Teknika averto: Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo. Tamen ĝia enhavo estas plene alirebla.
hejmpaĝoenhavokontakto
TEC: Terminologia Esperanto-Centro
Wera Blanke

Multlingva mondo kaj fakvorta normigado

Jen la dua el tri artikoloj de Wera Blanke, kiun aperigis revuo Esperanto en decembro 1986. Ĝi traktas la terminologian agadon ekster Esperantujo.

Objektiva neceso

Komence de la nuna jarcento la kreskanta industriigo necesigis normigon de objektoj. (Por amase konstrui aŭtomobilojn nemalhaveblas ekzemple la garantioj, ke ĉiuj ĝiaj partoj estu precizaj kopioj de siaj modeloj, ke ĉiuj ŝraŭboj (aŭ nitoj) havu strikte fiksitajn longecon, dikecon, helicon, rezistemon ktp.) Sed la objektojn necesis nomi, kaj la nomoj devis laŭeble klare reprezenti la ideojn pri la objektoj. Pro tio oni devis zorge priskribi la "nocion" (la enmensan bildon de jam ekzistanta aŭ konstruota konkreta objekto) laŭ ĝiaj enhavo kaj limoj (kiuj distingas ĝin disde aliaj nocioj aŭ objektoj). Nur kun tia priskribo aŭ "difino" objekta nomo rajtas nomiĝi "termino". Kaj nur kiel tio ĝi plene taŭgas por scienca kaj praktika interkompreniĝo. Progresemaj inĝenieroj, kiuj komprenis tiun objektivan neceson kaj spertis la dinamikan disbranĉiĝon kaj interplektiĝon de la sciencaj kaj teknikaj fakoj, baldaŭ venis al la konkudo, ke ne estas utile, se ĉiu fabriko aŭ industria branĉo prilaboras kaj fiksas siajn proprajn "normojn".

Tiel, en kelkaj el la plej progresintaj industri-ŝtatoj, dum kaj post la Unua Mondmilito estiĝis naciaj norm-organizoj.

ISO – la plej granda norm-organizo

Sed la proceso nomita "scienc-teknika revolucio" aŭ "scienceksplodo", kiun akompanas "informinundo" kaj "terminologia eksplodo", havas objektive internacian karakteron. Internacia labordivido kaj tutmonda komerco, karakterizantaj la industrian epokon, postulas forigon de obstakloj kaj miskomprenoj el interetnaj komunikado kaj produkto-interŝanĝo.

Pro tio 17 naciaj norm-organizo en 1928 unuiĝas en "ISA" (Internacia Federacio de Naciaj Normigaj Asocioj). La devizo tiam estis: unue nacia normigo, poste internacia interreguligo.

En 1946, post la Dua Mondmilito, la organizo restrukturiĝis por labori inversdirekte: unue ellabori internaciajn normojn, kiuj poste estu adaptitaj al naciaj bezonoj. Tiu nova labormetodo speguliĝas en la nova nomo: ISO (Internacia Normiga Organizo). Laŭ la nombro de siaj membraj organizoj (nun 74 plenrajtaj kaj 15 korespondaj), ĝi estas la plej granda, kaj laŭ diverseco de la plilaborataj fakoj de la plej ampleksa internacia tegmenta organizo por normigo. En 180 teknikaj komitatoj (sube TC – en la angla, Technical Comittee) diverslandaj specialistoj pri diversaj fakoj honorofice diskutas, akceptas kaj regule revizias normojn por koncernaj objektoj kaj iliaj nomoj.

Krom ISO proksimume 50 aliaj internaciaj organizoj laboras similmaniere, sed nur pri elektitaj fakoj, ĉu tre ampleksaj (ekz. IEC: elektrotekniko, IUPAC: kemio) aŭ pli specialigitaj (ekz. BISFA: artefaritaj fibroj, IADC: dragado).

ISO/TC 37: terminologia principo-normigado

Post proksimume 15 jaroj da normigado de izolitaj terminoj evidentiĝis, ke la rezultoj restas mankohavoj, se la agado ne estas gvidata per unuecaj principoj. Pro tio meze de la 30aj jaroj la tiama ISA starigis sian 37an komitaton por ellabori principojn pri "terminologia leksikografio", kiuj validas por ĉiuj lingvoj kaj ĉiuj fakoj. Nun 43 landoj kaj 34 internaciaj organizoj (inter ili Unesko) kunlaboras en ISO/TC 37 por prepari kaj regule revizii normojn, kiuj traktas temojn el jenaj kvar klasoj:

  1. terminaro de terminologio;
  2. proceduro por preparado de naciaj aŭ internaciaj norm-terminaroj;
  3. nacia kaj internacia normigo de nocioj, terminoj kaj iliaj difinoj: principoj por ilia fiksado kaj kriterioj por ilia taksado;
  4. aranĝo de unulingvaj kaj plurlingvaj terminaroj, inklude leksikografiajn simbolojn.

Inter 1967 kaj 1973 estiĝis la unuaj kvin Rekomendoj kaj du Normoj, kiuj donas gvidliniojn por ĉiulingva kaj ĉiufaka terminara laboro.

Infoterm kaj TermNet

Ekde 1949 Unesko klopodadis starigi "Internacian Terminologian Oficejon". En 1966 en FIT (internacia federacio de tradukistoj) kaj 1967 en Eŭropa Konsilio ekestis similaj ideoj. Por preventi la establon de diversaj centroj en diversaj internaciaj organizoj, kadre de sia inter-registara UNISIST-programo, Unesko finfine kontraktis kun Aŭstria Normiga Instituto (ON) por estigi Internacian Informcentron por Terminologio en Vieno. Tiel en 1971 "Infoterm" komencis sian dokumentigan kaj kunordigan laboron per la jenaj ĝeneralaj taskoj:

Sed baldaŭ evidentiĝis, ke Infoterm per sia tiam apenaŭa manpleno da kunlaborantoj povus nek realigi tian ampleksan laborprogramon, nek efektivigi la necesajn kunordigadon kaj unuecigon de la diversaj tutmondaj faklingvaj aktivecoj. Pro tio unu el la fokusaj temoj estis evoluigo de internacia reto de terminologiaj instancoj. Ĝi ricevis fortan subtenon de Unesko ekde 1977. En marto 1981 aperis la unua volumo de TermNet News, ĵurnalo por kunlaboro en terminologio.

La pioniroj: esperantologoj

Se temas pri la homoj, kiuj instigis kaj gvidis tiun ĉi internacian normigadon de terminologiaj principoj, el ilia vico elstaras du nomoj: Eugen Wüster kaj Ernest Drezen.

La unua, filo de aŭstria segil-fabrikanto, eklernis Esperanton kiel 15-jarulo, tradukis beletraĵojn kaj kompilis 8-voluman Esperanto-germana Enciklopedia Vortaro, antaŭ ol verki sian inĝenier-doktorigan tezon pri "Internacia lingvonormigo en la tekniko – precipe en la elektrotekniko". Tiu ĉi germanlingva disertaĵo, aperinta libroforme en 1931, fariĝis instigilo kaj nutromedio por ĉiu plua internacia terminologia evoluo. Sur ĝi baziĝas i.a. la rekomendoj de ISO/TC 37 kaj la starigo de Infoterm, kies honorofica direktoro Wüster estis ĝis sia morto en 1977. Ĝis hodiaŭ tiu ĉi libro validas kiel la vera teoria bazo de terminologia scienco, kiel klasifikaĵo, kies trezoroj estas ankoraŭ elfosendaj. Konciza resumo (proksimume sesono) de tiu centra verko aperis en 1934. Esperantigite kiel Konturoj de la Lingvonormigo en la Tekniko (1936), ĝi estis represita en Aabyhøj en 1975.

La 412-paĝa originalo de tiu verko aperis en 1935 ruslingve en Moskvo. Unu el la kvin tradukintoj estis Ernest Karloviĉ Drezen, Ĝenerala Sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), fondinto de la nova sovetia interlingvistiko, aŭtoro de multaj artikoloj kaj monografioj pri la teorio de internacia lingva komunikado kaj la historio de planlingvoj. Ekstermovade li estis konata kiel specialisto pri terminologiaj demandoj. En 1934 la Tutunia (= ŝtata) Komitato por Normigo (VKS) starigis specialan "Komisionon por Normigo de scienc-teknikaj nomoj kaj fakesprimoj" (sub la gvido de Drezen). Lia raporto "Pri problemo de internaciigo de scienca-teknika terminaro" estis "akceptita de la Komisiono por teknika terminologio ĉe Sovetunia Akademio de Sciencoj kaj de la Konferenco de ISA en Stockholm, 1934" – kiel legeblas en la subtitolo de la esperantlingva versio de tiu historia dokumento (represita en Saarbrücken, 1983). Ĉi tiu raporto fakte fariĝis instigilo por du eventoj ne preteratendeblaj en la evoluo de terminologia principo-normigado:

1. la starigo de ISA 37 (nun ISO/TC 37), kaj

2. la ideo de terminologia kodo, kiu restis viva ĝis hodiaŭ.

Wüster postlasis 20 aktujojn da materialo por "Radicarium" kaj "Affixarium", kiuj povus servi por facila formado de internacie kompreneblaj terminoj, kaj unu el la aktualaj projektoj de Infoterm estas preparado de "Internacia Terminologi-ŝlosilo" surbaze de tiu ĉi kolektaĵo de Wüster.

Konkludoj por Esperanto

La supre skizitaj faktoj permesas resumi kelkajn konkludojn por la Esperanto-movado.

  1. Kvankam la internacia terminologia aktivado en sia nuna kaj estonta dinamika kresko ne estus imagebla sen la direktomontra influo de elstaraj esperantistoj-esperantologoj, la Esperanto-movado apenaŭ profitis tiun influon kaj mirige postrestis kompare al la ekster-movada evoluo.
  2. Ne necesas "inventi la biciklon duan fojon": jam ekzistas modeloj internaciaj, kiujn oni devos nur atente studi kaj saĝe adapti al la specialaj bezonoj de Esperanto.
  3. Ĉar la Esperanto-movado disponas nek pri leĝa aŭ ekonomia potenco nek pri sufiĉe grandnombra kompetentularo, ĝi devos tiom pli energie kaj disciplineme koncentriĝi sur la necesaj kaj eblaj farendaĵoj.

Pri tiuj farendaĵoj ni okupiĝu venontfoje.

Wera Blanke

Lasta ŝanĝo:
2005-04-30
Adreso:
http://esperanto.net/tec/wblanke2.html
ĉefpaĝo :: enhavo :: kontakto