Jorge Camacho: Celakantoj

CAMACHO CORDÓN, Jorge ; Celakantoj ; 116 p. ; Rotterdam ; 2004 ; Bero

Legu recenzon de Carlo Minnaja en Monato: Du vivpoemaroj

Legu recenzon de Paŭlo Moĵajev en Kontakto: Pensiga legaĵo en "ne tre facila lingvo"

Legu recenzon de Joxemari Sarasua en Boletín 2005: Vivo intelekta en Saturno

Legu recenzon de Antonio Valén en Boletín 2005: celakantoj

Legu recenzon de Alen Kris en La Ondo de Esperanto 2005: Promenoj tra krepuskoj

Legu recenzon de Peter Browne en Esperanto: Inter planedoj kaj fosilioj: du superbaj poemaroj

Legu postparolon de Mauro Nervi: Galabijo en Bruselo: Jorge Camacho kaj la poetiko de l' pluralo

"Celakantoj estas poemaro de Jorge CAMACHO.

La 8-an de decembro 1995, en Bruselo, per praformikoj, Camacho komencis verki poemojn dulingve. La rezulton de tia poemado prezentas la poemaro Saturno, enhavanta krome kelkajn unulingvaĵojn kun la responda traduko.

Celakantoj enhavas ĉiujn poemojn verkitajn originale en esperanto de 1989 ĝis pli malpli 1995. Inter ili, krom tiuj pri la esperanto-mondeto, elstaras la iam aperintaj en Ibere libere aŭ la premiita Monologo kun Mediteraneo, pri la milito en Jugoslavio. En ĝi legeblas ankaŭ aliaj poemoj verkitaj nur en esperanto inter 1995 kaj 2004, kiel la serio dediĉita al Finnujo. Krom tri esceptoj, ĝi ne reproduktas tiujn jam aperantajn en Saturno, eĉ se originale esperantajn kaj nur poste hispanigitajn.

"La poemaro de Jorge Camacho, kies voĉon vi spertas ĉi-libre en silenta legado, pintas mejloŝtone en la realisma tradicio de la esperanta literaturo: la duan fojon, post William Auld, ni renkontas esperantan poeton kies instinkta inspiro estas ne umbilikismaj rememoroj aŭ cerbostreĉaj lirikaĵoj, sed vivo en sia konkreto --sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj." (el la postparolo de Mauro NERVI)"

Citita el "<http://eo.wikipedia.org/wiki/Celakantoj>"

Jen listo pri la poemoj en Celakantoj kaj Saturno kun indikoj, kie kaj kiam ili estas verkitaj: Dataro



Jorge Camacho:

"Banala rimportreto"

Rikardo Ŝulc', tradukantanto
kun lingvosent' kaj discipleno.
Verkojn sen klara origeno
revekis li en Esperanto.

Formortis ĉia eleganto,
ĉar ĝin oferis al doktreno
Rikardo Ŝulc', tradukantanto
kun lingvosent' kaj discipleno.

Logiko en enorma kvanto -
jen la doktreno, la desteno.
Estas veninta al kulmeno
de lia lingvovarianto

Rikardo Ŝulc', tradukantanto.

============================

NOTO: Ĉi tiu rondelo publikiĝis ene de recenzo pri "Banalaj historioj" (1991), tradukita de Ŝulco. Ĝi devintus aperi en "Celakantoj", sed Camacho simple forgesis pri ĝia ekzisto ĝis subite, en oktobro 2004, ĝi reaperis celakante, danke al rememorigo fare de d-ro Heiner Eichner, en Maribor, Slovenujo.

 

Reen al: Jorge Camacho - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj