Albert Goodheir

GOODHEIR, Albert. 1912-1995. Denaske nederlandano (Goedheer), vivis en Britio; medicinisto, verkisto, doktoro pri filozofio. Naskiĝis en Utrecht, vivis infanaĝe en Amsterdamo. Dum la dua mondmilito li partoprenis en la nederlanda rezista movado, serĉante sekurajn kaŝejojn por judoj. Esperantisto de 1967. Sekretario de loka E-societo; redaktoro de "Esperanto en Skotlando". Akademiano 1979-89, akademia sekretario 1979-82. Eldonisto sub la marko "Kardo". Premiita en la Belartaj Konkursoj. Verkis poezion kaj eseojn, tradukis poezion kaj prozon.

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, 2002
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Merlo sur menhiro (poemaro, 1974, 1979)
Bakĥantinoj (traduko, 1975)
Forkaptita (traduko, 1976)
Fondita sur roko (eseo, 1977)
Lingvo kaj logiko (eseo, 1977)
Nia kultura heredaĵo kaj Esperanto (prelego, 1978)
Religia toleremo kaj maltoleremo (prelego, 1980)
D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde (traduko, 1980)
La noktmeza kortumo (traduko, 1980)
Prometeo ligita (traduko, 1982)
Enlumiĝo (poemaro, 1987)
Nordmara duopo : elektitaj poemoj (kun Rejna de Jong, 1994)


Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

Legu poemon de Albert Goodheir:
Dek vintraj strofoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj