Teknika averto: Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo. Tamen ĝia enhavo estas plene alirebla.
hejmpaĝoenhavokontakto
TEC: Terminologia Esperanto-Centro
Wera Blanke

Faka apliko kaj terminologio en Esperanto: ĉu hobio aŭ seriozaĵo?

Tiu ĉi artikolo aperis en la revuo Esperanto, maja numero 1986. Per ĝi komencis serio de tri artikoloj de Wera Dehler/Blanke, kiu klarigas la sencon de terminologia laboro kaj la fondon de TEC.

Jen la unua artikolo en serio pri la escepte grava temo de la fakvortaro. En siaj sekvaj artikoloj Wera Dehler (Germana DR) traktos la nunan staton de la postlasaĵo de Wüster, Drezen k.a. kaj la internacian terminologi-normigan movadon. En la tria artikolo ŝi intencas prezenti la preparlaborojn por Terminologia Esperanto-Centro.

Lingvo literatura aŭ scienca?

Esperanto, internacia lingvo planita kaj iniciatita de Zamenhof, dum la unua jarcento de sia ekzisto evoluis ĉefe dank' al sia beletro, traduka kaj originala. Ĉu el tiu fakto ni konkludu, ke ĝi estas esprimilo prefere por poeziaĵoj, destinita pli por priskribi sentojn kaj emociojn kaj malpli taŭga por komuniki teknikajn precizaĵojn? Nepre ne, eĉ male: la lingva strukturo de Esperanto, ĝia sistemeco kaj (relativa) racieco legitimas ĝin kiel speciale taŭgan por sciencaj kaj teknikaj (unuvorte: fakaj) celoj.

Kial tamen tiu lingvo estas evidente subevoluinta rilate al faka leksiko, dum floradas ĝia poezio kaj novelaro? La respondo eble estas komplika, sed certe ne kulpas la lingvo mem!

Faka apliko aŭ terminologio?

Kion fari por evoluigi la subevoluintan fakvortaron de Esperanto? Multaj pledas por la vojo, kiu tradicie en etnaj lingvoj gvidis al la ekesto de faklingvoj: unue verki pri fakaj temoj kaj poste kolekti la fakajn vortojn (aŭ terminojn) kaj kompili terminarojn.

Aliaj opinias, ke ne eblas fake verki sen disponi pri terminaroj, ke oni unue devas krei tiujn helpilojn, por poste apliki ilin en la praktiko.

Ĉu temas do pri la eterna problemo "kokino kaj ovo"? Eble ne. Mi preferus diri: temas pri la du flankoj de la sama medalo, ne disigeblaj unu de la alia. Kaj la solvon de la dilemo ni eble trovos en iu 'samtempe': la minumumo estas, ke aŭtoroj en glosaroj listigu (kun precizaj difinoj) la novajn vortojn uzitajn en iliaj verkoj; la dezirinda maksimumo estas, ke specialistoj samtempe internacie kunlaboru pri terminaroj kaj (bazaj, enkondukaj) fakaj verkoj. Almenaŭ, okupiĝu pri kompilado, sistemigo kaj 'kreado' de terminoj nur tiuj homoj, kiuj kapablas senerare apliki kaj elprovi ilin en faka kunteksto.

Libera evoluo aŭ konscia reguligo?

Ankaŭ pri la demando pri libera evoluo aŭ konscia reguligo ekzistas diversaj opinioj. Iuj diras: lasu la homojn verki laŭvole, lasu ilin krei la terminojn, kiujn ili bezonas – se ekestas per tio pluraj vortoj por la sama afero, ne gravas: la praktiko venkigos la plej taŭgan! Aliaj protestas: tio signifas anarkion, kaoson – oni devas konscie reguligi almenaŭ la fakan lingvon. Terminoj estu la rezulto de normigo – faka diskuto ne eblas, se ĉiu partoprenanto uzas alian vorton por la sama afero aŭ komprenas sub la sama vorto ion alian!

Kiuj pravas? Ni ĵetu rigardon al etnolingva tereno: kiel progresas aliaj lingvoj rilate al siaj fakaj esprimoj?

Konsidere la fakton, ke la nombro de specialaj vortoj en unuopaj fakoj estas multoble pli granda ol en la ĝeneralaj vortaroj kaj plue saltrapide kreskas, "libera evoluo" ne plu eblas, ĉar ĝi simple signifus rezignon pri interkompreniĝo. Aliflanke, dum ŝtorma evoluo de scienc-teknika revolucio la racietrankvila laboro de sistemigo kaj reguligo estas tre komplika, kaj plena sukceso en normigado de terminoj apenaŭ eblas. Sed "plena normigado" eĉ ne necesas, aŭ, ni diru, eĉ ne dezirindas. Speciale en sociaj sciencoj, kie konceptoj de lando al lando, ofte eĉ de homo al homo, diverĝas, verŝajne ne eblas egaligi ĉiujn signifojn kaj kromsignifojn de iu vorto, sen difekti la specialistojn de diversaj 'skoloj'. Kaj en teknikaj fakoj nek eblas, nek necesas, fiksi ĉiujn terminojn ĝis la lasta derivaĵo, ĉar la disvolviĝo de novaj realaĵoj kutime okazas pli rapide ol la normiga procedo.

Kie do estu la limoj inter normigo, reguligo, rekomendo kaj libereco? Tion devos pripensi, pridiskuti kaj decidi la koncernaj specialistoj en ĉiu aparta kazo. Gvida principo ĉi-rilate estas – same por etnaj kiel por planaj lingvoj – "neceso kaj sufiĉo".

Pompa organizaĵo aŭ produktado de terminoj?

En la plimulto de scienc-teknike progresemaj landoj ekzistas naciaj norm-komitatoj, kiuj i.a. zorgas pri la normigo de terminoj. Ili estas oficialaj, ŝtataj institucioj kun dekoj da plenoficaj kaj miloj da horoficaj kunlaborantoj, kiuj troviĝas en daŭra vetkurado kontraŭ la tempo, des pli se ili respondecas pri lingvo malpli evoluinta rilate scienc-teknikon.

Se temas pri transnacia interkompreniĝo, pri komparo kaj akordigo de nocio-sistemo, pri internaciigo de terminoj – ne malhavebla en ekonomie integriĝanta mondo – tiam la problemo akriĝas kaj solvoj nur pene atingeblas. Tamen, tiuj institucioj estas bezonataj por iel rgi la sekvojn de scio-eksplodo kaj inform-inundo.

Sed en la Esperanto-movado konserviĝas la opinio, ke sufiĉas la produktado de terminaroj – laŭeble amase – kaj ĉio estas en ordo! Kia estas la nuna situacio?

Ĉiu esperantisto – senkonsidere lian kompetenton – povas kompili fakvortaron, 'krei' terminojn laŭplaĉe kaj, se li havas aŭ akiras sufiĉe da mono, eldoni serioz-aspektajn librojn kun pompaj titoloj. Se li opinias tion utila, unuopulo povas eĉ proprapotence klasifi tiaĵon kiel "normon" – kaj neniu malhelpas lin! Per allaso de tiaj amatoraĵoj ni ridindigas Esperanton kaj subfosas la laborrezultojn de niaj plej eminentaj aktivuloj, kiuj klopodas seriozigi kaj plibonigi niajn 'eksterajn rilatojn'. Tiel ni ne povos daŭrigi, se ni vere pretendas por Esperanto samrajtan lokon inter aliaj lingvoj, se ni volas proponi ĝin kiel taŭgan interkomprenilon ne nur por turistoj, sed ankaŭ por scientistoj.

Sed kion fari? La Esperanto-movado ne estas ŝtato kun jura kaj materia potenco, kiu povas postuli, preskribi aŭ malpermesi ion. Ĝi ne estas riĉa firmao, kiu povus fondi esplor-instituton kaj dungi dekojn da homoj. Ni havas nur niajn proprajn fortojn – sufiĉe malfortajn –, sed saĝe utiligante ilin, ni povus per kunlaboro fortigi tiujn fortojn kaj krei institucion, kiu funkcius kompareble al scienc-teknikaj norm-institutoj por etnaj lingvoj. Koncerne amplekson, strukturon kaj laborprincipojn de tia institucio, same validas la jam citita principo de "sufiĉo kaj neceso".

Faka lingvo nur por fakuloj?

Ĉu la plua evoluado de fakaj vortoj en Esperanto estas problemo, kiu interesas kaj koncernas nur la specialistojn?

Se ni konsideras, ke fakaj lingvoj, malgraŭ ĉiuj diferencoj, tamen estas partoj de la lingva tuto, ke la limoj inter terminaro kaj ĝenerala vortaro estas fluaj, ne strikte fikseblaj, kaj ke almenaŭ la plej ĉiutagaj terminoj devas enesti eĉ la plej mallarĝan poŝvortaron, tiam la respondo estas klara: bonkvalitaj terminoj kaj la zorgo pri ilia estiĝo estas principe en la intereso de ĉiuj esperantistoj.

Specialan intereson kaj respondecon nature havas la aktivuloj, kiuj devas respondi la demandojn de novbakitaj esperantistoj: Kiel mi povos utiligi miajn lingvosciojn? Ĉu ekzistas faka literaturo? Kie troveblas altnivela terminaro? La aktivuloj povas multe helpi por veki la konscion pri koncernaj problemoj kaj subteni la strebojn por solvi ilin.

Kaj aparte gravan rolon povos ludi la Esperanto-instruistoj kaj -instruantoj, se ili ne nur instruas la lingvon, sed peras ankaŭ sciojn pri la historio, literaturo kaj perspektivoj de la Internacia Lingvo. La diversaj aspektoj de faka lingvo kaj ĝia racia evoluigo povas kaj devas fariĝi temo de instruado. Konklude ni diru, ke terminologio principe rilatas nin ĉiujn!

La rezolucio

Pro tio por ni ĉiuj estas ĝojige, ke UEA dum la 70a UK en Aŭgsburgo faris gravan decidon por antaŭenpuŝi la terminologian normigadon en Esperanto. La Komitato akceptis rezolucion, preparitan de la Komisiono pri Faka Agado, kiu en sia esenca parto tekstas jene:

1. Konsiderante:

- ke la scienc-teknika revolucio stimulas impete la evoluon de la faka lingvo,

- ke por la estonta pozicio de Esperanto en la mondo de fundamenta graveco estas ĝia altkvalita apliko en scienco kaj tekniko,

- ke tiu faklingva apliko de Esperanto en la postulenda kvalito nur eblas, se la terminologio respondas al la necesa nivelo kaj ke diletanteco kaj hazardeco de terminologia laboro grave endanĝerigas tiun kvaliton,

2. La Komitato rekomendas, ke oni en la jaro 1987 fondu Esperantan termino-normigan instituton kun la ĉefaj celoj: (a) plibonigi kaj unuecigi la terminologian laboron, (b) reprezenti Esperanton en internaciaj normigaj institucioj (ISO, Inforterm k.s.),

3. La Komitato rekomendas, ke ĝi komisiu la Terminologian Sekcion de UEA (ĝis nun ligitan al la Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto) kunlabore kun kompetentaj esperantistaj institucioj (Akademio de Esperanto, ISAE, CED, fakaj asocioj k.s.) trovi la kompetentajn homojn, prepari la necesajn dokumentojn kaj entrepreni aliajn necesajn paŝojn por ebligi la fondon de tiu Esperanta termino-normiga instituto.

4. La Komitato proponas establi la Fondaĵon Wüster (fondaĵo terminologio) por certigi la necesajn financajn rimedojn por terminologiaj aktivadoj.

Tiu rezolucio donis al la Esperanto-movado novan ŝancon. Kiel ni utiligos ĝin?

Wera Dehler

Lasta ŝanĝo:
2005-04-30
Adreso:
http://esperanto.net/tec/wblanke1.html
ĉefpaĝo :: enhavo :: kontakto