"La Postdomo", de Isván Ertl. Ilustraĵoj de Francisco Veuthey. 88 p. Eldonejo Bero, Rotterdam, 2003.

Varmas en Roterdamo

Je reveno el trisemajna feriado en Finnujo, atendis min hejme du ekzempleroj de "La Postdomo"; unu, donace sendita de la aŭtoro, kun dediĉo; la dua, el la Centra Oficejo de UEA, por recenzo.

Ĉar la romaneto aludas aŭ mencias min plurfoje, mi dubis, ĉu recenzi. Aliflanke, mi verkis ĝian tempe kaj teme plej proksiman literaturan parencon. Oni do legu ĉi recenzon kiel tian de kolego jam konanta la fakon. Evidentas, ke verkisto aliĝenra aŭ, simple, ajna serioza amanto de beletro recenzus ĝin tute alie.

"La Postdomo" estas samtempe kurta krimromano kaj satira novelo, ambaŭ kun la CO de UEA kiel okazejo. Ĝi ekas per la surstrata murdo de batava politikisto, Grimm Fonteyn (fikcia avataro de Pim Fortuyn). Kiel en "Varmas en Romo", montriĝos ligo inter ĉi krimo kaj la E-mondeto. Sed, diference, ĉi tie la polica intrigo funkcias kiel bazo aŭ skeleto por la satiro. Ja Ertl perfekte scias, ke nenia nuntempa registaro donus multe da atento al mondero tiel nerimarkinda kiel Esperantujo, pli konkrete Ueaio.

La satiro celas kaj trafas unuavice la Centran Oficejon, ĝiajn homojn, ĉambrojn kaj eĉ meblojn; kaj duavice la asocion mem (sub la nomo IEA) kaj ĝiajn diversajn konfliktojn: ene de la estraro, kun la CO kaj kun rivalemaj asocioj, satrapioj aŭ kantonoj.

Krom la oficejan vivon aŭ la burokratismon de la estraro, Ertl karikaturas senkompate ankaŭ la agadon kaj agadmanieron de multaj homoj sufiĉe bone konataj, ne nur ene de UEA/IEA. Al tio kontribuas la ilustraĵoj de Francisco Veuthey, ofte brilaj (p. 67) kaj foje eĉ senkompromise kruelaj (p. 74). Kaj, kiel ĉiu bona satiro, ĝi entenas la konvenajn dozojn da humuro kaj memkritiko.

Ertl difinas sian romaneton "paŭsaĵo". T.e., li rekreas aŭ redonas la diversajn povokonfliktojn de Esperantujo, kiujn li mem unue spektis kaj poste persone spertis dum pluraj jaroj. Sed li faras tion per spegulo jen konkava jen konveksa, kiel en la hispana literatura ĝenro esperpento. La rezulto estas bildigo groteska de la realo, tamen senprobleme rekonebla.

Kial fari tion? Unue, ĉar la aŭtoro "devis" ĝin verki, ne povis resti silenta; due, ĉar li sentis sin kapabla alfronti la taskon; kaj trie, ĉar li sciis, ke neniu alia povus fari ĝin pli bone ol li mem. Prave. Ŝatantoj de alia stilo verŝajne devos atendi ĝis Osmo Buller, Simo Milojeviĉ aŭ Trevor Steele kronikos nesatire la ĉiutagon en Nieuwe Binnenweg 176.

Parenteze, se mi estus tradicia rusa recenzisto mi nur notus kvar erarojn: "eĥis" anst. "eĥiĝis", "pseŭda" anst. "pseŭdoa", "sub" anst. "sur" kaj "írik'" anst. "Ŝrik'" (resp. p. 66, 75, 79, 85). Sed mi prefere notu, ke mi vidas en Ertl unu el la pokaj senchavaj virtuozoj de nia lingvo. Kia plezuro legi frazon pri "la potenco de Esperantaj amas-malamas-komunikiloj". Genie! Kaj tiel sur ĉiu paĝo. Cetere, Ertl spicas sian stilon per aktualaj vortoj ege oportunaj, kiel "baro" (glosinda: stardrinkejo), "drogo", "horso", "makgufino", "neprejo", "rulumi", "spami" aŭ "tekkomputilo".

Bona karikaturo estas kritiko kaj, do, ridigante pensigas. Konanton de la aludataj personoj, asocioj, konfliktoj ktp ankaŭ distros la trovado de paralelaĵoj inter la bildoj fikciaj kaj ties muzoj aŭ realo. Tamen, ĉu eblas legi ĝin aŭtonome, kiel alispecan "Murdo en Esperantujo"? Ja la novaj junaj esperantuloj eklernas la lingvon kaj aktiviĝas rete, sen la perado de lokaj kluboj aŭ naciaj kongresoj, kaj simple ne interesiĝas pri tiaj problemoj, diskutoj kaj iamuloj reflektutaj en satiroj. Plie: ĉu ĝi restos leginda, aŭ eĉ legebla, post jardekoj? Mi esperas, ke jes. Jam la titolo mem, "La Postdomo", aludas la taglibron de Anne Frank, kaj verŝajne ĉiu silabo en la verko entenas pli ol unu aludon (ekzemple, Humphrey Tonkin iĝas Humpty Dunkin, amuza amalgamo de la Humpty Dumpty de Lewis Carroll kun la ringkukejoj Dunkin Donuts). Sed ne necesas ertli mem, paroli i.a. la hungaran kaj la nederlandan kaj esti redaktinta "Esperanto" dum jaregoj, por povi legi ĉi novelon kun intereso kaj ĝuo.

Aliflanke, "La Postdomo" parolas ankaŭ pri la normala mondo ekster nia botelverda, insuleca rezervejo. La temo de rapida faŝismiĝo de membra ŝtato de EU, jam prezentita en la perfekta rakonto "Arnim", reaperas nun, eble anticipe al eventuala pritrakto pli ambicia kaj ampleksa. Ĉu tro fantazie? La Italujo de Berlusconi aŭ la Usono de la juna Bush povus suspektigi la malon. Aldone staras la demando pri kolabado de esperantistoj kun tia reĝimo, espere al individua saviĝo. Kion oni jam vidis en Germanujo dum la tridekaj jaroj.

Fine mi laŭdu la modelan grafikan aspekton, kvazaŭ por ekspozicio aŭ E-muzeo.

Jorge Camacho (Hispanujo), 18.9.2003

kolabi = kunlabori kun la malamiko aŭ kun la okupanta reĝimo; malrezisti

 

Reen al:

La Postdomo István Ertl Ĉefpaĝo originala literaturo