Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Ekde pli ol unu jarcento, UEA estas je la centro de la Esperanto-komunumo, kun 14.000 membroj en pli ol 120 landoj de la tuta mondo.

UEA ofertas diversajn servojn por Esperanto-parolantoj, ekzemple jarlibron kun Esperanto-adresoj, libro-sendadon, la monatan revuon “Esperanto” kaj la Universalan Kongreson. La asocio krome atentigas pri lingvaj problemoj tra la mondo kaj pri la neceso de lingva egalrajteco.

Ĝia statuto listigas kvar celojn:

* disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto
* agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon
* plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo
* kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

UEA ofertas diversajn servojn:

Ĝi organizas la plej grandan Esperanto-renkontiĝon: La Universala Kongreso okazas ĉiujare. En ĝi partoprenas – depende de la kongreslando – inter mil kaj tri mil partoprenantoj el kvindek ĝis okdek landoj. Pasintaj kaj estontaj kongreslokoj estas ekzemple Lisbono, Seulo, Bonaero, Rejkjaviko, Kopenhago, Havano kaj Florenco.
UEA ankaŭ eldonas librojn kaj funkciigas internacian sendovendejon de libroj. UEA eldonas ankaŭ la revuon Esperanto.
UEA subtenas projektojn de la Esperanto-komunumo kaj ĝi estas partnero de internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj Unesko.

UEA povas ekzisti kaj aktivi dank’al ĝiaj membroj kaj aktivuloj, helpu ankaŭ vi kaj ni kunlaboru por Esperanto!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

TEJO kunligas junajn Esperanto- parolantojn. Ĝi ĉiujare organizas la Internacian Junularan Kongreson- IJK – granda festo kaj ankaŭ kultura kaj eduka kunveno; ĝin partoprenas kutime pluraj centoj da junuloj el trideko da landoj.

TEJO eldonas la revuon “Kontakto” kaj diversajn informilojn. Ĝi ankaŭ kunlaboras kun aliaj junularaj organizaĵoj kaj informas pri Esperanto.