Teknika averto: Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo. Tamen ĝia enhavo estas plene alirebla.
hejmpaĝoenhavokontakto
TEC: Terminologia Esperanto-Centro
Wera Blanke

Kion ni faru?

Survoje al realigo de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)

Jen la tria el tri artikoloj de Wera Blanke, kiun aperigis revuo Esperanto en 1987. Ĝi listigas taskojn de TEC.

1. Konscii pri nia tradicio

100-jariĝo povas doni motivon por fieri pri atingaĵoj, ankaŭ sur faklingva tereno.

Pri la kontribuoj de Wüster kaj Drezen al la internacia terminologio ni jam aludis en la dua artikolo. Sed valoras memori ankaŭ, ke pri la mallongigoj por lingvoj (per unu aŭ du literoj), pri kiuj ISO publikigis sian unuan normon en 1969, la Esperanto-Movado tiam havis jam 40-jaran tradicion – kaj la ĉefaj trajtoj de la Esperanta sistemo estis transprenitaj al la internacia norma sistemo.

Ankaŭ la kompreno, ke por unuecigo (normigo) de terminoj necesas ĝenerale validaj principoj, ekestis 40 jarojn pli frue inter esperantistoj-scientistoj ol en nacilingvaj normkomisionoj. En 1911 Ch. Verax, tiam Direktoro de la Akademia Sekcio por Scienca kaj Teknika Vortaro, publikigis ĉi-teman artikolon en la Oficiala gazeto esperantista: "Propono pri Terminologiaj Fundamentaj Principoj por la scienca lingvo en Esperanto". Samtempe li kunlaboris en la scienca kaj teknika komisio de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kiu sub gvido de M. Rollet de l'Isle eldonis broŝuron Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj (1911, Kötzschenbroder/Dresden). Tiu kunlaboro inter ISAE kaj la Akademio fariĝis tradicia, kaj la komuna "Terminologia Centro" sub gvido de Rudolf Haferkorn ludis tutmovade gvidan rolon por la Esperanto-terminologio. Inter 1949 kaj 1961 en Scienca Revuo aperis pli ol 60 artikoloj, studoj, recenzoj kaj aliaj kontribuaĵoj pri terminologiaj temoj, plejparte el la plumo de Haferkorn. Li varbis por disvastigo kaj apliko de "La dekuma klasado" (nun Universala Dekuma Klasifiko = UDK), diskutis kun Wüster kaj atente sekvis la progresojn de ISO TC37. Kune kun A. Albault, la nuna prezidanto de la Akademio, li preparis "Laborplanon" por fakvortaristoj, kaj kun K. Dellian li kompilis suplementon por Plena Vortaro, kiu kiel Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) aperis en Tokio en 1956 kaj plejparte eniris PIV-on. En 1962 li aperigis bibliografion (surbaze de W. Solzbacher, Novjorko 1949 kaj J. E. Holmström (Unesko), Parizo 1961), kiu listigas 118 fakvortarojn en Esperanto, aperintajn ĝis 1961.

En 1970, pro aĝo kaj malsano, R. Haferkorn transdonis siajn taskojn al Auguste Broise, ĝistiama kontrolanto de fakvortaraj malnetoj en TC. Ties ĉefa klopodo estis starigi "Fakterminologiajn Komisionojn" – sed jam en 1974 li neatendite mortis. Nun la orfa TEC estis konfidita al Rüdiger Eichholz, la iniciatinto de Slipara Vortaro kaj de esperantigo de la germana Bilder-Duden. Dum la preparo de tiu "Esperanta Bildvortaro" (BV) R. Eichholz kunlaborigis 260 fakulojn, kiuj liveris tradukojn de koncernaj Jubilea Jaro. "BV" sendube fariĝos unu el la nemalhaveblaj fontoj por la estonta terminologia laboro, apud PIV, STT kaj ĉiuj aliaj ĝis nun aperintaj unu-, du- aŭ plurlingvaj terminaroj. (E. Ockey en sia bibliografio (1982) pri 896 Esperanto-vortaroj mencias 260 da ili; intertempe la nombro konsiderinde kreskis kaj nova listo nepre necesus!)

Certe tiuj materialoj ne estos senkritike transpreneblaj, sed necesos ilin serĉi, esplori, eble re-eldoni kaj konsulti dum evoluigo kaj ĝisdatigo de nia faka vorto-trezoro. "Konscii pri nia tradicio" ankaŭ signifas: alproprigi la heredaĵon, kiun postlasis niaj antaŭuloj.

2. Diskuti la ĝeneralajn problemojn de Esperanto-terminologio

Sed niaj antaŭuloj ankaŭ heredigis al ni kelkajn specialajn problemojn, nesolvitajn, akriĝantajn. Ekzemple la demandon: ĉu dum kreado de novaj (fak-)vortoj ni sekvu la vojon de skemismo aŭ de naturalismo? Kun la unua nocio ofte ligiĝas tiuj de "reguleco" kaj "logikeco", kun la dua "internacieco" kaj "facila komprenebleco por ne esperantistoj". La pledantoj por la dua vojo admonas, ke Esperanto ne tro forfremdiĝu de la ceteraj lingvoj; la apogantoj de la unua, ke ĝi ne perdu sian esence propran karakteron. Lastatempe kelkaj artikoloj kaj leteroj en la revuo Esperanto tuŝis tiun debaton. Oni povas aserti, ke la vero kuŝas en la mezo. Sed: kie precize? Ĉu kelkaj eseoj sufiĉas por klarigi la problemon?

Ekzistas proponoj, strikte diferencigi inter komunuma kaj faka lingvoj – eĉ projekto pri aparta "Fundamento" por scienc-teknika terminaro kaj aliaj, pli-malpli geniaj reform-projektoj. Ĉu ni ignoru ilin kaj daŭrigu per pli-malpli akcepteblaj, sed neeviteble meznivelaj kompromisoj? Kiu kapablus objektive esplori kaj pritaksi la ambiciajn proponojn, por trovi la eble raciajn trajtojn? Terminologiaj principoj (pli precize: postuloj al la terminaro) ekzistas, ĝenerale akceptitaj kaj validaj por ĉiuj lingvoj. Sed precizeco kontraŭas al koncizeco, internacieco al vortara ekonomio, tiu al unusignifeco ktp. ISO/R 704 saĝe rekomendas, ke en kazo de reciproke kontraŭaj principoj oni esploru, kiu havu la prioritaton. Bone, sed kiu decidos? Diversaj fakuloj preferos diversajn kriteriojn, venos al diversaj konkludoj, proponos diversajn terminojn – kaj jam ekestas sinonimoj (superfluaj), kiuj malhelpas la interkompreniĝon.

En Esperanto 1986/p.210 vi povis legi pri la propono de R. Eichholz. Li opinias, ke daŭra diskuto helpe de elektroniko, publikigo de ĉiuj argumentoj por kaj kontraŭ iuj terminoj ebligos al la uzanto elekton de la plej taŭgaj solvoj. Plena libereco solvos la terminologiajn problemojn. Kontraste al tio B. Golden (en Planlingvistiko n-ro 17, p. 9-14) konfesas sian simpation por "lingvopapo", kies decidoj, kvankam arbitraj, eĉ diktatorecaj, estu devigaj "por ĉiuj samtempe kaj senescepte". Kiu pravas?

Krom tiuj kaj multaj aliaj demandoj, kiuj speciale koncernas Esperanton, ekzistas aliaj, komunaj por ĉiuj lingvoj. Ĉi-rilate ni ne estas solaj...

3. Kunlabori kun la ekstermovada mondo

Ekzistas ja pluraj eblecoj kunlabori kun ne-esperantistaj fakuloj je reciproka utilo.

Unu el ili estas la tradukado de nacilingva artikoloj por Esperantaj gazetoj. Por tio necesas "nur" faka kompetento kaj bona lingvoscio. Aldone bezonatas renomo en fakaj medioj aŭ almenaŭ sufiĉa lerteco en la traktado kun redakcioj, por akceptigi tradukojn el Esperanto ĉe necilingva fakrevuoj. Akiri tian renomon per bonkvalita laboro, respektindaj rezultoj kaj konvenaj rilatoj al la faka publiko – ĉio ĉi estas taŭga preparo por interesigi la kolegaron pri apliko de Esperanto. Male, sem tiuj antaŭkondiĉoj, eĉ la plej entuziasma varb-kampanjo ne nur estos vana, sed povus grave malhelpi la sukceson.

Fiaskige estus, kvazaŭ kun verda flago en la mano kaj la himno sur lipoj enpenetri sciencajn rondojn insistante pri tuja venko! Tiu averto speciale validas, se temas pri alproksimiĝo al la medio de nacia kaj internacia terminologia normigo. Se oni sukcesas tie kunlabori en faka (sub-)komitato pro la propra etna lingvo kaj akiri spertojn kaj reputacion, tiam eblas trankvile atendi taŭgan momenton por prezenti ankaŭ la avantaĝo de planlingvo. Tamen rekomendindas antaŭ tiaj kontaktoj interkonsenti kun la TEC-estraro (vd. sube).

Kaj plua rekomendo utilos, speciale se iu interesiĝas ankaŭ pri la teoria flanko, pri la terminologio kiel scienco: nepre lernu la anglan! Ni ja devas vivi en la mondo kia ĝi estas, antaŭ ol reformi ĝin laŭ niaj deziroj – kaj la lingvo de terminologio nuntempe estas la angla!

4. Aniĝi en la Terminologia Esperanto-Centro

Se la Komitato de UEA konsentos la proponojn de la preparkomitato, dum la Universala Kongreso en Varsovio okazos la Unua Konferenco de Terminologia Esperanto-Centro.

Per la rezolucio de Aŭgsburgo (Esperanto 1985/p. 146 kaj 1986/p. 85), kiu donis al la Esperanto-movado novan ŝancon por realigi malnovajn planojn, UEA komisiis sian Terminologian Sekcion (TeS), prepari la fondon de "Esperanta termino-normiga instituto". Intertempe la TeS-anoj faris sian eblon por interesigi scientistojn kaj fakulojn Esperanto-regantajn pri la afero. La nombro de ĝiaj registritaj kunlaborantoj kreskis al 75, sed malmultaj inter ili pretas engaĝi sin en la gvida-organiza flanko. Tial kelkaj el la planitaj sekcioj, kiel tiu por bibliografio kaj dokumentado, por interfakaj rilatoj, por informado kaj instruo, provizore restas vakaj.

La "kerno" de la nova institucio tamen ekfunkcios per tri relative memstaraj fokusoj:

  1. La sekcio por normigo, kiu zorgos pri klasifiko de temoj, determinado de prioritatoj, observado de ellabora kaj aproba procedoj kaj aliaj rilataj problemojn. Ĝin gvidos kolektivo en Ĉeĥoslovakio, kie la spertoj pri terminologia laboro kaj normigo estas relative progresintaj.
  2. La sekretariato en Budapeŝto registros la kunlaborantojn, zorgos pri ilia informado, pretigos kaj distribuos perkomputilajn dosierojn, kaj provos mildigi transpagajn problemojn – ĉar unu el la antaŭkondiĉoj por fruktodona laboro ja estas, ke ĉiuj kunlaborantoj povu akiri la necesajn materialojn.
  3. La reto de reprezantoj: ne nur por la diferencaj etnolingvaj inlfluoj sur Esperanton, sed ankaŭ pro diverseco de spertoj, kondiĉoj kaj eblecoj de terminologia laboro gravas la internacieco, laŭeble tutmondeco de TEC. Ĝin realigi povos nur reto de landaj reprezentantoj, kiuj bone orientiĝas pri avantaĝo kaj problemoj de sai regiono kaj estas firme integritaj en siaj landaj Esperanto-asocioj. Surbaze de komunaj principoj ili helpu kaj konsilu al siaj samlandaj kolegoj dum realigado de la konkreta terminara laboro.

Kion signifas "aniĝi"? TEC ne havos "membrojn", sed konsistos el "gvidantoj" (kiuj zorgas pri organizado kaj fakotransiraj taskoj) kaj "kunlaborantoj", kiuj prilaboras la terminarojn de siaj fakoj. Laŭ peto ĉiu interesito ricevos enketilon, per kies plenigo li fariĝas "ano". Tiuj "aniĝoj" estas dezirindaj, ĉar ili tre faciligas la administradon kaj organizadon – sed en publikaj diskutoj pri proponoj kompreneble rajtas partopreni ankaŭ ne-"anoj"!

5. Donaci al "Fondaĵo Wüster"

Kvankam laŭ la nuna evolustato gvidantoj kaj kunlaborantoj de TEC laboros honorofice, necesas financa bazo por realigi la planitajn taskojn, kiel ekzemple represo de elĉerpitaj "klasifikaĵoj" de fakaplika Esperanto, subvenciado de TEC-eldonaĵoj, speciala helpo por TEC-anoj kun transpagaj problemoj ktp. Pro tio la aŭgsburga rezolucio samtempe kun fondo de normiga institucio proponis establon de speciala fondaĵo, kiu portu la nomon de Eŭgen Wüster (vd. Esperanto 1986/p. 228). Intertempe la fondaĵo instaliĝis. Ĝi servos ekskluzive por la celoj de terminologia normigo sub gvido de TEC. Unu el ĝiaj plej honoraj specialaj taskoj estos ebligi la eldonadon de la dua parto de Encliklopedia Vortaro de E. Wüster, se la altaj pretendoj pri teknika realigado estos garantieblaj. Por okcidentlandanoj estas facile transpagi donacojn: ili ĝiru ajnan sumon al la konto de UEA, kun indiko: "por Fondaĵo Wüster". Donacoj el aliaj landoj estus same bonvenaj, sed solvo por transpagaj problemoj ankoraŭ estas serĉata.

6. Eklabori

Ĝis plena funkciado de la Centro certe pagos iom da tempo. Ĝi ankoraŭ ne povas servi per bibliografiaj indikoj por ĉiuj fakoj, per serio de pri-teoriaj seminarioj kaj praktikaj kursoj, per interplektita, subtenanta reto de reprezentantoj-perantoj. Sed tuj eklabori tamen eblas al ĉiu interesito.

Se vi volas partopreni la unuan TEC-konferencon dum la Jubilea UK, mi ĝojus pri via informo!

Wera Blanke
O.-Nagel-Str, 110, Pf 113-05
DDR-1141 Berlin, Germana D.R.
Lasta ŝanĝo:
2005-04-30
Adreso:
http://esperanto.net/tec/wblanke3.html
ĉefpaĝo :: enhavo :: kontakto