
|
RAGNARSSON, Baldur.
1930. Islandano; instruisto, lerneja ĉefinspektoro. Ano de Verkista Asocio de Islando. Verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949. Aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952. Prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA 1975-85. Akademiano ekde 1979. Estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko 1980-86. Vicprezidanto de UEA 1980-83. LKK-prezidanto de la Rejkjavika UK (1977).
Redakciano de Norda Prismo 1958-1974. "Arĝenta sprono de KOKO" pro originala verkado 1964.
Verkoj:
Ŝtupoj sen nomo. (Originala poemaro). 127 p. Stafeto,
La Laguna 1959.
Sub stelo rigida. (Traduko de du poemaroj sub unu titolo
de la islanda poeto Torstein fra Hamri). 131 p. Stafeto, La
Laguna 1963.
Islandaj pravoĉoj. (Traduko de tri rakontoj kaj unu poemo
el la antikva islanda literaturo). 110 p. Eldona Societo
Esperanto, Malmö 1964.
Esploroj. (Originala poemaro). 122 p. Stafeto, La Laguna
1974.
La Sagaoj kaj Zamenhof: stabiligaj faktoroj.(Prelego kun
sonbendo). Nagoya Esperanto-Centro, Nagoya 1982.
La Poezia Arto. (Kvin prelegoj faritaj en la kadro
de la 26-a Kultura Semajnfino de SEL). Artur E. Iltis,
Saarbrücken 1988.
Sagao de Njal. (Traduko de la plej granda el la
antikvaj islandaj sagaoj). 357 p. Flandra Esperanto-Ligo,
Antverpeno 2003.
"Studado de alia lingvo". Metodiko en la praktiko.
Esperanto-Centro Paderborn / Hungara Esperanto-Asocio, Budapest.
1982
"La proza poemo: la ĝenro, ĝiaj latentoj kaj
aplikoj". 100-jara Esperanto. Fonto, Chapecó-SC
(Brazilo). 1987.
"Cent jaroj de poezio en Esperanto". Memorlibro pri
la internacia jubilea Esperanto-konferenco. Cent jaroj de
Esperanto-kulturo. Eldonejo Perspektivo, Rødovre, Danio.
1989.
"Tradukante la antikvan islandan literaturon en
Esperanto". Menade bal püki bal. Festlibro por Reinhard
Haupenthal. Edition Iltis, Saarbrücken. 1998.
"La poezio de la skaldoj." Festlibro por André
Albault. Edition Iltis.
"La fono kaj la fronto: kelkaj konsideroj pri semiotikaj
aspektoj de la Esperanta poezio." Lingva arto, jubileta
libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton, Universala
Espeanto-Asocio, Rotterdam, 1999.
La poemoj de Armand Su. Ĉefartikola recenzo.
Iltis-Forumo, N-ro- 2, 1993.
Kombino de poeta virtuozeco kaj ties instrumento.
Ĉefartikolo pri Poemo de Utnoa de Abel Montagut.
Iltis-Forumo, Nro 2, 1994.
La lingvo serena. Plena originala verkaro, 2007.
La neceso akceptebla. Poemaro 2008.
La fontoj nevideblaj. Poemaro 2010.
Krome dekoj da tradukoj en diversaj revuoj, lastatempe ĉefe en
la revuo La tradukisto.
/ Revuo Esperanto 1118.
/ William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/ Propra mesaĝo 2005
Legu poemojn de Baldur Ragnarsson:
La insulo de l' poeto
Raŭka rido
La simbolo
Finosortas
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |