Esperanto

LA INTERNACIA LINGVO

Homoj uzas Esperanton por plej diversaj celoj, sed ĉefe por amikiĝi kun homoj el diversaj landoj.

Multaj opinias, ke Esperanto donas bazon por pli justa kaj egaleca komunikado inter la parolantoj de malsamaj lingvoj.

Facila kaj riĉa

Esperanton oni uzas aldone al sia gepatra kaj eble aliaj lingvoj. Ĝi estas ponto inter la malsamaj lingvaj komunumoj.

Rapide lernebla kaj riĉa esprimpovo

Esperanto estas pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj; ĝi baziĝas sur regulaj kaj simplaj principoj:

  • Prononcado: Esperanto havas regulan prononcadon. Ĉiu litero havas ĉiam la saman sonon kaj ĉiu sono estas literumita nur unumaniere.
  • Gramatiko: Esperanto havas malmultajn regulojn; tiuj reguloj validas ĉiam. Ankaŭ ekzemple la verboj estas regulaj. [Ekz.:] Mi lernas – [vialingve]; li lernas – [vialingve] Vi estas – [vialingve]; ili estas – [vialingve].
  • Vortoprovizo: En Esperanto oni povas formi novajn vortojn el jam lernitaj radikoj. Ekzemple:
    labor•i-[vialingve], labor•ej•o-[vialingve], labor•ant•o-[vialingve], lern•i-[vialingve], lern•ej•o-[vialingve], lern•ant•o-[vialingve],
    danc•i-[vialingve], danc•ej•o-[vialingve], danc•ant•o-[vialingve],

El 500 plej oftaj vortoj/vortradikoj eblas formi pli ol 2000 uzeblajn vortojn; tio estas bona bazo por la unua komunikado. La regula vortkunmetado tre kontribuas al la rapida lernado de Esperanto. Multaj homoj komencas praktike ekuzi Esperanton jam post 20 ĝis 50 horoj de lernado, proksimume du ĝis tri semajnfinoj de lernado. Ofte homoj komencas instrui Esperanton jam post duonjaro aŭ jaro. Pro tiu rapida lernebleco la Esperanto-komunumo kelkfoje rapide kreskas kaj estas tre entuziasma.

Praktika

Kun Esperanto estas tre facile internacie komuniki, vojaĝi al multaj landoj kaj renkonti lokulojn.

  • Ni havas plur-kulturajn eventojn: estas mirindege renkonti homojn el la tuta mondo kaj kapabli flue paroli kun ili: ni povas debati, ni povas viziti novajn landojn, ni povas ludi kaj danci kune. “Interreto forigas la fizikan distancon kaj Esperanto forigas la ‘lingvan distancon’. Do, interreto kaj Esperanto estas bonega paro por internacia komunikado!” diras Henning Sato von Rosen el Svedio. La plej granda evento estas la Universala Kongreso , kiu permesas, ĉiu-jare, dum tuta semajno al miloj da partoprenantoj renkontiĝi. Ekzistas multe da aliaj eventoj en pluraj dekoj da landoj. Dum la Internacia Junulara Kongreso kunvenas junuloj el dekoj da landoj.
  • La interreto estas ideala por ni: ni estas tutmonda entuziasma komunumo, kiu ŝatas komuniki.

Neŭtrala

Esperanto estas internacia lingvo. Ĝi apartenas al ĉiuj, kiuj parolas ĝin, kaj estas uzebla por ĉiuj celoj. En tiu senco ĝi estas neŭtrala lingvo, sed fakte ĝi celas fari pozitivan kontribuon al pli bona interkompreniĝo inter homoj de ĉiuj landoj.

En la Esperanto-komunumo ofte regas impona amika etoso kaj kuneca sento inter la parolantoj. Oni uzas la lingvon por diskuti, kunlabori, kleriĝi kaj amuziĝi.

Esperanto-parolantoj uzas sian propran lingvon kun siaj samlandanoj kaj uzas Esperanton en internacia rondo. Kaj eble pliajn lingvojn.

La parolantoj de Esperanto grupiĝas en multaj asocioj kaj hodiaŭ ekzistas pli kaj pli da interretaj grupoj kaj komunumoj. La plej granda asocio por parolantoj de Esperanto estas la Universala Esperanto-Asocio (UEA; traduki ofte kiel: Monda E-Asocio), tegmenta organizaĵo de landaj asocioj.
UEA organizas la Universalan Kongreson, eldonas Esperanto-jarlibron kaj ofertas librojn kaj gazetojn; krome UEA informas pri Esperanto kaj reprezentas la Esperanto-komunumon ekz. ĉe internaciaj organizaĵoj kiel Unesko.

La historio de Esperanto

Esperanto estis kreita de Ludwik Zamenhof, kiu kreskis en la urbo Bialystok, hodiaŭ en nordorienta Pollando. En tiu urbo vivis pluraj lingvaj komunumoj – ĉefe judoj, rusoj, litovoj kaj poloj. Ili estis dividitaj ne nur per lingvoj sed ankaŭ per religio kaj per socia klaso.

Zamenhof volis krei lingvon, kiu apartenus egale al ĉiuj homoj. Jam kiel junulo li kreis unuan version de Esperanto, kiu pretis en 1878; ĉe festo por lia 19-a naskiĝtago li kun amikoj inaŭguris tiun unuan “Lingwe Uniwersala” kaj oni eĉ kantis en la nova lingvo.

Post prilaborado kaj multaj provtradukoj li fine en 1887 povis publikigi la unuan lernolibron de Esperanto, en kvin lingvoj (rusa, pola, franca, germana kaj iom poste angla). Jam post du jaroj ekestis unua Esperanto-grupo, en Nürnberg, kaj eldoniĝis unua Esperanto-gazeto.

La lingvo disvastiĝis en multaj landoj kaj evoluis per la uzado de ĝiaj parolantoj. En 1905 kunvenis la unua granda internacia Esperanto-kongreso kun pli ol sescent partoprenantoj el pluraj dekoj da landoj. Ili konstatis, ke la lingvo bone funkcias por ĉiuj bezonoj. En 1908 fondiĝis Universala Esperanto-Asocio, kiu restas la ĉefa tutmonda organizo de la Esperanto-movado.

Esperanto ofte renkontis kontraŭstaron ĉe registaroj, ekzemple en Germanio sub Hitlero,
en Sovetunio sub Stalino, kaj en la militisma Japanio de la 30-aj jaroj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, la Esperanto-komunumo sukcesis disvastiĝi tutmonde.

Pro la facileco de internacia vojaĝado kaj la interreto, Esperanto hodiaŭ havas pli kaj pli grandan sukceson. Ĝis hodiaŭ pluraj milionoj da homoj tutmonde lernis almenaŭ la bazon de Esperanto. Lingvokursoj de Esperanto estas hodiaŭ facile troveblaj. Ĉe la du Esperanto-kursoj de Duolingo.com ĉiumonate registriĝas pli ol 50.000 homoj.

Iĝu Amiko de Esperanto