Heinrich August Luyken: Pro Iŝtar
Temo el la antikva Babela historio. Leipzig 1924. Hirt. 304 paĝoj."La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli intensaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj. /Jobo, Literatura Mondo, 1924, p. 200
Legu recenzon de "Jobo" (Julio Baghy) en Literatura Mondo 7, 1923:
Pro Iŝtar
Legu recenzon de Jim Henry:
Pro Iŝtar
Legu recenzon de Sten Johansson: Belstila historia edifaĵo
Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1925: Pro Iŝtar
Legu recenzon de Max Butin el Germana Esperantisto 1925: Pro Iŝtar
Legu recenzon de Gerrit Berveling el Beletra Almanako n-ro 23, 2015: Konspiro kontraŭ Luyken?
"Pro Iŝtar rakontas la konspiradon de idolservantoj kontraŭ la anoj de la Jehova-Kulto. Sekvas dramo en kiu ĉiuj homaj pasioj furioze inter batalas. Tri personoj konsistigas la kernon de l' temo: Omar, Lemuel kaj Zalmuna. Omar, meditema viro, luktanta kun kruela sorto, atakata de perfidaj fanatikuloj kaj fine pereanta pro amo kaj malamo de insida fivirino Zamluna. Lemuel patriarka maljunulo severa protektanto de sia religio kaj senindulga venĝanto de krimoj. Zalmuna ĉefpastrino de la diino Iŝtar, amas Omaron, la hebreon, kiun ŝi ĉirkaŭvolvaruze per sia reto kaj persekutas per diablaj intrigoj ankaŭ ŝia amo fine mortigas ŝin kiam ŝi vivo fuŝite disrompiĝas.
Pro Iŝtar havas alian interesan flankon. Facile estas rimarki ke la batalo inter la Idolkulto kaj la Eternuladorantoj estas trafa aludo al la ateista kaj religiema mondperceptoj de nia epoko.
Luyken estas vera verkisto. Li estas moralfilozofo kun profunda religiemo kaj vasta teologia scio. Li estas tamen tro predikisto kaj lia romanoj impresas arkaike. Pro Iŝtar estas la plej sukcesa el liaj kvar romanoj la aliaj Paŭlo Debenham, Mirinda Amo, Stranga Hederaĵo ne plu estas legataj."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Reen al: Heinrich August Luyken - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj