VOJAĜOJ FINIĜAS, AMANTOJ KUNIĜAS

VOJAĜOJ FINIĜAS, AMANTOJ KUNIĜAS de Manjo Austin
eld. FEL - Antverpeno, 1988
recenzas Georges Lagrange

123 feb 1990

Se vi ŝatas ekzotikajn romanojn mister- kaj aventur-plenajn, se vi ŝatas krimromanojn murdoriĉajn, vi certe ne ŝatos la romanon de Manjo Austin: Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas.

Se vi ŝatas intimistajn rakontojn en kiuj okazadas nur la ĉiutagaĵoj de la ĉiutaga vivo, en kiuj honestaj homoj honeste vivas, sen friponado, sen trompado, sen ŝtelado, sen kokrado, vi legos tion kun plezuro.

Tio okazas en Irlando, verŝajne en la jaroj sesdekaj de nia jarcento. Oni serĉas laboron kaj tuj trovas (sendube senlaboreco ne ekzistas en tiu lando). Oni volas lerni metion kaj tuj estas ebleco. Oni estas simpla soldato (ne: "senrangulo"), sed por la UN-taĉmento, do por pacaj celoj...

Ĉiuj estas tiom virtoplenaj kaj katolikaj, ke la leganto povas ekdubi, ĉu ili sukcesos certigi la daŭrigon de la irlanda gento.

La juna soldato (ne: "senrangulo") petas de la militpastro (kia stranga kunmetaĵo. Kiel vi komprenas tion? Ĉu pastro por militreligio? Pastro de Marso?), do la "senrangulo" petas de tiu fakulo, kion li devas fari kun la junulino, kiun li amas.

Ne timu, ĉio bone finiĝos: ili geedziĝos. Eĉ ne, nur gefianĉiĝos. Tion vi cetere jam komprenis, ekde la deka paĝo.

Se vi volas ekscii, kiel oni "infuzas teon" (ĉiun duan paĝon), kiel oni "lavas la fajencaĵojn" (ĉiun trian paĝon), kiel oni "preparas ĉokoladaĵon" (ĉiun kvinan paĝon), vi estos malavare instruata.

Cetere la stilo estas flua, facila. Kelkaj anglalingvaĵoj, semantikaj kaj morfologiaj, enmetas iom da spico en cetere ne anim-skua rakonto.

Dokumento pri la ĉiutaga vivo tiama. Facila legaĵo por progresantoj. Povas esti, ke la "rozkolora literaturo" ne jam estis nete reprezentita en esperanto. Jen nun baza ekzemplo.

 

Reen al:

Vojaĝoj finiĝas, amantoj kuniĝas Listo de recenzoj en Literatura Foiro Ĉefpaĝo originala literaturo