝparus konsiderindan parton de via laboro!

Por strukturi (sistemigi) vian fakan terenon, eblas

  1. transpreni senŝange taŭgan sistemon (malofta kazo)
  2. transpreni kaj transformi relative taŭ­ga(j)n sistemo(j)n
  3. formi nova(j)n sistemo(j)n (kiu[j] respektas la eksterajn kaj internajn limojn de la elektita fako laŭ via komenca decido).

Esploru ĉu la rilatoj inter viaj nocioj estas

a) hirarkiaj rilatoj (supernocio - subnocioj:

b) aliaj rilatoj, ekz.:

(Pluaj informoj pri nocio-sistemoj kaj ilia prezentado: DIN 2331 aŭ Wüster 1979) Pripensu ke nocio-sistemoj povas grave diferenci de unu lingvo-regiono al alia, eĉ de unu aŭtoro al alia: interkonsentu kun viaj alilandaj kunlaborantoj kaj elektu (aŭ kreu) la plej taŭgan sistemon.

Sed: sistemigo ne estas memcela: ĝi helpu al la uzonto de la terminaro ekkoni la interrilatojn kaj konekson de koncernaj terminoj. Pro tio: evitu supersistemigon!

Paŝo 4: Difinado

Celo de difinado estas preciza limfiksado de la enhavo aŭ amplekso de nocio. El pluraj signiferoj de la nocio oni elektu la necesajn kaj sufiĉajn, kiuj distingas ĝin disde aliaj nocioj.
(ekz. por enhavo-difino: "xy: arboj kaj arbedoj kun ledecaj. pingloformaj folioj"

por amplekso-difino: "xy: abio, piceo, pino, taksuso, lariko")
En difinoj oni uzu nur terminojn antaŭe difinitajn aŭ ĝenerale konatajn. Oni eliru de plej proksima super-nocio kaj aldonu la diferencigajn signiferojn.

Interrilatoj inter difinoj (el unu nocio-sistemo) respondu al interrilatoj inter nocioj (difinoj spegulu la sistemon).
Difino strikte rilatu al la koncerna terminaro (ekz. difino de "kverko" diferenciĝos laŭ fakoj botaniko, heraldiko, lignoprilaborado, ... )

Fine de paŝo 4 kontrolu, ĉu ĉiuj difinoj akordiĝas kun aliaj difinoj - se ne, korektu ilin.

Paŝo 5: Nomado

Antaŭ ol povi decidi pri la konkretaj nomoj de la terminoj oni devas konscii pri la konsiderindaj postuloj al la terminoj kaj pri rimedoj kaj metodoj por realigi ilin. Fine ni donos praktikan ekzemplon por procedomaniero.

5.1 Postuloj al la termino

Bazaj postuloj, influantaj la ceterajn, estas:

- Termino havu a) maksimuman efikon kaj b) minimuman balaston.

a) rezultas el precizeco kaj pronoca klaro
b) rezultas el lingva (vortara kaj vorta) ekonomio kaj minimuma memorŝarĝo: jama kono, laŭreguleco, form-analogio.

- Termino devas respondi al multaj postuloj, kiuj parte reciproke kontraŭas. En tia kazo oni zorge esploru, kiu(j) postulo(j) havu la prioritaton - aŭ serĉu taŭgan kompromison.

5.1.1 Stabileco de la Eo-leksiko

La ĝisnuna lingvo-uzo estu respektata. Terminoj registrataj en Eo-vortaro (precipe en PIV) ne estu ŝanĝataj sen deviga neceso. Oni pripensu, ke kreo de nova vorto apud jam ekzistanta signifas kreadon de sinonimo. Ne kreu novan nomon sen konsultado de la plej gravaj Eo-fontoj!

5.1.2 Internacieco

Laŭ ĝis nun valida difino internacia vorto estas vorto komprenebla por parolantoj de greklatin-devenaj hindoeŭropaj lingvoj kaj, pro la tutmonda influo de la grekolatina civilizo, probable por la tuta (scienca) mondo. Sed lastatempe ekkreskis la konsidero ankaŭ de aliaj etnolingvoj.
Se internacie ekzistas diversaj formoj kiuj povus servi kiel modelo por Eo-termino, oni konsideru la signifon (rangon) de la fonto-lingvoj por la koncerna fako (ekz. la angla por terminoj pri elektroniko kaj sporto, la itala pri muziko).

Esperantigante terminon el moderna lingvo oni devas elekti inter skriba kaj prononca formoj (fuelo el E*): fuel, sed: vodevilo el F: vaudeville) aŭ trovi kompromison (futbalo el E: football). Ĉar plejparto de la scienca/faka komunikado okazadas skribe, ĝenerale preferindas esperantigo de skribaj formoj. Tiel estiĝas internacieco laŭ ekstera formo kiu povas esti grava memorhelpo (ekz.: statistiko, sputniko, lasero, ikebano).

Sed eblas ankaŭ "prunta" traduko laŭ la "interna formo" (neĝborulo el F: perce nei­ge; ruĝgorĝulo el D: Rotkehlchen).
Konsideru internajn formojn en diversaj lingvoj kaj elektu la plej konvenan! Atentu internaciecon de interna formo!
*) por mallongigo de lingvoj ni provizore aplikas la normon V DIN 2335 (01.76), ĝis aperos la reviziata ISO R 639

5.1.3 Vortara Ekonomio (deriveblo/produktivo)

Laŭeble oni limigu la pliampleksigon de la Eo-leksiko per

a) evito (forigo) de sinonimoj (vd. 5.2.2)

b) elekto de radikoj, kiuj permesas liberan derivadon de ĉiuj bezonataj (kaj antaŭvideble bezonotaj!) formoj kaj formadon de termino-klasoj

c) utiligo de polisemio (vd. 5.2.3), ampleksigo de signifo de ĝeneral-lingva vorto aŭ ties metafora uzado.

Lerta kunmetado de oficialaj radikoj preferindas al inventado de arbitre formitaj neologismoj.

5.1.4 Motiviteco

Nomo de nocio laŭeble respondu al ĝiaj enhavo kaj amplekso. Per aliaj vortoj: termino estu motivita per la plej esenca propreco aŭ rilato de la objekto, kiu ĝin distingas disde la ceteraj samklasaj objektoj (rulŝtuparo kompare al eskalatoro).

5.1.5 Vorta ekonomio (koncizo; manipuleblo)

Koncizo estas forlaso de ĉio kio ne necesas por signado de nocio-enhavo. Ju pli termino estas uzata, des pli gravas ĝia facila manipuleblo. Mallongaj vortformoj do preferindas al pli longaj (ekz. "organizo" al "organizacio"). (Pri eblecoj de mallongigo vd. 5.2.4)

Rim: rilate al la kontraŭdiraj postuloj 5.1 kaj 5.1.5 validas la principo de "sufiĉo kaj neceso": en la konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, afiksojn kaj finaĵojn, kiuj necesas, sed ne pli ol sufiĉas por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan (formulo de la Akademio).

5.1.6 Unusignifeco

Ĉiu nomo laŭeble rilatu nur al unu nocio kaj ĉiu nocio nur havu unu nomon (foresto de homonimoj kaj sinonimoj). Ĉar tiu (ideala) postulo konfliktas kun postulo 5.1.3, oni atentu, ke termino minimume estu unusignifa en sia fako. Laŭbezone ĝi estu precizigebla per atributo aŭ kunteksto (principo de laŭnecesa unusignifeco).

Ekz.: "konko" havas unu ĝeneralan signifon. Ĝi aplikeblas kiel unusignifa, nemiskomprenebla termino (kun tre diversaj difinoj) en pluraj fakoj: zoologio, arkitekturo, anatomio, mitologio, telekomunikado, ŝtalproduktado. En la lastaj du eblas laŭbezona precizigo: aŭdkonko (de telefono), fandokonko (formujo por enfandi ŝtalblokon).
Sed "konko" estas "ununoma": ĝi ne havas sinonimon kaj per tio ĝi plenumas gravan postulon: sinonimoj evitendas, eĉ se ili estas aplikataj en diversaj fakoj (ekz.: en D por "bielo" ekzistas 4 diversaj ekvivalentoj Iaŭ tio ĉu temas pri aŭto, lokomotivo, segmaŝino aŭ ĝenerala maŝinkonstruado).

Escepto: allaso de populara apud scienca nomo, ekz. kapdoloro apud cefalalgio, neĝborulo apud galanto, subnocio apud hiponimo.)

5.1.7 Reguleco (simetrio, analogeco)

Terminoj apartenantaj al unu klaso (grupo) estu formataj laŭeble sammaniere. Esperantigante vorton oni laŭeble konservu unuformigajn trajtojn de la fontvortoj uzante analogan transskribon.

Esperantaj terminografoj uzu la ŝancon por reguleco kaj simetrio, kiuj en la nacilingvoj estas malfacile atingeblaj pro "natura evoluo" kaj enradikiĝo de formoj en la tempo antaŭ celkonscia terminologio-normigo.

5.1.8 Belsoneco (prononca klaro kaj facilo)

Ankaŭ koncerne sonkombinado oni atentu la postulon de internacieco kaj pripensu, ke naciaj parolkutimoj diferencas. Elektu formojn, kiuj facile legeblas, klare kompreneblas kaj elegante prononceblas por laŭeble multaj homoj.

Pro tio en novaj vortoj oni evitu laŭeble "kunmetitajn" konsonantojn, kiuj por multaj parolantoj estas malfacile prononceblaj. Evitendas ankaŭ tro longaj vortoj ("biletutiligkondiĉaro") kaj amasigo de molaj kaj duraj konsonantoj ("fandforno", "montgrimpanto"). Minimume faciligu prononcon per disigo-streketo: "mont-grimpanto", …

5.1.9 Komputeblo

Ne laste pripensu ke termino devos taŭgi ankaŭ por prilaborado pere de komputiloj, traduk-aŭtomatoj, elektronika termino-storado.

5.1.10 Fundamenteco

La termino ne konfliktu kun la Fundamento de Esperanto.

5.2 Rimedoj kaj metodoj por nomado

5.2.1 Transpreno de jam ekzistanta nomo

a) kun taŭga difino (konvena al la konkreta terminaro)

b) per precizigo de la difino

5.2.2 Elekto de plej taŭga nomo el pluraj jam ekzistantaj (sinonimoj).

Evtl. distingu inter "preferinda" (norma) kaj "malrekomendinda" nomoj (komputilo; komputoro, komputero) aŭ inter pli vasta/malpli vasta signifoj (kom­putilo > komputoro). Se necesas elekti inter sinonimoj kun ekvivalentaj (egalvaloraj) signifoj, validas jena preferordo por la nomoj:

a) nomoj kiuj rilatas al esence propraj, neforigeblaj, prefere percepteblaj signiferoj (formo, koloro, materialo, temperaturo ktp.)

b) nomoj kiuj rilatas al la uzo, utiligo, apliko de la objekto

c) nomoj kiuj rilatas al la deveno (procedo de fabrikado, nomo de inventinto, lando de estiĝo ktp.) (Ekz.: "konveksa lenso" preferendas al "kolekta lenso")

5.2.3 Utiligado de polisemio (homonimeco) (signifo-transigado)

Ĉar la nombro de nocioj en iu fako proksimume 1000-oble superas la nombron de vortradikoj, vortara ekonomio (kp. 5.1.3) postulas, ke sama vorto estu utiligata en diversaj fakoj.

Se tiuj fakoj estas sufiĉe malproksimaj unu de la alia, miskompreno ne povos okazi. (Ekz.: zoologon ne ĝenos, ke lia termino "konko" ankaŭ uzatas en anatomio, arkitekturo kaj aliaj fakoj - kp. 5.1.6). Tian transprenon de termino el alia fako aŭ el ĝenerala leksiko oni nomas "signifo-trans­igado" aŭ "metafora uzado". "Hazardo-homonimoj" nur havas saman eksteran (skriban) formon (ekz.: bastono, bas-tono). Ankaŭ ili ne ĝenas sin reciproke, se ili aperas en sufiĉe malproksimaj fakoj.

5.2.4 Mallongigo

Por kontentigi la postulon pri koncizo kaj facila manipuleblo (5.1.5), internacie kreskas la tendenco al mallongigo de vortoj, vort-kunmetaĵoj kaj vort-grupoj. Temas pri forlaso de unu aŭ pluraj partoj el kompletaj terminoj. l. a. eblas

a) rekta mallongigo (mallongigita sonformo, apokopo, transprenita el alilingvaj fontoj): aŭto el aŭtomobilo, buso el omnibuso, foto el fotografaĵo

b) ne-prononca mallongigo; litera simbolo por fundamentaj sciencaj nocioj:
s-ro sinjoro
d-ro doktoro
prof. profesoro
inĝ. inĝeniero
cm centimetro
kg kilogramo
h horo

c) prononca (literumata) mallongigo:
ktp. "kotopo" kaj tiel plu
UEA "u-e-a" Universala Esperanto-Asocio
PV "po vo" Plena Vortaro

d) akronimo (mallongigo formita el komencaj literoj aŭ silaboj de kelkaj vortoj kaj uzata kiel parolata vorto):
radar(o) el En: radio detecting and ranging
laser(o) el En: light amplification by stimulated emission of radiation (Eo: lum-amplifo per stimulata eligo de radioj)
INFOTERM el En: International Information Centre for Terminology
PIV el Eo: Plena llustrita Vortaro
ISAE el Eo: Internacia Scienca Asocio Esperantista

Atentu: por komunaj vortoj uzu minusklojn, sed majusklojn por propraj nomoj (de Iandoj, organizoj, libroj …)

5.2.5 Kreado de nova vorto

a) el Eo-morfemoj: derivado per afiksoj, kunmetado de vortoj, vort- grupigo, signifotransigado (vd. 5.2.3), prunta traduko (kp. 5.1.2)

b) el internaciaj (prefere grek-latinaj) radikoj (kp. 5.2.1); atentu la 15-an regulon de la Fundamento: transprenu nur la bazan vorton, konstruu la derivaĵojn laŭ Eo-gramatiko (ekz.: operaci/o, -a, -i, -ejo, post-a ktp.)

Por substreki nocio-nuancojn aŭ diferencigi inter diversaj fakoj, oni povas

1) preni samsignifajn radikojn el la latina kaj greka lingvoj kaj doni al ili diferencajn signifojn. (Tiel estigis: kompono kaj sintezo, lingv(ist)iko kaj filologio, pomologio kaj karpologio)

2) modifi la transprenitan vorton (sugesto - sugestio, kompono - komposto - kompoto)

3) por eviti ŝajn-afiksajn finaĵojn eblas ŝanĝi literon (pendolo el L: pendulus, planedo el D: Planet) aŭ mallongigi vorton (taĉmento el F: - tachement, krepusko el F: crépuscule)

Atentu:

a) Esperantigante vortojn kiuj havas saman eksteran formon en pluraj lingvoj, oni evitu trompiĝon per "falsaj amikoj": simil-aspektaj vortoj (eĉ el la sama fonto) eble dum la evoluo alprenis diversajn signifojn (D: Deformation = misformado, F: déformation = formŝanĝado; D: kalt = malvarma, l: caldo = varmega; Eo: benzino = D: Benzin = E: petrol, dum E: petroleum = D: Petroleum = Eo: nafto (= kruda petrolo)

b) Se konfliktas facila (por hind-eŭropano) rekonebleco ("internacieco") kaj strikta reguleco, oni laŭeble preferu la lastan, se ne gravaj argumentoj en la konkreta fako kontraŭas tion.

c) Dum ĉiuspeca nomado, ĉu elekto, transpreno aŭ kreado, oni zorge esploru, al kiu gramatika kategorio apartenu la baza vorto (la cefa objekto) de la termino. La formon de la derivaĵoj influos la fakto ĉu temas pri substantivo (o-vorto), adjektivo (a-vorto) aŭ verbo (i-vorto). Se temas pri verbo, nepre indiku ĉu ĝi estas transitivanetransitiva.

5.3 Praktika ekzemplo por procedmaniero

Konsiderinte la antaŭajn atentigojn kontrolu, ĉu por iu nocio fiksita per difino jam ekzistas unu taŭga nomo, kiu respondas al la "postuloj" (5.1). Se jes, notu ĝin (kun fonto[j]). Se ekzistas pluraj nomoj (sinonimoj) aŭ mankas nomo (breĉo), vi devos elekti resp. krei nomon por la difinita nocio. (vd. "rimedoj" [5.2]).

Atentu, ke ankaŭ nomoj kaj iliaj interrilatoj laŭeble klare spegulu la nocio-sistemon!

Per la nomado via sliparo kompletiĝos. Ĝi ankaŭ nomeblas "labor-manuskripto". Sufiĉe "maturiĝinta" ĝi estas transformebla al "diskuto-manuskripto": la indikoj de ĉiuj dokumentaj slipoj por unu artikolo estu kunigitaj sur unu slipo kun:

Ekzemplo de slipo (A 6) modifita laŭ Slipara Vortaro de R. Eichholz:

483 UDK 666.1.032

parisono (sz)

: varmega, interne kava, vitro-maso sur la fino de longa tubo, blovata

de vitro-faristo al botelo aŭ alia vitra objekto. (DB 155/15)

E parison

F paraison (f)

R

D Külbel, Kölbchen (n)

75/32a (sz)

(Pluraj tiaj slipoj povos esti gluataj sur paperfolion, ekz. 4 slipoj A6 sur folion A4; multobligite tiuj folioj povos esti dissendataj al la kunlaborantoj, korektataj, denove dissendataj ktp. kaj fine de la procedo servi kiel prespreta manuskripto. Duonigite tiuj folioj povus fariĝi bazo por "slipigeblaj" terminaroj en la formato A5).

Se vi (via komisiono) kreis novan terminon (neologismon), speciale atentigu pri tio por faciligi la laboron de reviziantoj.

Se, en ekstrema kazo, necesas ŝanĝo de jam uzata termino, precipe akcentu tion — sed pripensu, ke realigado de tia ŝanĝo postulos enorman fortostreĉon kaj ĉiam minacas per ekesto de sinonimoj. Fine de la laboro kontrolu, ĉu ĉiuj difinoj klare kompreneblas; se jam difinita termino uziĝas en difino, referencu al tiu termino. Per tio vi substrekas la koherecon de via sistemo kaj helpos al la uzonto!

Laŭalfabeta listo de terminoj (indekso) kompletigas sisteman terminaron. Necesas aparta indekso por ĉiu el la uzataj lingvoj.

Literaturo

Bednarřik, Aleš (1982): Bazaj principoj de EsperantoTerminologio. En: Kontribuo al Lingvaj Teorio kaj Praktiko II. Poprad: SEA.

Blanke, Detlev (1982): Esperanto und Wissenschaft, Berlin: Kulturbund.

Dellian, Kurt (1955): Principoj de Terminara Kreado. En: Sennacia Revuo, n-ro 83, p. 54 – 56.

DIN 2331 (04. 80): Begriffssysteme und ihre Darstellung. Berlin: Beuth 1980.

V DIN 2333 (09. 74): Fachwörterbücher, Stufen der Ausarbeitung. Berlin: Beuth 1974

V DIN 2335 (01. 76): Sprachenzeichen u. ihre Ergänzung durch Länder- u. Autoritätszeichen. Berlin: Beuth 1976

V DIN 2339 T.1 (08. 82): Ausarbeitung und Gestaltung von Veröf- fentlichungen mit terminologischen Festlegungen - Stufen der Terminologiearbeit. Berlin: Beuth 1982

Eichholz, Rüdiger (1975): Provizora Labor-plano (Cirkulero TC 75/1] Bailieboro, (Kanado)

Felber, Helmut (1982): The General Theory of Terminology and Terminography. Anticipated developments in the Eighties, en: Infoterm Series 7 "Terminologies for the Eighties", München: Saur, p. 119 - 136

Golden, Bernard (1983): Principoj por ortografiaj normoj en Esperanto. En: Bulgara Esperantisto 83/11.

Haferkorn, Rudolf (1956): La intersimiligo de naciaj fakterminoj en la teknika komitato TC 37 "Terminologio". En: Scienca Revuo, Vol. 8, n-ro 1-a (29-a) 20-IV-1956, p. 31- 34.

Haferkorn, Rudolf (1959): Internacia lingvo-normigo en scienco kaj tekniko - Esperanto aŭ Interlingua? En: Scienca Revuo, Vol. 10, n-ro 4-a (40-a) 1-IV-1959, p. 146 – 150.

Haferkorn, Rudolf (1964): Pri la interegaligo de la faklingvoj. En: Scienca Revuo, vol. 14-a, n-roj 3-4 (55/56) 10. 6. 1964, p. 81.

Haferkorn, Rudolf (1965): Kion niaj fakvortaristoj devas atenti? Laborplano por verkado de memstara esperanta fakvortaro konsistanta el unuformaj diversfakaj eroj (ISAE TC 111), en: Scienca Revuo Vol. 15-a, n-roj 1-2 (57/58) 29.1.1965, p. 7 - 23 kaj vol. 16-a n-roj 3-4, p. 73 – 74.

ISO R 704 (1968): Naming Principles, Geneve 1968 (Nom-Principoj; Eo- traduko far C. Fisher, ne publ. man.)

ISO R 919 (1969): Guide for the preparation of classified vocabularies, Geneve 1969 (Gvidilo por prepari klasifikajn vortarojn; Eo-traduko far C. Fisher, ne publ. man.)

ISO R 1087 (1969): Vocabulary of Terminology, Geneva 1969 (Terminaro pri Terminologio, Eo-traduko far C. Fisher, rev. versio R. Eichholz 1984, ne publ. man.)

Jones, Kent (1979): Terminara konstruo laŭ ISO R 919, Ĉikago. Man.

Krause, Erich-Dieter (1981): Richtlinien zur lexikographischen Arbeit, Leipzig 1981 (Man.).

Kalocsay, Kálmán/ Waringhien, Gaston (1980): Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Rotterdam: UEA.

Nedobity, Wolfgang (1982): Key to International Terminology, en: Infoterm Series 7 "Terminologies for the Eighties". München: Saur, p. 306 - 313

Neergaard, Paul (1933): Fremdvortoj en Esperanto, Parizo:SAT.

Neergaard, Paul (1955): Rimarkoj pri kelkaj terminologiaj principoj. En: Scienca Revuo, vol. 8 n-ro 2(26) 15. 5. 1955, p. 43 - 61

Stoberski, Zbignew (1975): Guidelines for the Adoption of New Scientific and Technical Terms. En: BABEL 21 (1975). p. 16 – 20.

Szerdahelyi, lstván (1983): La leksikografiaj problemoj de la terminologio. En: Planlingvistiko n-ro 6, jaro 2, somero 1983, p. 1 - 3

Waringhien. Gaston (1970, Red.): Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Parizo: SAT, p. IX – XX.

Werner, Jan (1980): Faklingvaj principoj de vorta elekto kaj formigo. En: SAEST 1980, kolekto de referaĵoj de seminario AEST, Usti nad Labem, p. 56 – 62

Werner, Jan (1982): Esperanta terminaro de terminologia fako, Praha (studmaterialo por Bad Saarow), Man.

Werner, Jan (1983): Terminologiaj instigoj el Bad Saarow. En: Budapeŝta Informilo 83/2, p. 13 - 15 kaj 83/3, p. 11 - 13

Wüster, Eugen (1923): Esperantologiaj principoj. En: Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (A-K). Leipzig: Fer­dinand Hirt u. Sohn/ Esperanto-Fako, 1923, p. (23) - (66)

Wüster, Eugen (1975): Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko. Aabyhøj: Dansk Esperanto-Forlag, represo 1975.

Wüster, Eugen (1970): Internationale Terminologie im Dienste der Informatik (internacia terminologio en la servo de la informatiko) en: La Monda Lingvo-Problemo, vol. 2, p. 138 – 144.

Wüster. Eugen(1979): Einführung in die Allgemeine Terminologie­lehre und Terminologische Lexikographie, Wien: Infoterm.

Lasta ŝanĝo:
2007-11-01
Adreso:
http://esperanto.net/tec/wblanke-principoj.html
ĉefpaĝo :: enhavo :: kontakto