
Baranyai Imre
BARANYAI Imre.
1902-1961. Pseŭdonime EMBA. Hungaro; pentraĵagento k.a. Naskiĝis en Alap. Esperantisto de 1925. Unu el la gvidantoj de la hungara laborista E-movado, aŭtoro de lernolibro. Sekretario de la literatura sekcio de SAT. Antaŭ la Dua Mondmilito publikigis poemojn en SAT-organoj kaj "Heroldo"; post la milito aperis disaj poemoj en diversaj gazetoj.
Verkoj:
La profeto (poemoj originalaj kaj tradukitaj 1934);
Maria kaj la grupo (originala romano 1936);
En ekzilo (poemoj 1938);
Ekzilo kaj azilo (poemaro 1962).
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Courtinat: Historio de Esperanto, 1964
Legu poemon de Emba:
Hororo
Jen troviĝas
verkoj de Emba.
Reen al: Aŭtoroj -
Romanoj -
Noveloj/rakontoj -
Poemaroj -
Dramoj