Poul Thorsen
![]()
|
THORSEN, Poul. 1915-2006. Dano; instruisto. Esperantisto de 1931. De 1933 abunde aperigis originalajn poemojn kaj tradukojn el la dana. Kunredaktoro de Eta krestomatio (1944) kaj de Tra densa mallumo (1942). Kunfondinto de Dana Laborista Esperanto-Asocio kaj la Komuna Konversacia Klubo (Kopenhago); direktoro de la eldonejo KOKO. Kunlaboranto kaj dum 1957-1974 kunredaktoro de "Norda Prismo". Lia verkaro estas forte influita de spertoj akiritaj dum vojaĝoj tra pli ol 70 landoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Kontribuis al "La nica literatura revuo", "Literatura Foiro", "Monato" kaj "Fonto".
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984. Legu pli multe pri Poul Thorsen en la retejo www.poulthorsen.dk
Verkoj: Liaj verkoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984), Sub la signo de socia muzo (1987) kaj kaj Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).
Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).
Legu poemojn de Poul Thorsen: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj Noveloj/rakontoj |