Fernandez, poeto de l' ni, poezianta pri l' kuno

recenzo de Hektor Alos i Font
en Literatura Foiro 171/februaro 1998

El mia sonoraj soloj, de Miguel Fernandez, eld. IEM,Vieno, 1996.

En sia modela prezento de "El miaj sonoraj soloj", Antonio Valen klasigas Miguel Fernandez inter la dek ĉefajn poetojn de nia literaturo. Li plene pravas, ĉar "El miaj sonoraj soloj" atingas kaj eĉ superas la majstrecon de "La profil' de niaj spuroj", lia ciklo en "Ibere libere", kaj firmigas lin kiel unuarangan esperanto-poeton.

La homo

Miguel Fernandez koniĝis kiel tradukisto per la teatraĵoj de Federico Garcia Lorca "Sanga Nupto" kaj "La domo de Bernarda Alba". Poste sekvis la esperantigo de poemoj de Miguel Hernandez aperintaj sub la titolo "Miguel Hernandez, poeto de l' popolo". Kiel originala poeto li debutis libroforme en "Ibere libere" kune kun Goncalo Neves, Jorge Camacho [antaŭe Georgo Kamaĉo] kaj Liven Dek. "El miaj sonoraj soloj" estas lia dua poemaro, tute memstara. Ĵuse li aperigis ankaŭ mirindan novelaron "Ekstremoj", denove kun la tri antaŭe cititaj iberaj aŭtoroj, kaj la eseon "Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca".

Lia amo al teatro, poezio kaj muziko igis lin krei du recitajn spektaklojn, "La profil' de viaj spuroj", kun muziko de Pedro Vilarroig, kaj "Havenoj", surbaze de la samnoma poemaro de Mauro Nervi. Fernandez aparte elstaras prelegarte, kiel bone scias partoprenintoj en hispanaj, katalunaj, universalaj aŭ SAT-kongresoj aŭ en Internaciaj Literaturaj Forumoj. Sendube lia aparta ŝato al parolo kaj al senpera komunikado kun la publiko esencas por elĝui lian poezion, verkitan por laŭtlegado.

Kaj neniel eblas forgesi lian regulan taskon kritikistan. Fernandez akumulas jam imponan kvanton da recenzoj kaj eseoj, per kiuj li neniel emas skolde ekskomuniki ĉiun ne verkantan laŭ liaj kriterioj, nek pripanegiri ĉion aperantan en nia verde perfekta lingvo ĉiopova, sed sincere kaj sindone disigi la grenon disde la pajlo kaj, tre singarde, orienti novajn aŭtorojn pri tio, kio bonas kaj feblas en arto. Sed, aliflanke, la tre solidaj konoj de la aŭtoro pri la nuna literaturo en esperanto nedubeble lin influis.

Fine indas substreki alian trajton de Fernandez: lian persistan laboremon. Li estas celkonscia studanto de la lingvo kaj ties risortoj, kaj nombras inter la solaj, kiuj monaĥe entreprenus sisteman studon de la traduko de "Cent jaroj da soleco" (350 paĝoj) aŬ metodan kontrolon de la impona 1300-paĝa manuskripto de la hispana-esperanta vortaro de Fernando de Diego.

La verko

En "El miaj sonoraj soloj" Fernandez distribuas siajn poemojn en "amajn", "opajn" kaj "omaĝajn". En la unua parto la aŬtoro grupigas 15 poemojn amajn aŭ privirinajn - sendube lia ĉeftemo. En la dua kuniĝas naŭ poemoj sociaj aŭ kritikaj. Kaj, fine, sep omaĝoj al proksimuloj kronas la verkon.

Fernandez ĝenerale uzas ritmajn skemojn plurjambajn, kiuj jam tre oftis en lia unua poemaro. Li tamen kutime ne versas fiksforme. Se ni ne alkalkulas la hispanan silva, esceptas "Nuda virino", "Medito en gazala tonalo" kaj la sonetoj "Transamen" kaj "Amhundo" (aldone, notindas, ke la tri unuaj situas enkape de la libro).

Ĝuste tiuj du unuaj poemoj aparte informas nin pri la fono de la aŭtoro. "Nuda virino" estas "decima", do hispana versodeko (poemo konsistanta el dek rimitaj oksilaboj). Aliflanke, en "Medito en gazala tonalo" - efektive gazalanta nur tonale - rimarkindas ĉefe la asonanca rimo tipe hispana, neŝatata de la parnasistoj, sed brave defendita de Fernando de Diego kaj de Fernandez mem. Li asonancas ankaŭ en la oksilaba "Rivero", dum en "Plia pluvet'", "Fina ĵigo", "Interludo", "Amtem' alejksandreska", "Romaj ruinoj", "Lago" k.a. li uzas "silva" (sinsekvon de dekunu- kaj sep-silaboj sen difinitaj longo kaj rima skemo), kiun li redonas per blankaj tri- kaj kvin-jamboj.

Sian hispanecon kaj hispanajn influojn fakte la aŭtoro neniel kaŝas, sed eĉ klare elmontras. Se ni rigardas la citaĵojn kaj dediĉojn de la poemoj - krom en la omaĝa parto - ni trovas ses samnacianojn de la aŭtoro (Garcia Lorca - dufoje, Blas de Otero, Aleixandre - ankaŭ dufoje, Prados, Altolaguirre kaj Ibarruri) kaj du esperantistojn (Neves kaj Nervi). Inter la unuaj, krom Ibarruri - fama politikistino, ĉiuj poetas; kaj inter ili nur Blas de Otero - unu el la ĉefaj sociaj poetoj de la hispana literaturo - ne apartenas al la t.n. generacio de 1927. Evidente inter ĉiuj elstaras Garcia Lorca, granadano kiel Fernandez, kiun li tradukis kaj prieseis, al kiu li dediĉas omaĝon kaj kiu grave rolas en la poemo de la poeto al lia patro.

Kiel la 1927-anoj, sin nomantaj "nepoj de Gongora", donis al si genealogian arbon, tiel sendube Fernandez, per sia omaĝo al tiu pinta skolo de la ĉi-jarcenta hispana poezio per motoj, poem-titoloj, dediĉoj, bildoj, temoj pruntitaj kaj lia ebrie rava uzo de tropoj Ĝis niveloj neniam viditaj nialingve.

El la esperantistoj, Neves, ankaŭ omaĝita en la libro, atendeblas por ĉiu, kiu iom sekvis tra nia literatura gazetaro la reciprokan admiradon inter la du poetoj, kunverkintoj - kun Camacho kaj Dek - de "Ibere libere" kaj "Ekstremoj".

La dediĉon de la poemo "Poetiko" al Mauro Nervi eble surprizos iun. Direndas, ke Nervi verkis la antaŭparolon al "Ibere libere", dum Fernandez prefacis "Havenoj" (baldaŭ aperontan ĉe Edistudio). La andaluzo, cetere, tiel blindumiĝis de tiu superba verko, ke, kiel dirite, li kreis recitan spektaklon surbaze de ĝi.

Ĝuste, laŬ mia kompreno, "Poetiko" ŝlosilas en "El miaj sonoraj soloj", ne nur pro tio, ke ĝi finiĝas per la vortoj titolantaj la verkon, aŭ pro tio, ke en ĝi aperas tipaj temoj Fernandezaj (la haŭto, la akvo kaj la maro, sonoj kaj muziko) - kaj ankaŭ liaj ŝiboletaj akuzativoj de direkto, sed pro ĝia lokigo fine de la "opa" parto de la verko. Mirigas, ke "Poetiko" estas la nura poemo en la tuta libro, en kiu "mi" ĉefrolas. Kaj tiu miro iĝas preskaŭ ŝoko ĝuste pro ĝia situo en la "opaj" poemoj - kio aparte gravigas la dediĉon, fariĝantan kontraŭpeso de la "mi" poema. Ĉar fakte, Fernandez ne estas poeto de l' mi, sed de l' ni; kaj, malgraŬ la titolo, ne poezias pri l' solo, sed pri l' kuno.

***


En sia modela recenzo pri "Ibere libere", Antonio Valen anoncis, ke per Miguel Fernandez nia literaturo atingis "veran am-poeton, emociigan kaj sinceran, tre teknikan kaj tamen suplan, ĉe kiu oni tuj rimarkas, ke esperanto ne plu estas hobia poezi-lingvo por frivolaj am-ludoj kaj a-ludoj, sed kerna kerno de lia plej profunda intima mondo". Per "El miaj sonoraj soloj" ni povas danki la muzojn kaj la diojn, ke Fernandez ne nur pliriĉigis sian majstran teknikon, vastigis sian temaron kaj pli ofte serenigis sian impeton lavangan (delicaj "Romaj ruinoj"!), sed ĉefe ke li denove liveris al ni artan juvelon decide firmigantan lian nomon inter la plej elstaraj verkistoj nialingvaj.

Konsultitaj verkoj

Antonio Machado: La lando de Alvargonzalez, trad. Fernando de Diego. Hispana Esperanto-Federacio, 1969.
Antonio Valen: Ankoraŭ ne nova kvaropo, Iltis-Forumo n-ro 2, 1994.
Federico Garcia Lorca: Cigana romancaro, trad. Fernando de Diego. Stafeto, Beletraj kajeroj n-ro 43, 1971.
Federico Garcia Lorca: Sanga Nupto kaj La domo de Bernarda Alba, trad. Miguel Fernandez. Madrida Esperanto-Liceo, serio Oriento-Okcidento n-ro 23, 1987.
Gabriel Garcia Marquez: Cent jaroj da soleco, trad. Fernando de Diego. Fonto, serio Oriento-Okcidento n-ro 27, 1992.
Goncalo Neves, Georgo Kamaĉo, Liven Dek, Miguel Fernandez: Ibere libere, Pro Esperanto, Vieno, 1993.
Goncalo Neves, Jorge Camacho, Liven Dek, Miguel Fernandez: Ekstremoj. IEM, Vieno, 1997.
Goncalo Neves: La lirika itinero de Miguel Fernandez, en manuskripto.
Miguel Fernandez: Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca. Universitate de Santiago de Compostela, 1997.
Miguel Hernandez: Miguel Hernandez, poeto de l' popolo, trad. Miguel Fernandez. Grupo Esperanto de Valencia, Hispana literaturo n-ro 4, 1988.

 

Reen al:

El miaj sonoraj soloj Miguel Fernández Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo