Pri koploj kaj filandroj kaj aliaj camacho’aj poeziiloj

Ankoraŭ malsekas la inko uzita ĉe Eklipsas, la antaŭa poemaro de Jorge Camacho; ankoraŭ aŭdeblas la eĥoj el mia prezento de ĝi kadre de la lasta HEF-kongreso en Cuenca; ankoraŭ aperis nur unu recenzo pri ĝi, kaj jen ja, ĵus elbakita, preta por gustumado, nova poezia produkto el lia inspiro, ŝajne senlima kaj senfina.

Sed, kia forto? Kia muzo? Kiaj mapoj kaj kompasoj? Kia magia pocio aŭ ebrio sorigas lin tiel alten kaj je tioma rapido? Mi povas nur gapi. Mi ja ĉeestis la akuŝon de kelkaj el la versoj konsistigantaj ĉi kolekton. Vesperis. Surbenke, fronte al la Cuenca-katedralo, sidis Jorge, kune kun Abel Montagut, Antonio Valén kaj mi mem. Super pinakloj kaj gargojloj, cipseloj kaj vesperto komponis ian envultan simfonion de flugoj. Kaj Camacho eternigis tiun momenton per jena hajkeca ekfoto, titolita Vesperiĝo:

Vesperkrepuske
volupte klaroskuras
cipseloj kaj vesperto.

Kaj tiel do li senĝene bildigis la klasikan dualaĵon amo-morto per la malfacilaj simplo kaj ronda belo, kiujn multaj poetoj penege alstrebas kun vanaj rezultoj. Kaj la vespero fariĝis pli intima, pli korkaresa, pli nia.

Koploj kaj filandroj estas la natura sekvo de Eklipsas. Se en ĉi poemkolekto nia poeto malkovris al ni aliajn vojojn kaj vibrigis nin per neaŭditaj tonaloj, nome starigis la bazon de nova poezia universo, en la libro, kiun vi havas enmane, li montras sin mastro de tia universo. De ties kleoj kaj ŝlosiloj. De siaj esprimrimedoj. De sia proprega voĉo. Ia universo abunda je plej diversaj bestoj:

Cipselo, vesperto, araneo, abelo, elefanto, boao, serpento, didelfo, soriko, delfeno, ŝarko, kapro, bonobo, pasero, rano...

Kaj plantoj kaj arboj:

Spiko, dafno, kakto, betulo, anzino...

Kaj landoj:

Kubo, Palestino, Tibeto, Tajvano, Finnujo, Barato, Islando, Haitio...

Kaj ĉielaĵoj:

Konstelacioj, suno, luno, Jupitero, Venuso, Marso...

Kaj muzikaj iloj kaj agadoj:

Mandolino, aŭbado, serenado...

Kaj, kompreneble, homoj. Multaj homoj, viroj kaj virinoj, la plejmulto anonimaj:

Dancisto, skulptisto, psilo, mahuto, amazonoj, valkirioj, hurioj, almeoj, bajaderoj...

Sed ne pokaj kun nomo:

Riitta, Ariadna, Pepa, Perla, Valerio, Aki Kaurismäki, Diogeno, Galilejo...

Kaj, inter ili, legio da poetoj:

La aŭtoro de Gilgameŝ, Homero, Ĥajam’, Ŝekspiro, Whitman, Kavafis, Lorca, Pessoa, Auld, Boulton, Rossetti, Ragnarsson, Rossi, Nervi, Mao, Montagut, Neves...

Fojfoje bestoj, plantoj, objektoj... kaj homoj rolas kiel avataroj aŭ alegorioj de la homo, kaj tre ofte la vortoj plursignifas, kaj la poemoj sencas tiel laŭ strikte denotacia analizo kiel laŭ aliaj strikte poeziaj interpretadoj de la harmonoj de ĉiuj uzitaj vortoj kaj esprimoj. Tiele, la serio araneo, filandro, labirinto, ĉeno, kateno, manekeno... aperas ĉiam ligita al la homo, al ties metafizika kaj fizika libermanko, al la absurdeco de la ekzistado; monatoj de la jaro povas esti nur tio, sed plejofte ili simbolas la diversajn vivperiodojn de la homo, laŭe al jam tradicia asociado; burĥo kaj torijo respondas al la fasciniĝo de la poeto por sintezoj el kontrastoj; por limaj elementoj, finoj de io kaj komencoj de alio, kiuj enfermas unu aferon kaj la kontraŭan samtempe; por objektoj, surfacoj, linioj de disigo aŭ kunfluo, kiuj iel memorigas pri la linioj uzataj ĉe jin-jangaj prezentoj.

Se en Eklipsas kunfluis du trablovoj, unu popol(ec)a kaj alia klera, en Koploj kaj filandroj tia dualeco aperas vortigita en la titolo mem. Coplas (koploj) kaj coplillas (kopletoj), poemoj ĝenerale mallongaj, asonancitaj kaj uzataj kanto-tekste, konsistigas fundamentan parton de la hispana folkloro. Ilia populareco kompreneblas, se oni iomete konsideras la historion de la hispana popolo, ĉiam submetita al la ĉio-ampleksa tentaklo de la Sankta Patrino Eklezio en kuneco kun reĝoj, puĉemaj armeestroj, diktatoroj kaj reakciaj potenculoj, kiuj, malgraŭe, ne povis silentigi la emon de la popolo al la vivo, al amoro, al kritiko kontraŭ maljusto, kontraŭ senutilaj institucioj kaj moŝtuloj, al mokado pri ridindaĵoj kaj ridinduloj, al inĝenia proverbeca sentencado pri universalaj veroj, al humuro kiel maniero ekzorci viv-rigorojn... Abel-pikile, sprite, gracie... Kaj anonime, kompreneble.

En coplas la lingvo familiaras kaj rektas, kvankam ofte iliaj aŭtoroj jen kultivas dusencecon penante efiki komike, lascive aŭ skatologie, jen atingas tian rafinitecon, tian gradon de eskvizita lirikismo aŭ de lucido, kian nur malmultaj renomaj poetoj sukcesas akiri al si. Tial ne magra nombro da elstaraj folkloristoj, enamiĝinte al tiaj senkomparaj gemoj, zorge kompilis kaj publikigis koplo-kolektojn, kaj ne magra nombro da kleraj poetoj –kiel la Markizo de Santillana, Luis de Góngora, Federico García Lorca, Rafael Alberti, Antonio Machado k.a.– respektoplene kaj splende koplis mem. Tiele, Demófilo, pseŭdonimo de Antonio Machado y Álvarez, patro de la poeto super poetoj Antonio Machado, publikigis en 1881 la kompilaĵon Colección de cantes flamencos (Kolekto de flamenko-kantoj) el anonima aŭtoro: la popolo. Jen mia esperantigo de du el ili diverskarakteraj:

Senutilas ja la libro
pri la homa vivo-spert’,
nul alvenas al la fino,
kie sidas la sentenc’.

Antaŭ longe estis dolĉa
ankaŭ l’akvo de la mar’,
sed alkraĉis mia ino,
kaj ĝi gustas nun je sal’.

Kaj nia Camacho jene koplas ĉe analoga koordinat-sistemo:

Nur tiam vi ekkomprenos
ajnan konsilon: lerninte
ĝin mem per la propra sperto.

June ina, ine juna
–ĉu sinonimoj de "bela"?
Jes! Se belon vir’ aprezas,
ineco kerne kunludas.

En 1912 la majstro Antonio Machado Ruiz, filo de Demófilo, kiel dirite, publikigas fundamentan verkon en la hispana poezio: Campos de Castilla (Kastiliaj kampoj), unu el kies partoj konsistas el la kolekto Proverbios y cantares (Proverboj kaj kantoj). Multaj el tiuj proverboj kaj kantoj, tempopase, fariĝis tiel popularaj kiel la anonimaj versoj kreitaj de la popolo mem. Troveblas en ĝi, apud sentencaj koploj, laŭ la maniero de la hebrea-hispana poeto el la 14a jarcento Ŝem Tob en ties Proverbios morales (Moralaj proverboj), esprime koncizaj filozofiaj poemetoj fojfoje penetritaj de brizoj ironiaj kaj mokemaj. Jen du ekzemploj en traduko de Fernando de Diego:

La irado vojon faras,
kaj jen per retro-rigard’
voj’ vidiĝas, sed neniam
ĝin reuzos la irant’.

La envio al la virto
igis krimi al Kain’.
Gloru lin! Ĉar la korupton
oni nun envias pli.

Kaj nia Camacho, laŭe al tia hispana sentenca-proverbeca tradicio jene koplas:

Afgana talibo diris
al soldat’ el Okcidento:
vi disponas la horloĝojn,
sed ni disponas la tempon.

Ĉiu hom’, individue,
liberas kiel libera
foli’ defalanta humen.

Ne nomu min filozofo.
Mi nur verkas poemetojn
pri la vivo kaj la morto.

La plej epigramecan flankon de la koploj, krom ke li dediĉas du tiatonalajn al Aleksander Korĵenkov kaj Carlo Minnaja, li rezervas al la figuroj de Perla Martinelli kaj Valerio Ari kaj al ties organizo La Civito.

Mi sentis ja la mankon de amtemaj koploj, tiel graciaj kiel burĝonoj de rozo, kie la tuta beleco de la floro koncentriĝas kaj reteniĝas. Jen mi ekzemplas per jena tiuspeca, uzata kaj en la andaluza kaj en la astura folkloroj:

Sonĝis mi, ke neĝo flamas,
sonĝis mi, ke fajro frostas
kaj, se sonĝi pri neebloj,
sonĝis mi, ke vi min amas,
vidu kiel do mi sonĝas.

Nenio stranga, tamen, se konsideri, ke tiaj koploj, ĝenerale, priversas personajn amospertojn, kaj la camacho’a poezio ĝenerale eksteras al la liriko pri la mi-o. La poezion de la hispano, la admirata italo Mauro Nervi nomas realisma. Mi ne ŝatas tian epiteton. Jorge Camacho praktikas ian sisteman ellaboritan arton surbaze de simboloj, konceptismaj formuladoj, vortaj-ideaj ludoj, impresionismaj peniktuŝoj kaj ekzistadismaj anim-skurĝoj, kiu tre apartigas lin disde la norma aŭ "reala" lingvouzo.

Camacho lirikas. Ĉar ekzistas du klasoj de liriko: liriko objektiva, kiu iras de la interno de la poeto en la eksteron kaj inverse, kaj liriko subjektiva, kiu iras de la interno de la poeto en plian internon de la poeto. Objektiva lirikisto do projekcias sian enon sur la elan mondon kaj la elan modon sur sian enon. Tia estas Camacho. Fakte li ja parolas pri si mem, sed tion li faras enkorpiĝante al vir’, kiu belon aprecas aŭ al afgana talibo aŭ al soldat’ el Okcidento aŭ al ĉiu hom’... Kaj en la maloftaj okazoj, kiam li diras mi, li ordinare vortumas ion ĝeneralan aŭ evidentan –mi nur verkas–, kiu ne tuŝas lian intiman mondon. Kaj liriki objektive nek pli nek malpli bonas ol liriki subjektive. Temas pri alia afero. Gravas nur la talento, kaj tiu ĉe nia poeto superabundas.

Nu, apud la popolatendencaj Koploj, kiel dirite, aperas kontrapunkte la kleratendencaj Filandroj, sed, fakte, unuj kaj la aliaj estas nur esprimaj variantoj de unu sola fasko da zorgoj. Leĝera fronte al grava, senĝena fronte al streĉa, ludum fronte al fatum en dialektika sintezo aŭ edzeco. Jen la kleo.

Filandro, laŭ PIV, estas "blanka subtila fadeno, produktata de diversaj araneoj, kiuj ŝvebas en aero dum malfrua somero". Rimarku, ke subtila araneaĵo, araneoj kaj malfrua somero konsistigas, kiel klarigite, emblemajn elementojn en la camacho’a poezia universo.

Pere de tiaj filandroj nia bardo [Poezi’jen esploro (laŭ diro de Ragnarsson), li asertas en sia Arto poetika] faras sia la ragnarsson’an konceptadon de poezio kiel esplor(il)o kaj la percepton de la hispana poeto Pedro Salinas: "la poezio estas aventuro al la absoluto. Oni alvenas pli malpli proksime de ĝi, oni trairas pli malpli longan vojon: jen ĉio". Tio signifas, ke por Jorge Camacho la poezio estas ia maniero koni profundajn realaĵojn, ia maniero aliri la esencon de la realo. Salinas pluas jene: "Ĉe poezio mi aprezas, antaŭ ĉio, aŭtenton. Poste, belon. Fine, inĝenion". Kaj ĉe la filandreca Camacho tia trio palpeblas. Liakosme, la inĝenio permesas al li enprofundiĝi en la homajn vivspertojn por malkovri tion, kio kuŝas preter konkretaj anekdotoj, nome por proksimiĝi al la absoluto. De ĉio ĉi venas la ĉefa karakterizo de lia filandra arto: interna konceptismo, t.e. ia arto pri sagaco aŭ inĝenieco, kiu manifestiĝas per paradoksoj, nesuspektitaj asociadoj, subtilaj ideo-ludoj, kondensado de konceptoj..., nome rimedoj por igi la lingvon laŭiĝi al lia celo: enprofundiĝo en la viv- kaj hom- esencon.

La metriko de la filandroj unuavide simplas. La poeto preferas mallongajn versojn kaj strofojn, ne ĉiam rifuzas konsonancan rimon, kvankam li ĉiam pli emas al asonanco kaj al blankaj versoj, ĉiukaze ne mankaj je sonoreco kaj aliteracioj kun konotacia valoro. Temas, tamen, pri rigore cizelitaj versoj, kie ĉiu vorto aperas en tute malhazarde ekzakta loko.

Sed ni konkretigu ĉion ĉi. Ni turnu nin, unue, al la filandro titolita Itineroj:

Suri la teron.
Uteron sopiri.
Aspiri eteron.

Kiel ĝi konvulsiigas la animon, laŭ la boulton’a devizo! Per pria noto la poeto informas: Dediĉe al Nuria Cano kaj Joxemari Sarasua. Sed tio ne multon klarigas al la ĝenerala leganto. Mi sciigu, ke antaŭ nelonge Joxemari retmesaĝis al la amikoj de la ibera grupo belan novaĵon: li kaj Nuria gepatriĝos. Jen la startpunkto. Kaj jen la reago de Jorge Camacho: sepvorta poemo, kiu intencas kvintesencigi tutan homan vivon per tri versoj, per tri fundamentaj interakordigeblaj manieroj esti vivanto, t.e. surmondeco (Suri la teron); sopiro al utero kiel psikologia konstanto: vivo egalas timon, kaj nia subkonscio sentas la mankon de tia perdita paradizo, de tia mirinda fortreso –ni hispanoj nomas la uteron patrina klostro–, kie ni senpene ricevis protekton kaj nutron kaj amon–, sed sopiro al utero ankaŭ kiel seksa konstanto, kiel seksa trudo tiel grava en la naturo, ke ĝi motoras la vivon, seksemo kiel pleja plezuro kaj plej magia amata tiraneco (Uteron sopiri); kaj emo al reintegriĝo en la kosmon –nenio detruiĝas, ĉio transformiĝas– kiel simpla ero de tiu fluido, kiu ĉion penetras kaj tra kiu ĉiuj lumoj kaj sonoj sin propagas (Aspiri eteron).

Kaj nun ni aliru la strukturon de la poemo, ĉar tio ilustros nin pri la camacho’a poezia alĥemiado. Unue rimarkindas la nereguleco de la unua verso rilate al la du ceteraj: ĝi kvinsilabas, dum la aliaj sessilabas; ĝi konsistas el unu trokeo kaj unu amfibrako, dum la du aliaj konsistas el po du amfibrakoj. Tia nereguleco de la unua verso iel emfazas la enrompon de la vivo en la mondon en la momento de la naskiĝo, nome surmondiĝon kadre de surmondeco, dum la amfibraka reguleco de la du ceteraj aludas la fakton, ke temas ne pri momentoj, sed pri pli malpli daŭraj etapoj markitaj de konstanteco, kiel dirite ĉi-supre: psika-seksa emo al utero kaj konscia vojado al la morto aŭ la absoluto.

Rime Itineroj plej luksas: la normala rimo teron-eteron, krom ke ĝi estas riĉa, vidiĝas apogita de interna riĉa rimo per uteron. Rimarku, ke ĉiu el tiuj tri substantivoj entenas la vorton tero, nome principo de fekundo, kie estaĵoj kaj estuloj diluiĝas kaj el kies sino ili renaskiĝas spike aŭ frukte. Analoge, ne hazardas la loko, kiun tiuj tri substantivoj okupas en la poemo. En ĝi, ili formas la figuron <, nome komenca angulkrampo. Siaflanke, la tri verboj, suri, sopiri kaj aspiri, kun la escepto de la unua –jen ankoraŭa spuro de la antaŭplanita unuaversa nereguleco– simile kunligeblas. Rimarku, ke la du lastaj kundividas, krom la riĉa-rima piri, la literojn s-p-i-r-i, kiuj kunaj donas la vorton "spiri". Kompreneble, spiri, ĉar unua, plej vitala funkcio plenumata de ĵusnaskito! Pri ĉi paro da verboj en rilato kun la unua, la sameco per s-ri, permesas kunligon, se ne pro perfekta rimo, tutcerte ja pro aliteracio. El tio rezultas la figuro >, nome fina angulkrampo. Do, la rima diagramo de la poemo jenas: < > . Nome la vivo estas mallonga parentezo inter du krampoj: naskiĝo kaj morto.

Tiele, por Camacho ritmo kaj rimo havas ne simplan ornaman sed ja semantikan valoron; ritmo kaj rimo kaj bildoj kaj simboloj kaj ĉiuj poeziaj rimedoj bonas por lia celo: konotacii; bonas por lia vojaĝo al la absoluto, bonas por indukti ĉe la leganto ian blindumon, ian anim-skuon, ian intuon pri esenceco.

Kurioze, en Eklipsas legeblas la preskaŭ samtitola kaj tute samtema poemo Itinero:

Inter limbo kaj limbo meandras la vivo.

Kaj, kurioze, ankaŭ ĉi unuversaĵo sepvortas –ho, la magia fascino de la nombro sep!– kaj, krome, meandras aŭ serpentas por sugestii al ni la saman konkludon kaj bildigi, plej plastike kiel eble, tian fundamentan zorgon de nia bardo. Ĉu realisma poezio? Evidente, tute ne.

Nun ni transiru al alitipa filandro:

lazuro
filandro sub anzino

vanuas
la svaga labirinto

koŝmaro?
miraĝo?

en lernejo
knabino

Jen ni staras antaŭ pruvo de la ĉiam kreska tendenco de nia poeto al senbalastigo, al esencismo, al nobla simplo. Dek tri vortoj, nur dek el ili kun semantika konsisto. El ĉi lastaj, nur unu verbo kaj sep substantivoj. Kial? Sendube ĉar substantivoj prezentas la esencon de la aĵoj, fronte al verboj, kiuj spegulas ties ekziston. Kvar paroj da mallongaj versoj, kies tuto iel memorigas la poeziajn produktojn el la unuaepoka Neves, la atmosferon de la pejzaĝoj de Monet aŭ la animkarese naivajn pentraĵojn de Chagall.

La unua versoparo prezentas pacdonan bildon. Filandro –ĉu povus manki ĉi elemento, kerna ĉe la poezia universo de Camacho, plena je tiaj subtilaj eroj aŭ iloj, taugaj por antaŭenpuŝi sin kosm-, hom- kaj viv-esploren?– pendas je anzino sub lazura ĉielo. Kaj iel la bildo, verŝajne prirevata de knabino dum lerneja leciono, forsvenas ŝiamense.

Aŭ eble ne tielas. Eble temas nur pri neligitaj kvarpare prezentitaj realaĵoj. Iel aŭ alie la poezia propono belas kaj allogas.

De kie do fontis, fakte, la ideo? Nu, simple, de ies invito al elektado de la dek plej belaj vortoj en esperanto. Nia poeto elektis siajn: anzino, filandro, knabino, koŝmaro, labirinto, lazuro, lernejo, miraĝo, svaga kaj vanui. Poste li ordigis ilin, reordigis tian universon – ja, laŭ la ĉilia poeto Vicente Huidobro, poeto estas eta dio–, kunmetis ilin versoparen kaj grupigis tiujn versoparojn en bunte asonancitan poemon. Kaj jen la rezulto de tia poezia kreadismo: bela lirika arpeĝo aperta al pluraj interpretoj.

La mondo spegulita de Koploj kaj filandroj ja plenas je statuoj kiel fundamentaj poezieroj. Statuoj fikse rigardas nin en La salstatuo, Stabiloj, La luno, Hrojno kaj Bastet.

Ankaŭ la etrusko en Torijo statuas. Torijo ŝprucis eke de ekspozicio pri etruska-romia arto, kiun Jorge kaj mi projektis viziti. Sur la pria reklam-afiŝo aperis bildo de la skulptita kapo de etrusko, t.e. de ano de enigma civilizacio, kies arto, almenaŭ la ĝis nun konataj restaĵoj de ĝi, havis, ĉefe, funebran karakteron. La orgojlo de la romia civilizacio ne permesis al multaj el ties lucernoj agnoski la etruskan influon super sian kulturon. Tial ili sankciis la mult-aĝan Etruskion per ia certa damnatio memoriĉ, historia kondamno, celanta ĝin sepulti en forgeso.

Ĝin sepulti en forgeso! Kompreneble tiu etrusko ne povis ne skui la animon de nia poeto. Fakte neniam ni kunvizitis la ekspozicion, sed nelonge poste mi rete ricevis ĉi impone mirindan poemon: Torijo "torijo: pordego, el ligno, fero aŭ ŝtono, starigita sendepende antaŭ jaŝiro [ŝintoa templo] kaj konsistanta el du fostoj, ligitaj per lintelo [ŝtona, betona, ligna aŭ fera trabo horizontale metita sur la fostoj de fenestro aŭ pordo] kaj subtrabo" (NPIV)–. Per tiu torijo, unu el tiaj elementoj limaj inter du realaĵoj, plej ŝatataj de nia poeto, kaj tiu etrusko –kiel fajna poezia ŝtofo!nia Camacho asocias la mediteranean kulturon kun la ekstremorienta kaj vibrigas nian animon per lum-skurĝo, kiu plej plastike lokas nin sur la linio, kiu disigas aŭ kunfluigas vivon kaj morton. Nek pli nek malpli:

Morti estas transiĝi en etruskon
aŭ transiri la torijon kondukantan
el la bunta templo de la vivo
al la stepo senforma kaj senfina.

Kiom da vero! Kiom da terura belo! Kiom da simple formulita profundo! Kiom da duraj t- kaj tr-aliteracioj pri la vivo fronte al molaj s- kaj sf- pri la morto! Metiismo de poeto.

Statuoj hantas nian bardon. Statuoj pro efiko de la homo, kiu kreas ilin homecaj. Tiom, ke ili, fakte, prezentas realaĵon tute diferencan disde la materialo, kiu konsistigas ilin. Kaj statuoj diserigitaj pro efiko de la tempo, kiu ĉion transformas, aliigas, diluas, kunigas kaj konkretigas en senfina ĉeno. Ĉio fluas, ĉio ŝanĝiĝas, nenio pluas identa al si mem. Jen heraklita vero kaj angoro. Salstatuo, frostigita momento de hom-vivo pro efiko de la arto, iĝas sablo lekota de la kaproj kaj ventoj de l’ dezerto pro efiko de alia angoro: la tempo. Kaj tiu sablo, ombro de eĥo, estas samtempe embrio de ombroj, nome, de ontaj realaĵoj, kiujn la tempo aliformigos kaj tiel plu kaj plu kaj plu.

Ne multfoje en esperanto oni vortumis aŭ prilumis ian veron tiel spirhaltige kaj bele kiel faras Camacho per la versotrio ĉe la fino de sia La salstatuo:

Sablohorloĝo.
Embrio de ombroj.
Ombro de eĥo.

Tri substantivoj, neniu verbo. Sole substanco, esenco, sed ne manka je belo: mbr-aliteracio kaj konstanta ripeto de la litero o, laŭa al la ronda perfekteco de la anim-skurĝa vortumado. Metiismo de bona poeto.

Ankaŭ la bildoj de homoj iam amataj, plutenataj niamemore, havas la formon de statuoj –frostigitaj gestoj kaj sintenoj–, submetitaj al samaj ŝanĝo-leĝoj kiel la ekstermensaj, marmoraj, malvarmaj, argilaj... Leĝoj tute aplikeblaj eĉ al la statuo de ia nigra-mama perfekta, pura, damne senkompara diino –aŭ virino–, Bastet, jam kovrata de tavol’ de fajna polvo. Leĝoj tiel admirinde formulitaj kiel la cocteau’a La luno estas la suno de la statuoj, kiun nia Camacho beltakte disvolvas en sia prozpoemo La luno, kie palpeblas surrealisma estetiko kaj spureblas eĥoj el lia admirata Jorge Luis Borges. Leĝoj, kiuj eĉ preteriras la "homecon" mem de la statuoj kaj aplikeblas kun simila anim-tremiga rezulto al ĉiu efiko, kiu unuarangiĝas super sian kaŭzon. Tiel en la prozpoemo Hrojno la poeto esprimas sian miron pri la fakto, ke la vorto hrojno, el la islanda hraun, signifas solidan, petriĝintan lafon. Islandanoj nomas lafon flua hrojno, kvazaŭ oni disponus nature la vorton glacio, tamen ankoraŭ ne la neologismon akvo. Cetere, ĉi tie aperas ligo kun emblema biblia virin-statuo: la Lot-edzino, nur aludita en Salstatuo.

Ĉiun ĉi filandran statuismon Stabiloj plastike resumas:

skulptisto

eldonas

el bloko marmora

vivon latentan

korpon

konsterne vivoplenan.

dancistoj

fragile

korpas

labilajn statuojn

efemere

hipnotajn

avatarojn.

Skulpt- fronte al danc-arto. Marmoreco fronte al fragilo. Du versoblokoj en preskaŭ simetria kontrasto, kiuj fakte spegulas esencan komunecon. Ĉar kio pli similas al skulptaĵo ol dancisto? Ja ties gestoj dum dancado ŝajnas diseriĝi en la infinitajn interajn frakciojn, kiuj, paradokse, faras la movon neebla, laŭ Zenono el Elajo. Kaj tiel la poemo popoliĝas de infinita serio da hipnotaj statuoj en bunta apoteozo.

Malgraŭe, kiel jam traktite, kaj kiel evidentigas la titolo mem, la ĉefan simbolon ĉi-kolektan konsistigas filandro. Jen kiel nia poeto pravigas sian prian sparkon de inspiro en sia Arto poetika:

En poem’ eterniĝas okazoj efemeraj
kiel arĝente silkaj filandroj lastsomeraj,
per kiuj araneo balonis, ŝvebis, glisis
en la misteran kosmon kaj por momento brizis.

Sed la mira blindumo de Camaĉo ja duoblas. Unue, pro la filandro mem; due, pro ties produktanto: araneo. Nian bardon ravas araneoj. La kialon de tia raviĝo mi komentis en mia eseo-prelego Pri poeziaj eklipsoj kaj aliaj kamaĉologiaj fenomenoj, baldaŭ aperonta ĉe Beletra Almanako kiel recenzo pri Eklipsas. En tiu poemaro, tuj antaŭa al Koploj kaj filandroj, nia bardo jam starigas la fundamentan valoron de tia simbolo en sia poezio per sia tankao Araneo:

Rekonstruite
la reto splendas nun.
Ho araneo!
– sizifo sensignifa
post paso de tajfun’

Onin ravas la nuda kaj intensa emocio manifestita de la poeto al estaĵo dimensie tiel eta –sensignifa–, kaj tamen kapabla je plenumo de eksterordinare bela –splenda– kaj, samtempe, superflue perfekta, iel senutila, laboro. Kaj ĝuste en tia superfluo, en la senutilo de tiom da zorgoj, en la fragilo de la rezulto, konstante submetita al risko de katastrofo far ventoj kaj ventegoj, kuŝas io grandioza. Kio do? Ni vidu: la poeto faras el araneo ian sizifon –laŭkutime, per tre bela kaj lerta aliteracio: sizifo sensignifa, nome homecigas ĝin. Kiel sciate, laŭ la greka mitologio, Sizifo estis kondamnita de la dioj je puŝado de peza ŝtonego ĝis montopinto. Post alveno al la supro, la ŝtonego ruliĝis suben, kaj Sizifo devis resuprenigi ĝin kaj tiel plu kaj plu kaj plu ĝis la fino de la tempoj. Ĉi mito do simbolas la absurdan laboron, la monotonecon de la tagoj, kiujn la homo devas surpreni ĝis la horo de la morto, la absurdecon de la vivo. Albert Camus komencas sian eseon La mito de Sizifo proklamante, ke la unusola serioza filozofia problemo estas sinmortigo, ĉar ĝi estas la unusola ago, kiun la homo povas fari por ŝanĝi la kurson de sia ekzistado. Sed la ĉi-poema homo de Camacho ne tute laŭiĝas al la camus’a konsidero. La ĉi-poema homo de Camacho, simboligita per araneo, havas la grandiozon, ke li-ŝi, infinitezima parto de ia senlima enigmoplena universo, de io tiel sensenca kiel la ekzisto, ia ekzisto kiun li-ŝi ne komprenas, brave kontraŭbatalas tajfunojn, malfacilaĵojn, transvivas ilin kaj, sen scii kial, kreas ion, kion li-ŝi ankaŭ ne komprenas, sed kio sublimas: artaĵon, belon, malgraŭ ĉiaj malgraŭoj. Kaj ĉio ĉi gigantigas, nobligas la araneon, nome la homon. Kaj ĉio ĉi profunde emocias nian poeton kaj nin ĉiujn pere de lia belege teksita tankao.

Tiel tembras camacho’aj araneoj. En Koploj kaj filandroj nia bardo reprenas tian trafan analogion kaj, kadre de la poemo vefto kaj varpo, prezentas diversajn artistojn –fotiston, rakontiston, desegniston– en plenumo de siaj respektivaj taskoj por konkludi jenan lumoplenan belaĵon:

oni tiel komponas, semas aŭ teksas
lumon, poemon.

Teksi lumon aŭ poemon! Superban kaj subliman laboron li rezervas al artistoj. Ĉar arto iel savas nin. Mi certas: se la homo ne konscius pri sia nepra morto, ne ekzistus arto. Arto estas ia rimedo por sineternigo, ia maniero ekzorci la morton, ia mola velura ŝultro, sur kiun ni apogas tian angoron kaj tian egan timon, ia balzamo por la vivo-vundo.

Ĉi-kolekte nia poeto, jam kun plena posedo de sia propra poezia universo, de ties ŝlosiloj kaj implicoj, pripoemas la homan sizifecon eĉ sen eksplicita mencio pri araneoj, per sia Vojon:

Amin-acidaj
aŭ montaraj
ĉenoj.

Netrovita ĉener’.
Ĉenreakci’.
Katenoj.

En la senluma labirint’,
la manekenoj.

Kompreneble, tiel esencan penson li esprimas, laŭkutime, sen verboj, per mallongaj versoj kun neregula ritmo –laŭe al la spir-haltiga naturo de la panoramo vortumita–, kvankam kun konsonanca rimo per -enoj. Tiel li konotacias teruran konstaton: la homo ne liberas. Katenas lin-ŝin ĉenoj amin-acidaj, nome genaj –kvintesenco de la vivo–, internaj, kaj ankaŭ montaraj, nome eksteraj. Ĉi-poeme, fakta gena determinismo, gena fenomeno kun komplekseco kaj ekzakteco atingitaj per natura evoluo –ĉenreakci’– anstataŭas la mitan dian punon de la tankao Araneo, kaj Sizifo, t.e. la homo, mallibera, vidiĝas karakterizita de korprema, kvazaŭ fizike doloriga bildo: manekeno, meze de ia senluma labirint’: la vivo, tiel dura kaj anim-frostiga kaj senluma aŭ nekomprenebla.

Ĉion ĉi konsiderinte, ni povas kompreni sen pliaj klarigoj la tutan simbolaron, la mornan krion kvazaŭanhele esprimitan per jena seso da versoj sen titolo:

diris
"mi elretiĝas"
ne araneo
sed hom’
en labirinto
kies silkon li ne ŝpinas.

La homo en la du lastaj poemoj, profunde sombraj kaj animŝiraj, ja lauiĝas al la camus’a sizifo. Ili ja nigre pesimismas, kontraste kun vefto kaj varpo kaj Araneo, ĉar al ili mankas la saviĝo pro la arto, kiu animis ĉi tiujn. Tion spite, la poezio de Jorge Camacho, entute, ne pesimismas. Mi ne konsentas kun Carlo Minnaja pri tio, ke Camacho "iras sian vojon, pesimisme". Li rigardas al la vivo kaj al la homo rekte, profunde, kuraĝe, liberpensule kaj senkliŝe, kaj, kompreneble, li ne povas petardi per ĝojo ĉiuflanka. Kiu vera poeto, kiu vera intelektulo rajtus je tio? Metafizike, sur nur racia bazo, la analizoj ne kondukas, ĝuste, mirlanden. Fizike, simpla rigardo al nia ĉirkaŭo, al televidilo, al ĵurnaloj... trempas nian animon en doloro: milito, subpremado, teruro, murditaj virinoj, torturitaj viroj, kripligitaj aŭ malsatmortaj aŭ seksperfortitaj infanoj, senĉesa fabrikado de kaj negocado per armiloj, t.e. mortigiloj... Kaj doloro kaj doloro kaj doloro... Ĉu honestus do fieri pri sia aparteno al la homa specio? Ĉu decus ne pesimismi ĉi-prie? Kompreneble, krom tiu kantie pura racio, ekzistas ankaŭ iu kantie praktika racio, kiu instigas nin, laŭ ekzistencialista moto, vivi la vivon kvazaŭ la vivo vivindus. El tio, la camacho’a pivotado inter ludum kaj fatum, ĉi-libre eksplicita per, respektive, koploj kaj filandroj. Ĉu pesimismas poeto, kiu jen ŝercas per Limerikoj, jen invitas al ĝuado de la viv-plezuroj –Frandaĵojn, ruĝan vinon kaj spritajn kamaradojn! (Unuversoj)–, jen laŭdas junon –Ho sparko de junulo, magneto de miraĝoj! (Unuversoj)–, jen, sur la spuroj de Umar Kajjam, unu el la plej grandaj poetoj en la historio de la tutmonda poezio, prikantas vinon kaj ties sekvojn per siaj Pluebrio kaj Transebrio aŭ sprite ŝercas pri la stato de Postebrio?

Aliflanke, kelkajn filandrojn nia poeto uzas por esplori la mondon de la poezia kreado mem kaj por elmeti siajn priajn zorgojn, ideojn kaj proponojn. Tial ili aparte interesas kiel gvidiloj tra lia lirika universo. Ni do pritaktu ilin.

En Arto poetika li atakas klasikec-pledajn versistojn kaj recenzantojn, ĉefe rusajn, per ties propraj armiloj: pure rimitaj versoj (aleksandroj), kiuj pruvas i.a. la nekompetenton de multaj el tiuj homoj, blindaj antaŭ propra-tradicie rimaj stumbloj kiel agordoj, abortaj rimoj, rimoidoj k.s., kaj tamen ĉiam pretaj tani la haŭton de blankversemaj poetoj. Parenteze li vergas la redaktiston de La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov, pro la fakto, ke tiu forcenzuras vortojn

dirante, ke La Ondo ne povas publikigi,
ekzemple,
"piĉo", "merdo", "bugrinda", "kaco", "fiki",
eĉ "koto" kaj "kreteno", ofendajn kaj obscenajn

Fine, li konkludas, ke poezio estas ne rimo, ne ajnatipa perforto, sed aro da fajnaj, subtilaj, esencaj ekvilibroj, aŭ esploro, laŭ diro far Ragnarsson, aŭ animostato, laŭ konceptado far Neves.

En arto poezia Camacho distingas inter la ŝminkorimoj, ritmo, la pejzaĝo de iu vorto– kaj la esencobildoj, konceptoj, komparoj kaj kontrastoj– de poemo kaj, malkiel Robert Frost, opinias, ke poezio ne estas tio, kio perdiĝas en traduko –en traduko perdiĝas nur la ŝminko–, sed tio, kio restas –en traduko restas la esenco–.

En la poemo En vespera horo li interfratigas ĉiutempajn etnolingvajn poetojn kun esperantaj, ĉar ĉi lastaj trinkis el plej diversaj fontoj ĉiu-lokaj kaj -epokaj, ebligante nin, tiele, kaj per tradukaj kaj per originalaj elplumaĵoj, vibradi pro resonanco el plej diversaj poeziaj tradicioj. Jen do la grava rolo, kiun, por nia bardo, ludas la esperanta poezio. E-poetojn li kaloĉajeske nomas poetoj en krisolo kaj finas per mencio pri pluraj virtuozoj de la verso

ne truka kaj afekta, asepsa, malsincera,
sed sonore preciza en univers’ mistera.

La kaloĉaja formulo poeto sen popolo ricevas plian varianton jenapoeme:

Krom konato kaj amiko,
viajn librojn – kiu legos?
Ho poeto sen publiko!

Se transiri alipunkten, ne mankas ĉi-kolekte, kiel en aliaj poemaroj de Jorge Camacho, politikaj-sociaj plendoj kaj kritikoj, lia indigno kontraŭ maljusto, kontraŭ ekspluatado, liaj skoldoj kontraŭ tiraneco, lia kolero kontraŭ stulto, kontraŭ la panem et circenses, per kiuj niaj regantoj opiumas nin; lia pledo por mondo, kie sunu homaj rajtoj...

Tiutonalas la poemoj Disonanco; Geopolitiko; en Afriko; kiom ĝene; Sanktaj triunuoj kaj la kontraŭnaciismaj Poemo sen titolo kaj koplo laŭ Diogeno, kies lingvo rekta, kvakam ĉiam zorge, bele ellaborita, laŭe al la marko karakteriza de la camacho’a ateliero, farus ajnan komenton superflua. Tion spite, mi ne povus preteri mencion pri la granda emocio de mi spertita antaŭ la liberecana tria trio de Sanktaj triunuoj, kiu, kuntekste de tiu mirinde simple tornita poemo, al miaj oreloj sonis eĉ pli freŝa, aktuala kaj plena de senco kaj de forto ol iam ajn antaŭe:

La tri revolucioj:

Sen reĝoj
Sen patrujo
Sen dioj

En sia jam menciita recenzo pri Eklipsas, Carlo Minnaja starigas jenan ŝajne retorikan demandon pri la poema engaĝiĝo de nia bardo: "Camacho laŭte protestas kontraŭ la militaj kaj diktatoraj fiaĵoj: ĉu sterila kaj neaŭskultata protesto, kiel ofte denuncoj de poetoj, aŭ male lia engaĝita indigno havas socian rolon kaj efikon konkretan? La leganto juĝos."

Nu, pri la konkreta efiko de la camacho’a kontestado neniu povus scii. Kian konkretan efikon havis la romancoj de la karmemora hispana poeto Miguel Hernández, kiam li permegafonis ilin al soldatoj de la faŝismaj kontraŭaj tranĉeoj por revarbi tiujn soldatojn al la justa kaŭzo de la popolo? Kiom da homoj dizertis al la respublikana armeo rezulte de tiaj deklamadoj? Mi ne scias, sed tio min tute ne interesas. Gravas nur, ke Hernández donis sencon al siaj estetikaj zorgoj metante ilin je la servo de justo, ke li forĝis monumenton al la socia vero surbaze de plej elpurigita belo, ke li atestis pri sia epoko, ke li bildigis per poeziaj sparkoj la tutan tragedion suferitan de miaj tiamaj samlandanoj... Kaj tio, kompreneble, havas socian rolon. Kaze de Camacho, mi ne scias, ĉu liaj soci-kritikaj poemoj solvos ion konkretan aŭ movos iun ajn al la revolucio. Mi timas, ke ne multajn. Interalie, ĉar esperanto estas ne nur preskaŭ nekonata, sed eĉ preskaŭ nesuspektata. Sed tio ja ne gravas. Gravas nur, ke li alprenas klaran politikan pozicion pledante por valoroj kongruaj kun la batalo por la homa emancipiĝo. Kaj tio, kompreneble, havas socian rolon. Des pli konsiderindan en la nunaj momentoj de konfuzo, ĥameleonado kaj sendifiniteco. Ĉu simple bela pozo? Tute ne. Kiel dirite, por nia bardo poezio egalas esploron. Kaj tia esploro ampleksu ĉiujn aspektojn de la vivo. Ankaŭ la politikajn kaj sociajn. Cetere, la hispana poeto Gabriel Celaya asertis, ke "poezio estas armilo ŝargita per futuro". Ja Jorge Camacho brave pafas per tia armilo.

Kaj ankaŭ per la armilo de esprimlibero. En Koploj kaj filandroj legeblas la poemeto Frunazulo:

Oni nomas frunazulo
homon kiu, naskiĝonte,
per la naz’ komencis flari
la dolĉan piĉon patrinan,
la fremdan kaj sekan mondon.

Nenio skandala, ĉio normala. Nenio plumpa, ĉio milda kaj tenera. Sed sentabua. Ĉi-poeme la patrina piĉo konsistigas unu el tiaj poeziaj elementoj limaj inter du realaĵoj –ĉi-okaze, cise, la feta vivo; transe, la mondo de la jam naskitaj–, tiel karakterizaj de la camacho’a poeziejo, kiel ni vidis. Unu plia el ili. Kial ne? Kaj, tamen, Korĵenkov, kiel komentite, kaj aliaj samparoĥanoj forcenzurus la poemon nur pro la vorto "piĉo", por ili netolerebla. Mi scias, ke en Britujo, sendube pro ankoraŭa prudo el viktorina ridinda hipokriteco, la vorton "piĉo" rigardus neprononcenda eĉ plej ekstersocia senhejmulo. Sed ne aliloke. Aliloke virinoj havas piĉon –nur malmultaj havas vulvon– kaj viroj havas kacon –nur malmultaj havas penison–, kaj la mondo ne disfalas pro tio. Kaj, ĉar ekzistas piĉoj kaj kacoj por la ĝenerala publiko, tiuj ekzistas ankaŭ por kino kaj por skulptarto kaj por pentroarto kaj por literaturo... Aliloke –ekzemple, en Francio–, Gustave Courbet pentris en 1866 unu el la plej impone belaj piĉoj en la historio de pentroarto: la tutmonde faman kaj laŭdatan pentraĵon L’origine du monde (La origino de la mondo). Aliloke –ekzemple, en Hispanio–, Juan Manuel de Prada publikigis en 1994 la furoran verkon Coños (Piĉoj), kolekton de lirikaj rakontoj kaj prozpoemoj pri plej diversaj tipoj de piĉoj. Jen la titolo de kelkaj el ĝiaj ĉapitroj: La piĉo de violonĉelistino, Arkeologio de la piĉo, La piĉo de onjo Loreto, La piĉo de la kudristinoj, La piĉo de budhisma monaĥino, La piĉo de mia fianĉino... Entute, kvindek piĉoj elegie pritraktitaj. Aliloke –ekzemple, en Esperantujo–, la brila verkisto Karolo Piĉ’ (jes, Piĉ’, apostrofita Piĉo) aŭtoris i.a. la epokfaran romanon La Litomiŝla tombejo, surbaze de lirikaj rakontmaniero kaj atmosfero kaj de ina geografio abunda je mirindaj piĉoj kaj mamoj kaj venusmontoj... Se ne paroli pri tia unika juvelo de la amora poezio, Libro de Amo, far Peter Peneter (Kálmán Kalocsay) kaj Georgo Peterido Peneter (Gaston Waringhien), kiu furoris jam en la 1960aj jaroj kaj levis piĉojn, kacojn, klitorojn, kojonojn, frandzojn, midzojn, fikojn ktp. al la kategorio de diaĵoj.

Bedaŭrinde, La Ondo de Esperanto neniam povos paroli pri la granda Karolo Piĉ’, ĉar obscenas lia familia nomo. Aŭ eble jes, per simpla ĉastefika (ĉast-ekoita) transnomado al Karolo Vulv’. Analoge pri ekstraktoj el liaj verkoj kaj el Libro de Amo... Ĉu ne halucine?

Mi esperas, ke tia ondo de prudo kaj etburĝaj antaŭjuĝoj ne disvastiĝos kadre de nia tradicie liberama kaj liberesprima verda malpopolo –laŭ trafa vortumo far Camacho en ties kontraŭnaciisma Poemo sen titolo–, kaj ke poemoj kiel la ĉi-kolektaj Frunazulo kaj jena koplo

La okazintan, prefere,
ni ne nomu "enamiĝo".
"Enpiĉiĝo"?Jes, ĉar tiam
vin envultis ŝia piĉo.

perceptiĝos kiel pliaj akordoj el la harmoniriĉa poezia sonato far nia bardo.

Sed kie kadreblas la poezio de Jorge Camacho? Onidire, li avangardas. Prave. Tamen ni komprenu tion ĝustamezure. Ĉar Camacho ne ikonoklastas. Tute male. Li renovigas la tradicion, aliigas, nuntempigas ĝin. Li akordigas tradicion kun avangardo en fruktodonan sintezon. Observante ĉi verkon, kiun vi havas enmane, oni rimarkas plejon da versoj konstruitaj jen laŭ la piednombra, jen laŭ la silabnombra sistemo, kun tendenco al rimo, jen konsonanca, jen asonanca, fronte al plenmaneto da liberaj versoj. La novaĵo staras en la kuraĝa maniero ekspluati aŭ dresi la klasikajn rimedojn de versofarado por ilin alkonformigi al siaj direndoj kaj dirmanieroj, kiel vidite.

Sur tia bazo, principe kontraŭa al historiaj avangardaj movadoj, Camacho, tamen, konscie aŭ nekonscie, ekskursas al la hispanaj avangardismoj de la komenco de la pasinta jarcento kaj tie tendumas apud la hispana antonomazia avangardisto: Ramón Gómez de la Serna, la kreinto de literatura ĝenro nomata greguería –ni esperantigu ĉi terminon per "gregerio"–, la sama homo, kiu en 1910 aperigis en sia literatura gazeto Prometeo la Futurisman manifeston de Marinetti –la itala poeto, kiu asertis, ke "konkurs-aŭto pli belas ol la Venkantino de Samotraco"–. La sama homo, kiu cirke prelegis rajde sur elefanto. La sama homo, kiu, kune kun Charles Chaplin kaj la italaj verkistoj Bontempelli kaj Pitigrilli, konsistigis la grupeton de unusolaj eksterlandanoj invititaj kiel plenrajtaj membroj de la Prihumura Akademio de Francujo. Ramón mem difinis ĉi ĝenron kiel "la aŭdaco difini la nedifineblan, kapti la paseman, diveni tion, kio eble ne kuŝas en iu ajn aŭ eble kuŝas en ĉiuj". Tiele, kaj laŭe al jena ekvacio starigita de li mem: metaforo + humuro = gregerio, li vortumis centojn da gregerioj tiel allogaj kiel jenaj:

1) Hajkoj estas poeziaj telegramoj.

2) Bibliomaniulo estas iaspeca kleptomaniulo de la libroj.

3) La sonĝo estas antaŭaĵo, kiun faras al ni la morto por ke estu al ni pli facile pasigi la vivon.

4) El la neĝo falinta surlagen naskiĝas la cignoj.

5) Cignoj metas la kapon subakven por vidi, ĉu estas ŝtelistoj sublite.

6) Puloj faras hundojn gitaristoj.

7) La tuta juvelbutiko hontruĝiĝis. Ĝin rigardis komunisto!

8) Serpentoj estas la kravatoj de la arboj.

9) La terno estas la interjekcio de la silento

10) La mevoj naskiĝis el la poŝtukoj, kiuj adiaŭas ĉe la havenoj.

Kaj nia Camacho, laŭe al ĉi poezia gusto kaj al la granda ŝato de tiutempaj hispanaj avangardistoj al japanesko, jene hajkas:

Se skolo pendas
de piedoj kaj metroj,
ĝi skolopendras.

Kaj gregerie koplas:

Migreno: karavano
da nigraj ĉaroj migras
en mia peza kapo.

Kaj, sur la spuroj de nia inĝenia Raymond Schwartz kaj laŭe al eĥoj el la unuversaj universoj de nia G. E. Maura (Gaston Waringhien), Camacho jene gregerias en la serio Unuversoj:

Leviĝas tra la valoj vento sorĉe sep-tembra.

La mineralojn ŝokis impeto de spirantoj.

Per sangoj ni kunskribas la mondan palimpseston...

Foje la camacho’a vortludemo tiel potencas, ke ĝi duflankas: ampleksas esprimojn, kiuj sprite sencas tiel en esperanto kiel en la hispana. Ĉi-kadre ĝuindas jena samseria gregerio:

Kun tetas’ en la mano la teolog’ testudas.

Nu, en la hispana, "tetas en la mano" signifas "mamoj en la mano", kaj "tetudas", ja tre proksima al "testudas", signifas "ŝvelmamulinoj".

Sed ĉi-gregerie la ludo ne finiĝas per tio. Ĝi enorme pli riĉas. Unuflanke, la du pliaj manieroj analizi "teolog’", nome "te-olog’" kaj "teo-log’", samkiel la eblo analizi "testudas" kiel "te-studas", liveras plurajn amuzajn variantojn. Kaj, aliflanke, kaj pli grave, se komenti nur unu varianton de tiu unuversaĵo, nome en la okazo se oni analizas "testudas" kiel "memorigas pri la reptilio nomata testudo, kiam ĝi elkarapacigas la kapon", ni staras antaŭ modelo de gregerio samtipa kiel la jam menciita Cignoj metas la kapon subakven por vidi, ĉu estas ŝtelistoj sublite, elplumigita de Ramón Gómez de la Serna mem. La pravigo de ili ambaŭ troveblas en asociado de afinaj movoj. Sed ĉu tia asociado estas intelekta, koncepta, aŭ, male, ĝi ŝprucas el la subkonscio? Ramón, provante difini la procezon de kreado de gregerioj emis emfazi ties subskoncian, t.e. hazardan, neantaŭviditan, aspekton fronte al la koncepta, rezultanta el serĉado. Tiele, li asertis, ke la gregerioj "estas nur fatalaj ekkrioj far la aĵoj kaj la animo, kiam ili renkontas unu la alian pro pura hazardo". Ĝuste pro tia subkonscia vibrado kelkaj kritikistoj rigardas lin iniciatinto de surrealismo, ĉar liaj unuaj gregerioj datiĝas de 1910. Kaj la te-ologo –specialisto pri teo– aŭ la teologo –specialisto pri dio– de Camacho tiel sprite surrealismas, se li kun tetas’ (hispane, mamoj) en la mano te-studas, nome studas gustumatan teon, kiel se li kun (esperanta) te-tas’ en la mano testudas (kompreneble, te-stude), nome memorigas pri la kapmovoj de testudo, kiam ĝi elkarapacigas la kapon.

Same surrealismas la unuversa gregerio Sub mia lit’ tunelas senungaj nibelungoj; la jam komentita superba gregerio de Cocteau La luno estas la suno de la statuoj, kiu inspiris al nia bardo la prozpoemon La luno; kaj la kafkaeca longa gregerio La fiŝo.

Gregerioj kaj prozpoemoj, jen du branĉoj el samaj trunko kaj epoko. Ĝenerale, preskaŭ ĉiuj literaturaj manifestiĝoj aperintaj ekde la unuaj jaroj de la dudeka jarcento estas, iel aŭ alie, heredaĵo el simbolismo kaj el la filozofio de Bergson. Unu fundamenta ideo de tiu filozofo kreis, preskaŭ samtempe, la bazojn por la bildisma movado (imagism) en Anglio kaj por la kreo de la gregerio en Hispanio: la ideo, ke la realo nekapteblas por la intelekto, ĉar la realo estas en konstanta stato de fluado. Nu, laŭ avangardistoj kiel la usonano Ezra Pound, unu el la fondintoj de bildismo, kaj la hispano Ramón Gómez de la Serna, la kreinto de la gregerio, la poeto, kaŭze de siaj intuiciaj kapabloj, povas kapti la tujan, la momentan, kaj esprimi ĝin poeziforme. La leĝoj pri simileco kaj konformeco –heredaĵo el la ĵus menciita simbolismo– donas al la poeto la liberon necesan por elmagii tiajn momentajn bildojn.

En Koploj kaj filandroj aperas sep prozpoemoj: La luno, Nia patro, Hrojno, Fiŝo, La revo de l’ vikingoj, Transebrio kaj La sovaĝulo, kelkaj el ili rigardeblaj ankaŭ kiel longaj gregerioj. Bele ĉizitaj. Belekvilibre produktitaj per la malfacila arto de ŝnurdancisto, kiu ne falu maldekstren –al la flanko pure poezia– kaj ankaŭ ne dekstren –al la flanko pure proza–, sed elegante senĝenu sur la ŝnura –meza vojo– ĝis la fino.

Kuriozas, ke, stile Camacho spertas malkvietojn similajn al la spertitaj de la hispanaj avangardistoj el la komenco de la pasinta jarcento: emon al ĉiam plia elpurigo, al ĉiam plia senigo je anekdotaj elementoj, al ĉiam plia esencigo. Kiel vidite, la gregerio jam iel respondis al tiaj malkvietoj. En 1916 la hispano Juan Ramón Jiménez, kiu poste, en 1956, ricevis la Nobelpremion pri Literaturo, versis jenon:

Inteligento, donu
la ĝustan nomon de la aĵoj!
... Ke mia vorto estu
la aĵo mem,
kreita ree de l’ animo mia.

Kaj en 1925 la apero de La senhomecigo de la arto, de la hispana filozofo José Ortega y Gasset, starigis la bazon por la kreo de ia poezio senhomecigita, en la senco sen poluo pro homa anekdoteco. Kaj ĉio ĉi, kune kun la influo de la franco Paul Valéry, rezultigis la hispanan skolon nomatan Pura poezio, kie anis en la komencaj tempoj ne malmultaj el la membroj de la grupo al kiu apartenis i.a. Lorca, Aleixandre kaj Alberti, poste konata kiel Generacio de 1927, kun la poezio de unu el kies membroj, Jorge Guillén, tiom komunan havas la poezio de nia Jorge, aliflanke fidela sekvanto de la poeziaj principoj de alia 1927-ano, Pedro Salinas: poezio kiel aventuro al la absoluto, kiel vidite.

Nu, ĉiuj jam komentitaj filandroj, tiaj subtilaj esploriloj de la kosmo kaj de la animo, senaj je anekdotoj, je malpurigaj akcidencoj, multfoje senaj je homoj –kvankam, paradokse, ĉefe la homan kvintesencon ili aspiras– kaj fojfoje senaj eĉ je verboj, ĉar nur la substantivan aŭ substancan ili celas, estas dignaj produktoj el tia purapoezia skolo.

Tielas do la panoramo, la fontoj kaj la kadro de la poezio en Koploj kaj filandroj. Mi tre ŝatas ĉi kolekton kiel tuton. Multajn el ĝiaj eroj eĉ treege. Tial mi, modeste, permesis al mi la licencon provi dissekci per mia persona poezia bisturio kelkajn el ĝiaj partoj, kun la intenco transigi al vi miajn vibrojn antaŭ ili. Se tio iel helpis iujn el vi aprezi laŭmerite la poetecon de Jorge Camacho kaj la poeziecon de liaj proponoj, mi tre feliĉos. Mi aldonu nur, ke, dum mia surpaperigo de ĉi postparolo, Koploj kaj filandroj ne ĉesis pligrandiĝi per novaj alportoj el la plumo de ĝia aŭtoro, el lia inspiro ŝajne senlima kaj senfina. Kiom da bono aŭguras tia nehaltigebla kreivo!

Sanon kaj poezion!

Miguel Fernández

Reen al: Jorge Camacho - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj