Facila rakonto distra

Sten Johansson. Kion ajn. Eldona Societo Esperanto. Stockholm 2002. 63 paĝoj. 60 SEK.

La plej produktema sveda Esperanto-verkisto verkis ankoraŭ unu libron. Ĉi-foje temas pri vigla rakonto en dek du ĉapitroj, kiuj temas pri okazaĵoj dum internacia Esperanta gejunulara renkontiĝo apud Stolholmo. Sed la libro temas ne nur pri la renkontiĝo. Ankaŭ okazaĵoj en la ĉirkaŭa mondo respeguliĝas en la libro.

Ĉar preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ne denaskaj, multaj el ili volas legi rakontojn facilajn. Tiu ĉi libro estas skribita kun kreskanta nivelo de malfacileco, tiel ke la unua ĉapitro estas la plej facila kaj la lasta estas la malplej facila. Post ĉiu ĉapitro aperas klarigoj. Kion ajn konvenas por tiu, kiu jam lernis la plej bazajn vortarojn kaj gramatikon de Esperanto.

La lingvaĵo laŭ la aŭtoro "konsistas el la praktike uzata, parolata, hodiaŭ vivanta Esperanto." La verkinto sukcesis fari tion, kion li celis. Estas grave ke parolata lingvo estu parolata, ankaŭ kiam oni skribas ĝin.

Kion ajn estas uzebla kaj por kursoj kaj por unuopuloj. Ĝi estas streĉe interesa romaneto. Ankaŭ sperta esperantisto povas legi ĝin nur por ĝui. Tamen, Kion ajn ne estas granda literaturo. Verŝajne ne eblas verki grandan literaturon kun kreskanta nivelo de malfacileco. Se oni volas grandan literaturon oni povas legi alian libron de Sten Johansson. Se oni volas facilan libron, kiu havas la intencon distri oni legu Kion ajn.

Leif Nordenstorm

 

Reen al:

Kion ajn Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo