Sten Johansson
JOHANSSON, Sten.
1950. Svedo; oficisto. Naskiĝis en Kalmar. Lernis esperanton en 1966, komencis traduki literaturon el la sveda al esperanto en 1982, komencis verki originale en 1986. Verkas ĉefe novelojn, krimromanetojn kaj facil-legaĵojn. Liaj noveloj, eseoj kaj recenzoj aperis en la revuoj Fonto, Literatura Foiro, Monato, La Ondo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Espero, Kvinpinto, Libera Foiro, Beletra Almanako. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. Kreis la ttt-ejon OLE.Noveloj aperis en "Tempo fuĝas" (1995), "Sferoj 10" (2000), "Fervoja katastrofo" (2000) , "Mondoj" (2001), "La Deka logo" (2001), "Samideanoj" (satiroj, 2006) kaj "Vizaĝoj" (2010).
Verkoj tradukitaj:
Hjalmar Söderberg: La kiso kaj 13 aliaj noveloj (1995)
Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson: Nobela novelaro. (1995)
Torgny Lindgren: La beleco de Merab. (novelaro 1995)
En la realo troviĝas truo. Nuntempa sveda novelarto (1996)
Torgny Lindgren: La vojo de serpento sur roko. (romano 1997)
Benjamin Jacobsen: Inter tero kaj ĉielo. Kvin gajaj memoroj (facil-legaj noveloj 1997)
Carl Jonas Love Almqvist: Tio konvenas! (romaneto 1998)
Hjalmar Söderberg: Doktoro Glas. (romano 1998)
Hjalmar Söderberg: La pelto kaj 14 aliaj noveloj (1999)
August Strindberg: Sonĝodramo (dramo 1999)
Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson (2002)
August Strindberg: Insulanoj de Hemsö (romano 2005)
Legu novelojn de Sten Johansson:
Kelkaj noveloj