Valore, sed ĉu vere "skolo"?

recenzo de Zlatoje Martinov

Moskvaj sonoriloj, antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj, kompilis Nikolao Gudskov,

eld Impeto, Moskvo, 2007

Antaŭ nelonge aperis tiu 160-paĝa interesa antologio kiu kronologie – ekde la komenco de la dudeka jarcento ĝis la hodiaŭaj tagoj – konsistigas 38 aŭtorojn, kiuj fakte estas la plej konataj moskvaj esperantistoj kaj kiuj, laŭ la vortoj de la kompilinto, prezentas preskaŭ duonon de la rusiaj esperantistoj.

La antologio konsistas el kvar partoj kun intence donitaj bibliaj nomoj. La unua nomiĝas Genezo kaj prezentas la aŭtorojn ne nur rusi- sed internaciskale konataj, kiuj signifoplene kontribuis la mondan esperantan literaturon kiel ekz. Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov, Nikolao Nekrasov, Aleksandar Logvin k.s. La dua parto apartenas al tiuj aŭtoroj kiuj daŭrigis la klopodojn de la rusaj pioniroj kaj ilin la kompilinto nomas Profetoj ĉar iliaj poezio kaj literatura agado ĝenerale anoncis en la estonto la maturajn fruktojn: naskiĝis, vere, nova generacio de talentaj poetoj kiel ekz. Konstantin Gusev, Bonifatio, Vladimir Samodaj kaj aliaj.

Fine de la 1980aj kaj komence de la 1990aj laŭ la iniciato de Anatolo Gonĉarov aperis grupo pri tradukarto, tuj poste Moskva Literatura Esperanto Klubo (MLEK) en kiu aktive laboris Valentin Melnikov, Mikaelo Bronŝtejn, Grigorij Arosev (hodiaŭ certe unu el la plej talentaj niaj poetoj) ktp; al ili la kompilinto dediĉis la trian parton de la libro (Nova Testamento). La kvara, nome, entenas poetojn ne multe konataj, kies poezio ne estas sufiĉe disvolvita, tiuj por kiuj verko de poemoj estas sporada kaj hazarda afero.

Se tiel, ne estas klare kial la kompilito entute ilin enmetis en la antologion kaj eĉ al ili dediĉitan libroparton nomis pomptitole Epistoloj! Antologion oni faras por publike prezenti la plej konatajn, maturajn kaj estetike disvolvitajn poetojn, ne la komencantojn kaj simplajn talentulojn!

Krom la kompreneblaj kaj eternaj valoroj de la klasikuloj (Deŝkin, Nekrasov, Hohlov), la plej imponaj poemoj estas tiuj de la aŭtoroj en la libroparto nomiĝinta Nova Testamento, pli precize temas pri Grigorij Arosev kaj Oĉjo Ĉajka-Dadaev. La du poetoj estigas veran "revelacion" (mi daŭrigu la uzadon de la bibliaj nocioj!) kaj senduban refreŝiĝon en la nuntempa monda esperantopoezio kaj ilin du, mi certas, la esperanto-medio tre baldaŭ bone ekkonos kiel potencaj kaj produktivaj versistoj. Same, nepre indas mencii ankaŭ Solomonon Vysokovskij (la poemoj Konsolo kaj Eliro), Ivan Naumov (Duone) kaj Klara Ilutoviĉ (Ĉu indas? kaj Meditoj pri elmigrintoj).

La antologio estas siaspeca valoraĵo ĉar al la nerusa esperantista legantaro ĝi alproksimigas la artajn atingojn de la rusaj/moskvaj esperantistoj. Sed kial la aŭtorojn en ĝi konsideri "moskva skolo"? Por esti "skolo" oni postulas certajn komunajn ideajn, temajn kaj poetikajn trajtojn inter ĉiuj "skolanoj". Krom la senduba fakto ke ĉiu inter la reprezentitaj poetoj estas/estis loĝantoj de urbo Moskvo, aliaj komunaj ecoj plejparte mankas. Ne povas ekzisti ia ĝenerala rusa (aŭ serba, pola, ktp.) skolo sed ene de la rusa esperanto-kulturo oni povas ĝuste surbaze de specifaj karakterizoj diferenci unu aŭ pli da skoloj. Ĉu oni povas serioze kompari la altnivelajn versofarojn de Oĉjo Ĉajka kaj Grigorij Arosev, kun ekzemple tiuj de Irida Basko kaj Lybovoj Motylova? Certe ne. Ili ĉiuj povas, kompreneble, esti moskvanoj sed certe ne samskolanoj ! Miaopinie, la poeta apero de Arosev kaj Oĉjo estas ne nur bonŝanco por la rusa esperanto-kulturo kaj poezio, sed ankaŭ kerno el kiu povus reale disvolviĝi estonta moskva skolo. Tion jam anoncas la moskvaj sonoriloj, pro tio la antologio meritas nian plenan atenton.

 

 

Reen al:

Moskvaj sonoriloj Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo