Poemaro por la starigo de pli bona mondo

recenzo de Donald Broadribb

Ĉu mi estas la ĝusta persono por recenzi volumon da poemoj? Ĉu ekzistas tia "ĝusta" persono? Poezio estas artofako, almenaŭ egale subjektiva kiel pentrado, romanverkado, skulptado, arkitekturo. Ekzistas skoloj de poezikreantoj, kaj simile al skoloj de filozofio, ĉiu skolo emas proklami sin "ĝusta" kaj la aliajn eraraj, aŭ, minimume, misaj. Ĉu mi estas poeto, do tial iumaniere kompetenta taksi poemojn? Aŭ ĉu aŭtentika juĝanto de poezio devas esti nepoeto? Krome, ĉu la "organizintoj" de la verko celis, per sia utiligo de 1a vorto Parnaso indiki ke ili partoprenas la skolon de Kaloĉajo k Varengjeno (laŭ la difino donita en La nova plena ilustrita vortaro de esperanto, p. 842)? Aŭ ĉu ili celis indiki ke temas pri la ĉefa poezio de la brazila esperant(igit)a poezio, aludante al la monto Parnaso, la hejmo de la muzoj? Ŝajne, laŭ paĝo tuj antaŭ la Postparolo, en alineo titolita versfarado, temas pri la konceptoj en la kaloĉaja parnaso. Kaj oni indikas ke oni devas laŭeble strebi plej precize redoni 1a detalajn versoformojn de la originaloj de tradukitaj poemoj. Tamen, en sia antaŭparolo Sylla Chaves malagnoskas tiujn strebon kaj celon, kaj donas ekzemplojn de pravigita nefideleco de tradukintoj al la originaloj. En Brazila esperanta parnaso estas 181 originalaj poemoj kaj 126 tradukaĵoj. Krome en tiu volumo estas aparta sekcio dediĉita al biografietoj de ĉiuj poetoj kies verkoj troveblas en la antologio, plus aro da notoj klarigantaj aludojn en la poemoj. Ankaŭ tuj post la poemkolekto oni trovas 10 paĝojn da koloraj fotoj, plejparte fotoj de la poetoj.

Pri mi mem: nu, mi tradukis poemon antikvan el la siria lingvo, represitan en la Nova esperanta krestomatio de William Auld; mi tradukis poezian mitologion el la antikva ugarita lingvo, eldonitan kiel apartan libron. Mi ankaŭ tradukis multajn ŝercpoemojn de Lewis Carroll, kiuj estas en du libroj: Alico en Mirlando kaj. Trans la spegulo; Auld malfavore kritikis tiujn, aliaj recenzintoj parte malfavoris kaj parte ŝatis. Mia recenzo pri la poezia verkego Fausto ricevis fervoran malaprobon de unu recenzinto; mia recenzo pri la poezia verkego Purgatorio de Dante ŝajne altiris nenies atenton. Nu, ja temas nur pri poemoj tradukitaj, kaj en miaj komentoj en aro da artikoloj, mi severe kondamnas la provon strikte imiti la formon de la originalo kiam oni tradukas poeziaĵon. Klare mi ja ne estas neŭtrala recenzanto, ĉar ĉi tiu brazila versaĵantologio celas konservi plej rigore la formon de la elportugallingvaj versoj. Konsekvence, miaj taksoprincipoj laŭ sia naturo plene malsamas al la baza karaktercelo de la poemoj elektitaj de la kunmetintoj de la recenzata verko. Flankenmetinte mian opinion pri la kvalito de la presitaĵoj, mi bezonas mencii alian bazan postulon akceptitan de la organizantoj (ŝajne ili ne volis uzi pri si la terminon redaktoroj): ili persiste serĉis kaj sukcesis enmeti poemo(j)n originalajn kaj tradukitajn el ĉiu brazila federacia unuo. Do poemantologio tutbrazila. Ankaŭ fundamenta celo estis, laŭ la antaŭparolo de Sylla Chaves, montri ke ĉiuj poetoj inkluzivitaj amas belecon, kaj ĉiu siamaniere batalis por la ekesto de pli bona mondo. Alia, neniel malpli strikta celo estis, laŭ la vortoj de Sylla Chaves: ...[montri] al komencantoj, ke Esperanta poezio ne estas komplikaĵo, kiun nur aliaj poetoj kaj kleruloj kapablas deĉifri. [. . . ] Al pedagogoj ĝi alportus komplementon por instruo, ĉar tiaj tekstoj akcelas memorigon de lernendaj vortoj kaj gramatikaĵoj. [...] Bedaŭrinde tia poezio perdiĝis meze de hermetaĵoj kaj malfluaĵoj, kaj bezonas esti apartigita de la cetero. Oni povas interpreti tiujn celojn kaj postulojn kiel deziron aperigi nur simplajn versaĵojn, facile kompreneblajn kaj kun interna strebo plibonigi kaj plibeligi la vivon. Sume, Chaves kaj Barros Rego volas per sia antologio:

- prezenti verko(j)n el ĉiu parto de Brazilo;

- elekti nur poemojn celantajn montri belon kaj krome kontribui al pli bona mondo;

- postuli ke la poemoj tradukitaj rigore imitu la ritmo/strukturo/rimo-formon de la originaloj;

- doni nur poemojn kiuj helpas lernantojn de esperanto pligrandigi siajn vortaroscion kaj ĝustan gramatikuzon;

- kaj ke la originalaj kaj tradukitaj poemoj estu tiaj, ke apenaŭ eblas scii ĉu iu specifa poemo estas originale esperantolingva aŭ portugallingva.

Kio mankas en la fundamento de tiuj pensoj estas, laŭ mia opinio, ke unuavice kaj ĉefe la poezio estas literatura fako. Literaturo estas unu el la artoj. Kiel ĉiu artoverko, ĝi devas esti libera esprimi kion volas esprimi 1a artisto. Ĉu aŭ ne "la artisto batalas por la ekesto de pli bona mondo" ne rajtas esti principo, laŭ kiu oni aprobas aŭ malaprobas, akceptas aŭ malakceptas poezian verkon. Tia batalo estas ideologia afero, ne art- aŭ literatur-principo. Kaj ke la poezio devas servi kiel instruilo por memorigi lernendajn vortojn kaj gramatikaĵojn, ankaŭ tio estas utilisma principo. Utilisma ideologio per si mem ne koncernas veran arton sed pseŭdoigas la arton.

Kiam oni legas la poemojn en ĉi tiu antologio, onin trafas la monotona karaktero de la verkoj. Tion kaŭzas pluraj faktoroj. Unue, la poemoj estas nelongaj. La deziro reprezenti ĉiun "federacian unuon" ŝajnas superregi la kriterion de literatura/arta kvalito. Ĝenerale la poemoj estas priskribaj, kun laŭdocelo aŭ esprimantaj esperon. Unu strofo, el poemo (numero 193) titolita Brasilia resumas sian temon per sia lasta strofo:

Vi estas deksesjara kun digno kaj kun deco
kaj juna jam vi portas rideta post ricevo
la ĉarmojn de Brazilo por tuta eterneco!

Supozinde temas pri laŭdo al la "nova" ĉefurbo Brazilio. Se tiel, do la poemo datiĝas de ĉirkaŭ 1976, ĉar en 1960 tiu urbo oficiale nomumiĝis la ĉefurbo de Brazilo. Ĉu la poemo estas artaĵo... aŭ propagandaĵo? Poemo 194 estas nur dustrofa:

En mia labor' fantasta
nokte sub ĉielo vasta,
la steletojn mi kalkulas...
Kaj tage sur belaj plaĝoj,
la konketoj estas braĝoj,
kiuj miakore brulas.

Mi legas, studas, feliĉa,
kun rezignaci' sufiĉa
kaj kristana solidaro.
Naturon kontemplas mi,
kaj, se venas nostalgi',
forpelas ĝin per gitaro.

En si mem, beleta reago al la aspekto de Naturo, sed kun nur duone kaŝita bedaŭro ke tiun reagon interrompas taskoj; kaj ke la emocion oni devas forpeli per nenatura rimedo. Tamen, legi sinsekve 397 poemetojn estas tre tede, do eble konsilindas uzi la verkon kiel edifan ujon da ĉiutagaj "la hodiaŭa poemo estas..: '-verketoj.

Sed pormomente ni forlasu la demandon "kian parnason oni volas trudi al ni?" kaj admiru la laboron faritan por efektivigi la libron. Estas evidente ke necesis centoj da horoj por pretigi la volumon. Ĝi bone aspektas, la presliteroj estas senescepte okulamikaj. La paĝofaskoj estas kunkudritaj (malofta lukso en la aktuala esperanta libromerkato!), la aranĝo de la enhavo estas neriproĉebla. Kaj mone kaj labore oni donacis abunde por prepari laŭdindaspektan libron.

Tamen ribeleme mi sentas moralan devon diri ke libron da poezio de T. S. Eliot mi multe prefere aĉetus ol la Brazilan esperantan parnason.

 

 

Reen al:

Brazila esperanta parnaso Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo