241 okt 2009

Kiam la besto elaĉetas la homon

recenzo de Josip Pleadin

Vismar, de István Nemere, eld. “Impeto” kaj Eŭropa Jura Universitato “Justo”, Moskvo, 2008

Se ne temus pri la verko de István Nemere, eble mi eĉ ne rimarkus la 192-paĝan romanon Vismar – jen kia povas esti efiko de antaŭjuĝoj! Laŭ la grafika vidpunkto, kiu ĉe mi ludas la plej gravan rolon kiam mi prenas en la manojn iun presitan produkton, la libro ne estas alloga. Simpla, broŝurita, tia kian oni malfacile foliumas ĉar ne estas kudre bindita. Nenie eĉ imago pri la verkista renomo, kiun ja Nemere havas en Esperantio jam dum jardekoj.

La titolpaĝo mornatone prezentas la kunfandaĵon de homa kaj hunda vizaĝoj, kaj tio jam implicas pri la enhavo. Dorskovrile mallonga noto klarigas, ke Vismar estas nejuna viro, kun tragika pasinto, solulo. Tra lia pasinteco la leganto ekplonĝas jam en la komenco de la legado: Vismar sonĝas pri ponto, kiu renversiĝis. El la rakonto ni ekscias, ke li estis konata inĝeniero, kiu projektis avangardan ponton. Dum la ponto estis konstruata, li gastlaboris en iu araba lando, akceptinte grandan kaj gravan konstruprojekton. Li gajnis monon en la araba mondo, sed en sia lando malbonfamon, ĉar la ponto renversiĝis kaj mortigis pasantojn. Sekvis tempo pasigita en karcero, disfalo de la familio kaj malfeliĉa maljuneco. Vismar translokiĝis el granda urbo al vilaĝo, kaj vivas ermite. Tamen, en li batalas du fortoj: unu kiu instigas lin eviti homojn, kaj la alia, kiu strebas al bonfaraj agoj. Unu el liaj bonfaraĵoj estas lia konstanta zorgo pri azilo por senhejmaj hundoj. Tie li renkontas grandkorpan hundon, kiun iu preskaŭ ĝismorte batis, kaj li entreprenas ĉion (per mono kaj agado), ke la povra hundo travivu. Tiel naskiĝis amikeco inter homo kaj besto, pri kiu vi, kara leganto devas mem certiĝi inter la kovriloj de la romano Vismar.

István Nemere ja estas tiom konata aŭtoro de Esperantio, ke ne necesas lin aparte prezenti. Li estas hungara profesia verkisto kaj tradukisto, kio parte klarigas lian enorman “verko-produktadon”. Dum la junaĝo, inter diversaj profesioj, li estis ankaŭ sekciisto en kadavrejo kaj flegisto en medicina urĝa helpo. El tiaj laborspertoj li certe ĉerpis ideojn kaj konojn por verki, kaj ankaŭ en Vismar rekoneblas medicinaj kaj flegistaj konoj, konado de bestoj kaj ilia konduto. Se ni analizus lian verkaron, ni konstatus, ke plejparte temas pri leĝeraj romanoj, sed la paletro de temoj varias de porinfanaĵoj, tra sciencfikciaĵoj ĝis krimromanoj. Pri kioma vorta produktado temas, bele bildigu la fakto, ke liaj eldonitaj verkoj en la hungara lingvo nombriĝas per centoj, kaj en esperanto ekzistas dudeko da ili: La naŭa kanalo (1981), La fermita urbo (1982), La blinda birdo (1983), Sur kampo granita (1983), Febro (1984), La monto (1984), La alta akvo (1985), Serĉu mian sonĝon (1987), Terra (1987), Dum vi estis kun ni (1988), Vivi estas danĝere (1988), Vi povas morti nur dufoje (1989), Pigre pasas la nokto (1992), Krokize de mia ĝardeno (1992), Nesto de viperoj (1994), Amparolo (1997), Serĉu, kaj vi trovos (1999), Vizito sur la Teron (2001), Krias la silento (2002), Vismar (2008), Jesa (2009) kaj Serpentoj en la puto (2009). Evidentas, ke Nemere plej intense verkis en la tempo de amasa libroproduktado de HEA, kaj ke lastatempe paŭzoj inter liaj esperantlingvaj eldonoj estas pli grandaj.

Mi ne povas aserti, kvankam Nemere tiom konatas, ke mi estas bona konanto de lia verkaro. Eble tio estas minuso por verki ian ajn seriozan studon pri Vismar, sed eble tio eliminas enradikiĝintan opinion pri lia “grandeco”, kiu povus nur malutile influi la recenzanton. Same kiel aliaj verkistoj devenantaj el malgrandaj lingvoj, ankaŭ Nemere opinias la hungaran legantaron nesufiĉe vasta por siaj verkoj, kaj do li uzas esperanton por elpaŝi ekster la kadroj de la propra nacio. Li ne estas movadano en strikta senco de tiu vorto, sed ankaŭ ne strikte originala esperanto-verkisto. Liaj verkoj naskiĝas spontane en unu el la du lingvoj, kaj estas de li mem reverkataj al alia lingvo. Rimarkeblas jam delonge, ke liaj temoj entute ne estas movadaj, sed ĝenerale homaj.

Se ni revenas al Vismar, ĝi apartenas al tiuj liaj verkoj, kie liaj ambicioj pri profunda psikologia prilaboro de la rolantoj atingis sian kulminon.

Se necese komenti ion en la libro, tio certe estas la lingvaĵo. Ĝi estas flua kaj bunta, kvankam Nemere mem ne serĉas perfektecon en sia stilo. Al mi tamen ŝajnas, ke ne temas pri simpla lingvaĵo kian oni renkontas ĉe aliaj aŭtoroj kaj kion al la leganto sugestas la lastkovrila informo pri Nemere. Ĝi estas nekomplika, sed tamen la vortprovizo estas konsiderinde pli granda ol ĉe kelkaj aliaj aŭtoroj.

La lingva specifaĵo kiu tra la tuta libro multfoje ripetiĝas, kaj kiun mi neofte renkontadis ĉe aliaj aŭtoroj, estas per dividstrekoj kunligitaj pluraj esprimoj, kiujn kutime en frazoj oni disigas per komoj: La sento-sugestio venas... La pereiganta nenio, post-apud-super-sub-antaŭ-ene ne estos jam kontinuo ... konjektas-sentas-preskaŭ-scias ... kolo-brako-ŝultro. Tiaj kazoj tra la libro ripetiĝas sennombron da fojoj, kaj por la nekutimiĝinta leganto faras grandan obstaklon. Ofte aperas ankaŭ figuraj esprimoj, ekz. krias en li iu “pereu eĉ la tuta mondo!-sento”; mienon se mi rakontus, kio okazis!-an. Ekzistas kelkloke plurradikaj kunmetaĵoj, kiajn mi ne kutimas uzi en mia normala lingvouzo: sesdekkvargorĝa bojado; eluzitranda ladpoteto; nest-malliberejhejmo; dolorkvietigilo, hundonvolantoj ktp, sed kiuj klaras kaj kompreneblas, eĉ se kelkaj lingvopuristoj ne konsentus kun mi.

Mi trovis nur kelkajn lingvouzojn, kiuj ne estas laŭ mia gusto, kvankam esence ili ne estas eraraj, ekz.: Malofte okupiĝas kun (mi uzus: pri) ĝi kiu ajn. ... de la tablo kun farbo frotigita (mi uzus: frotitafrotiĝinta)... Por (mi uzus: por ke) ne laboru la sinjoroj vane, se intertempe la hundo pereos. (paĝo 41)

Maloftas preseraroj; mi rimarkis nur kelkajn, ekz. blankla (= blanka, paĝo 27).

Kelkloke troviĝas malongigitaj esprimoj, kiuj tamen tute kompreneblas: Se restas, vi scias, kies. (= Se restas, vi scias kies ĝi estas!); Ĝi bone fermas, musoj – nek el, nek en! (paĝo 26)

Maloftas neologismoj (ekz. oldaĝo; ovriĝas), kaj mi ne vidas ilian veran uzo-neceson en prozaj tekstoj, eĉ se temas pri belarto.

Kelkfoje uzatas nekutimaj, sed simpatiaj esprimoj: kemiujo; misherbo; ĉitieulo; cidiri; plejdo, almenaŭ je distanco de du fingrolarĝoj.

Kurbdorsiĝas (paĝo 42) eble devus esti dorskurbiĝas; mortan injekton (paĝo 42) eble mortigan injekton; Nur antaŭ reveni hejmen ... (mi dirus: Nur antaŭ ol reveni hejmen.).

Rimarkeblas, ke la verko Vismar respegulas la kutiman stilon de Nemere: li pli ofte priskribas anstataŭ evoluigi dialogojn aŭ monologojn. En la enkonduka parto maloftas longaj dialogoj, ili reduktiĝas al kelkfrazaĵoj, kaj eĉ tiam ili estas malriĉaj laŭsence. Male, la priskriboj estas detalaj, kun multaj metaforoj, komparoj, pritrakto eĉ de etaj homaj trajtoj, sentoj, priskribo de la medio ktp. El tiu angulo rigardata, Vismar ne estas strikte romano, sed longa rakonto. Pli da dialogoj tamen estas post la mezo de la libro, kaj fine de ĝi, kio ja estas karakteriza ankaŭ por romanoj.

La ĉefrolulo Vismar estas unu el malmultaj rolantoj en la libro kiu havas propran nomon. La domhelpantino nomiĝas Georgina (Gina), sed la aliaj rolantoj estas Knabino, Doktoro, Helpisto, Hundo, Aliulo, Kundormanto... Eĉ la urbo nomigas nur Urbo. Do, pri la medio kie okazas la eventoj de Vismar oni supozas, ke ili povus okazi kie ajn. Ankaŭ tio estas determino de la stilo de Nemere, ĉar li priskribas la vivproblemojn de homoj ĉie tra la mondo.

Vismar estas bonulo jam ekde la komenco de la rakonto. Plurfraze tio senteblas.

Li estas iasence nekutima homo, kiu anstataŭ trankvile kaj riĉe vivi en granda urbo, elektas malgrandan vilaĝon, aĉetas etan domon, kaj per propra mono helpas la hejmon por maljunuloj, la azilon por senhejmaj hundoj ktp. Jen imperio de Vismar. Malgranda, sed lia, kaj neniam li donus ĝin al iu ajn. (paĝo 7). ... Matene Vismar venas en la ĝardenon kaj samtempe eksentas du ĝojojn. La mateno kaj la ĝardeno. (paĝo 8) ... Vismar ne volas malbonon al la ŝtonoj. (paĝo 18) ... Vismar parolas al la misherboj. Same li alparolas la birdon flugantan super lia kapo, la papilion, la orfiŝon en la baseneto, la ŝtonon ĉe la vojeto. (paĝoj 23-24) ... Li aŭdis ie, ke ankaŭ la kreskaĵoj sentas. (paĝo 24) ... Malmultas la eksteruloj, kiuj memvole venas kaj laboras por la azilo. Aldone Vismar regule donacas monon – nu, tia ulo en la tuta urbo estas nur unu: li. (paĝo 25) ... almenaŭ dek hundoj en la azilo estas vivtenataj el lia poŝo. Neniam li petas pruvilon, beneficon. Li nur donas. Krome dufoje en semajno li venas por iom helpi. (paĝo 25) ... Havas li monon, eĉ ne malmulte. Sufiĉe por nenion fari. Li povas eĉ donacadi. Labori por aliuloj! Tiel estus faranta la Knabino, eble ankaŭ la Doktoro, kaj same la Helpisto. Sed ili ne estas Vismar. Neniu el ili estas Vismar. (paĝo 26) ... La celo de la homo estas lia korpo, li portas tion dumvive, li estas interne kaj okazas al li mil aferoj, sed nur tiam li forlasos ĝin – se forlasos ĝenerale? – kiam li mortas. (paĝo 46) ... Li estas tiu, kiu en la urbo diras ion al hundo kolereganta malantaŭ barilo, al la kato kaŝiranta sub la muro, al hirundo sidanta sur elektra drato, eĉ ankaŭ al buteo alte krozanta kaj krieganta akravoĉe. Li alparolas la skarabon grimpantan en herbaro, la papilion, la lacerton ripozantan sur ŝtono sunvarmega. Ja oni konversacias kun siaj amikoj. (paĝo 48)

Karakterizaĵoj de aliaj rolantoj kaj lokoj estas la jenaj:

Knabino: Ŝi estas la ĉefo de la azilo, rajtas decidi. Do ŝi decidas. (paĝo 20) ... La blond-brunetan hararon ŝi malliberigas per ruĝa aŭ verda bendo. (paĝo^21) ... La Knabino estas maldika, nesufiĉe virineca, sed kara. Ŝi ne plaĉas al la viroj, tial ŝi solas. ... (paĝo 21). ... Ŝi liberas. Ŝi kredas sin libera. Tamen la Knabino havas kondukilon, ĝi streĉiĝas inter ŝi kaj la azilo, eĉ se ĝi ne videblas. La knabino poreterne ligis sin, sen hundoj ŝi ne povus vivi. (paĝo 22) ... La Knabino ne preĝejas. (paĝo 24)

La Helpisto: Li uzas lingvaĵon laŭ stranga maniero (Ci helpi mi, mi helpi ci... vi), ĉar li rifuĝis de ie, jam delonge. Eble de tie, kie fojfoje cunamoj mortbalaas la palmitajn bordojn. (paĝo 22) ... Lia vizaĝo estas sulkoza, ŝajnas li pli olda por sia aĝo. (paĝo 23) ... Li ne bezonas ilojn, jam li havas. La du manojn. (paĝo 23)

La azilo: ... la azilo estas malliberejo eĉ se oni bone zorgas pri ili... Nenie ĉiflanke estas konstruaĵo, kiun gardus samtempe sepdek hundoj ... Fine de semajno iel plimultas la hundoj vagantaj. (paĝo 25) ... La knabino estas la zorgo kaj la manĝo. Ankaŭ la Helpisto estas manĝo, kaj akvo, kaj puro. (paĝo 53)

Doktoro: ... Plej ofte venas al li infanoj kaj maljunuloj. Koro kaj menso (paĝo 28) ... Li koncentras (= koncentriĝas?) nure al la besto ... (paĝo 29).

Georgina (= Gina) rapide parolas kaj ŝiajn frazojn Nemere skribas kungluante la vortojn. ... ŝi mem estis virtuala forno somere-vintre ... (paĝo 34).

Hundo: Apenaŭ rekoneblas: hundo. Tre granda hundo ... (paĝo 37).

Se oni legas la verkojn de Nemere, apenaŭ tiam oni komprenas kiom riĉa kaj esprimiva povas esti la literatura esperanto. En la kutima, ĉiutaga interparolado kaj lingvouzado, neniam aŭdeblas la vortkombinoj kaj metaforoj kiajn uzas Nemere. Post legado de tia verko oni povas fieri, ke la Internacia Lingvo jam ne plu estas “elspensaĵo”, “artefaritaĵo”, “senviva lingvo”, sed tute normala, eĉ multe pli ol vivanta esprimilo. Sincere dirite, multaj el la kombinaĵoj kaj esprimoj malfacile tradukeblus rekte al aliaj lingvoj kun la samaj nuancoj.

La stilo de Nemere povas sed ne devas plaĉi al ĉiu kiu ŝatas ne tro malfacilan legaĵon, legaĵon sen profunda filozofiumado. Se vi foje legis Nemere, vi certe legos ankaŭ alifoje. Eble en tio sin kaŝas la formulo per kiu multiĝas liaj verkoj.

Nemere certe estas aŭtoro en la pinto de kvanta verkado ne nur en esperanto, sed ankaŭ en sia gepatra lingvo. István Ertl foje asertis, ke lian verkadon taksas diference la kritikistoj en Hungario kaj Esperantio. La hungarlingvaj kritikistoj ne tiom ofte taksas lin menciinda verkisto, dum en Esperantujo li atingis la plej altan rangon. Ĉu manko de kritika talento en Esperantujo, aŭ tro granda konkurenco en la hungara medio?

Al Nemere, leginte Vismar, oni devas konfesi, ke post multegaj verkoj temas pri bona fakulo en verka metio. Lerni verki, kaj lerni uzi la lingvon, oni ne povas sen amikiĝo kun libroj. Kaj Nemere evidente amikas kun libroj, kun la propraj aparte.

 

Reen al:

Vismar István Nemere Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo