LA KONFLIKTO DE LA EPOKOJ

LA KONFLIKTO DE LA EPOKOJ Libroj i kaj 2 (du volumoj)
de Edwin de Kock
eld. la aŭtoro-Diadone, 1984 kaj 1985
recenzas Carlo Minnaja

112 apr 1988

Ĉefaj malatutoj de la esperanta editorado estas verŝajne tri: longa atendado inter kompletigo de verko kaj ĝia eldoniĝo, ofte modesta aperformo, terure longa intertempo inter eldoniĝo de verko kaj ekapero de legstimula recenzo. Ĉi du libretoj de de Kock estas trafitaj senkompate de ĉiuj tri misoj; al ili la poeto aldonis kvaran, tio estas daŭra remuldo kaj plibonigo de jam aperintaj pecoj, tiel ke la leganto ne scias ĉu li estas antaŭ definitiva redakto. Komparante la reviziitan Libron 1 de La konflikto de la epokoj kun ĝia unua versio aperinta en Ombroj de la kvara dimensio ( 1961 ) kaj daŭrigita en Fajro sur mia lango (1967), oni povas nur ĝoji: la kvaronjarcento kiu pasis de tiam donis tre kontentigajn sugestojn. La metriko aliiĝis, fariĝis ege pli regula: la pluraj kritikoj, kiujn izolulo de Kock respondis per eseoj, firme defendante sian versteknikon, tamen trabreĉis la ŝajne senmovan starpunkton: ĉio estis reverkita en kvinjamboj anstataŭ kvintrokeoj, kun detempaltempa malmonotonigo pere de metrikaj stumbloj. Tial preskaŭ ĉiu verso estas rehakita, kun granda avantaĝo de la poezio. Oni nur komparu:

(eldono de 1961)
Kiel bov' arene turmentita
Lucifero blekis, ĝis la klifoj
klamis pro la agoni' defia.
Lia taĉmentaro gorĝograŭle
ekavancis kiel tondroŝtormo.

(eldono de 1984)
Kiel virbov' arene turmentata
ekblekis Lucifero, gis la klifoj
klamadis pro la angoraĵ' defia.
La taĉmentar' avancis gorĝograŭle
kiel en lanta nubo tondroŝtormo.

aŭ ankoraŭ:

(eldono de 1967)
Ĉi eventoj havas tempolongon
kaj laŭspace larĝojn tro ampleksajn
por la streta kadro de la homomensoj
terkroĉitaj al la lok' aŭ horo.
La eksperimento jam progresis.
Disruliĝis fazo la unua
antaŭ la okula universo

(eldono de 1984)
Ĉi okazaĵoj havas tempolongon
kaj eĉ laŭspace larĝon tro ampleksajn
por streta kadro de la homomensoj
tere kroĉitaj al la lok' aŭ horo.
La eksperimento jam ekprogresis,
kaj disruliĝis fazo la unua
antaŭ okulojplena universo.

Plian evoluon mi rimarkas en la emfazocela pluralo en la kunmetaĵoj, en la adopto de mult, kelk, pok kiel nedeklinacieblaj kvazannumeraloj; pli dubgustaj estas unu-du karakterizaĵoj, kiel par- (el, finaspekta). Minoraj aliigoj estas la apostrofo ĉe elizio (kiu reaperas post plurjara ostracismo), la ŝanĝo de nomo Enos al Kanok kaj fine al Henoh.

La enhavo de Libro 1 estas delonge konata: sciencfikcia tratempa vojaĝo de la poeto kun Lucifero, la vizio de Ria (kiu rolas kiel Beatrica ĉe Danto), sindemando pri Dio, lia pardonemo, la kontrasto inter Dio kaj la diablo, la ekzisto de militoj, la konceptoj de boneco kaj mal-.

La antaŭparolo al Libro 2 heroldas pliajn kvin librojn ĝis kompletigo (la tria koncernos la vivon de Kristo). Restas do granda laboro por plenumi tiom imponan planon, kiu metos la Konflikton ĉe la absolutan pinton laŭ longeco, longe supere al la rekordo de Sonĝe sub pomarbo. Jam la unuaj du libroj ruliĝas tra pli ol 3000 versoj, duoblo de La infana raso, pli ol Jozefo de Applebaum. Libro 2 eĉ pli ol Libro 1 prezentas la filozofion de la poeto: dum la renkontiĝoj en la bibliatempa Palestino kun hebreaj granduloj kiel Moseo kaj Abrahamo aperas kondamno de la ignorado kaj misuzado de la Sankta Skribo:

La.Sankta Skribo pleje men konatas
ol la pejzaĝo dorse de la luno.
Laikoj ne gustumas mem, tro hastaj
sur havavida vojo al la nokto,
dum pastroj kaj pastoroj tordas ĝin
pro ŝimaj ekleziaj superstiĉoj

De Kock estas profunda kristano, adventisto de la sepa tago, kun granda atento pri la Malnova Testamento; la ĉeftrajtoj de lia kredo estas sintezitaj en la antaŭparolo al Libro 1, sed kristanojn li ne indulgas:

Per maltolero, kiun tiu sama
satana moŝto gaje doktrinigis,
Kristanoj ĉie trans la spacotemp'
venenas siajn karajn, kaj ofendas -
eĉ krucmilite buĉas - fratogentojn.

Preter la filozofio kaj religio (eĉ, mi dirus, malgraŭ ili) staras la poezio, tute alte. Apud la homo, la poeto, egalnivele. De Kock konsideras finita sian verkadon de mallongaj poemoj per Saluton al la suno ( 1983); sed ili multe influis lian eposan stilon. Jen apudesto de ŝtonaj kaj dolĉaj sonoj:

Ho per ŝipcigno kverka sub kanvas'
remilpiede mi ekplaŭdus trans
la horizonton ĉiam pli lontanen,
fro nia ordinaro kun la voĉoj
zumantaj afereme tra la tagoj!

Kaj jen versoj, kies enhavodenso ŝajnas depruntita de japanesko:

.....Incensofumo. Turnoventis
muziko, polvo, piedad'. Rumoro.
Manplaŭdoj. Kole, brake, maleole
la braceletoj. Vestoj malfermigis.
Ĉirkaŭtrudiĝe koksoj, buntpetale.
Kaj oni vaste ĝemis. .....

Kion recenzanto povas bondeziri? Al la leganto: rapidan aperon de la ankoraŭ mankantaj libroj, ĉar la poemo estas, malgraŭ la filozofiaĵoj kaj kelkfoje lanta rakontado, ankaŭ sciencfikcie streĉa kaj oni atendas la daŭrigon kiel ĉe felietono; al de Kock: la samon, ĉar la riĉeco de lia spirito evoluas tra la poetado: liaj versoj ne nur lian animon priskribas, sed ja forĝas.

 

Reen al:

La konflikto de la epokoj Edwin de Kock Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo