Iberaj diabloj

Pandemonio. Sciencaj artikoloj de A. Franco kaj M. Á. Sancho; fikcia prozo de A. Franco, G. Kamaĉo, F. K. Moleono kaj M. J. Quesada. Malago: Pandemonio, 1987, 80 p. 21 cm.

Se mi verkus la recenzon antaŭ du-tri jaroj, mi certe parolus pri surpriza malkovro. Tiam Moleón kaj Quesada estis jam gajnintaj siajn premiojn en la Belartaj Konkursoj 1985-1986, kaj aperis po unu prozeto far Kamaĉo kaj Quesada en La mirinda libro (Barcelona, 1984), sed la ekzisto de iu "Opo" (vorto de Ricardo F.A.R. en la Montriĝo, t.e. la antaŭparolo), iu hispana, juna elitulareto kompakta, sturmonta la fortresojn de originala literatura, efikus revelaciete.

Legi Pandemonio en 1990 estas, kun aŭtorflata troigo, io kiel interesiĝi pri la fruaj plumprovoj de Salman Rushdie post la satanversa skandalo. Ja Georgo Kamaĉo ĵus eniris la relativan panteonon de BK-gajnintoj per rekorda kvino da verkoj, poeziaj kaj prozaj, kaj li estas ankaŭ la aŭtoro plej reprezentita en la novelarta antologio Trezoro (Budapeŝto, 1989), dank’ al ok noveloj. En la sama volumo lin sekvas, kiel plej "ĝisdataj" aŭtoroj, ĝuste Moleón kaj Quesada, ĉi lasta kun siaj du noveloj el Pandemonio… (Kien vi malaperis, María José Quesada? Ĉu vi verkis nur tiujn du novelojn?...) Al legemuloj ne necesas do prezenti duonon de tiuj iberaj "diabloj, kiuj loĝas en loko de senbrida furiozo kaj tumulto" (PIV pri "pandemonio"). Legantoj de Hungara Vivo rememoros novelojn de Kamaĉo aperintajn unike en tiu ĉi revuo.

En nia literaturo, kie grandas ofte soluloj kaj izolitoj (Vallienne, Kurzens, Piĉ…), des pli gravas la ekzisto de tiaj ĉi "opoj", metiejoj kaj "skoloj", ke manke de ĉiamĉirkaŭa literatura medio nur ili povas doni senton de kunaparteno, okazon al kundiskuto.Tra la volumeto oni sentas, ke la verkintoj havas tre similan koncepton pri kion kaj kiel verki: ili preferas la kurtan, foje eĉ mikran subĝenron de novelo (ĉu tempomanko? junula senpacienco alveni al la vere frapaj finoj?), en lingvaĵo, kiu ne kontentiĝas lerte eluzadi la vortkonstruan kaj vortordan liberojn de Esperanto, sed abunde kaj redunde ĉerpas el la neologemaj verkoj kaj glosaroj de la postLitomiŝla periodo. Tio ne faciligas la porlegantan taskon ĉefe por iliaj samaĝuloj, pri kies kultura krokodileco ĝuste Kamaĉo malpledis en sia BK-a eseo Amika rondo varma aŭ pri la verda junularo. Sed koncizajn kunmetojn gustumi, malplekti latinecan vortordon apartenas al la ĝuoj de vera leganto, kaj mi ankaŭ ne bedaŭris la PIVan konsultodevon ĉe vortoj por mi novaj kiel "koraklo, ingoto, morelo". For mensan pigrecon, oni sekvu la aventureman inventivon de la aŭtoroj, kiuj videble ĝuis knedi beletrajn kukojn el la obeema pasto de supla Esperanto: "Mi vidivis nek la ĉielon nek la pluvon, sed mi sciis la tagon pluvoza" elegantas latinece Franco (p. 39.); "Li juis, ili desis" koncizas Kamaĉo (p. 54); "aerenspircele ovras ripete la buŝon" ekscesas Moleono (p. 64); "estas l’ o plej bela, kiu iam min trafis" recivitanigas Quesada interesan (ĉu ne Grabowski’an?) uzon (p. 71).

Ho ve! Jam trafis nin la kutima plago de Esperanta recenzanto: vortozi pri – vortoj. Pri stileroj kaj neologismoj. Sed ĉu la noveloj estas bonaj? El po kvin de Kamaĉo kaj Moleono kaj po du far Franco kaj Quesada miajuĝe duono povus enŝteliĝi en nacilingvajn sciencfikciajn aŭ similajn magazinojn (estas alia demando, ke traduko forperdigus nepre la lingvan sukon). Kelkaj el ili kurigas dorsan froston laŭ la tradicio de Poe aŭ la Horla de Maupassant: Malantaŭ la pordo kaj Hura! de Moleono; Ensuĉo de Quesada (la plej bona novelo en la volumo). Malpli hororaj, sed lerte frapfinitaj gravitas je vivo kaj morto La enĉerkigito de Franco kaj Antaŭtagmeze de Kamaĉo. Mi kaj Nul komo dek far Kamaĉo, Rakonto en tri minutoj de Moleono elvolvas unusolan ideon en minimuma tekstokvanto – la Moleonaĵo estas preskaŭ ne teksto, sed gesto. (Oni pensas pri la Unuminutaj noveloj de la hungara István Örkény, inter kiuj unu titoliĝas eĉ Vaka paĝo). La lasta vojaĝo de kara Vilĉjo (Franco) kaj Punenda peko (Quesada) tro lante kaj tro longe paŝas antaŭen; ĉi lasta eĉ fuŝas la "frapfino-efikon" per anticipo de la surprizaĵo. Pano buŝon ne serĉas de Moleono estas: stilekzerco.

Vi eble jam konjektas, ke laŭdindaj formaj-stilaj eksperimentoj pli gravas en ĉi kolekto ol la noveltemoj mem. Konscienco pri la socia kunteksto aperas nur en Punenda peko (samseksamo kaj maltolero) kaj, pretere, en Ekster la kadro (Kamaĉo metas fonen la incidenton de hispana puĉunto Tejero). Krom tio la rakontoj ŝvebas sen vere difinebla tempo kaj spaco – multe pli ol hispaneco, stampas ilin iu emo al angoro, morno kaj sango (ĉu tio estus hispanaĵo?). Inter la ruĝe-nigraj kovriloj sango fluas en La enĉerkigito, Ruĝa sangoban’, Hura!; pluaj mortoj, murdoj kaj malaperoj okazas en preskaŭ ĉiu cetera novelo. Plurajn obsedas la temo de duobliĝo de la personeco, de anima transplantiĝo en alian korpon (La enĉerkigito, Voko, iel ankaŭ Mi kaj Hura!), de tio, kiel fremdaj, strangaj potencoj eksposedas iun (Ekster la kadro, Ensuĉo). Tiu obsedo pluverkiĝas ĉe Kamaĉo kaj Moleono ankaŭ ekster Pandemonio: legu Ĝinĝis-Ĥano, Celtabulo kaj Taglibro de Moleono, Ĉase de mi kaj Tajpomancio de Kamaĉo en Trezoro; ankaŭ venecio 1944 kaj kiel mi transdonis mian sufoke pezan ŝarĝon far Kamaĉo en Opus Nigrum 1988/3.

La "op’anoj" bone konas sian "bazan krestomation" kaj ie-tie okulsignas kun rikaneto al la Esperanta tradicio: murdinto ĉe Moleono verkis romanon Hura! kaj venas el la taverno Verda Kato; Kamaĉo citas el tradujo far Diego kaj paŝas omaĝeton al la neOpa hispana verkisto Liven Dek (p. 42).

Eble vi pardonos, ke mi ŝparas al vi malkompetentan pritrakton de la sciencaj artikoloj Panespermio (ĉu devus tamen esti "panspermio"?) de Franco plus La komputora metaforo kaj Esperanto en via Spectrum de Sancho; mi esprimas mian harfendemon nur pri "disciplinoj" (p. 10: sciencobranĉoj), "lin priokupas" (p. 11: li okupiĝas / zorgas pri) kaj "konduktismo" (p. 14: behaviorismo).

István Ertl, en Hungara Vivo 5-6/1990, p. 187.

 

 

Reen al:

Pandemonio Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo