Ronald Cecil Gates

GATES, Ronald Cecil. 1923-2018. Aŭstraliano, profesoro pri ekonomiko, rektoro. Naskiĝis en Melburno, kreskis en Tasmanio. Ano de pluraj ŝtataj komisionoj en Aŭstralio. Esperantistiĝis en 1986. Prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio 1998-2001. Ekde 1991 verkis Esperante plurajn krimromanojn kaj kolektojn de krimrakontoj.

/Revuo Esperanto 1096.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La septaga murdenigmo (krimromano 1991)
Kolera afero (krimromano 1993)
Sep krimnoveloj 1993
Morto de sciencisto (krimromano 1994)
Refoje krimnoveloj sep 1994
Tria kolekto de krimnoveloj 1996
La vidvino kaj la profesoro (krimromano 1997)
Mortiga ekskurso (krimromano 2006)
Briĝo kun veneno (krimromano 2014)
Murdo en la teatro (krimromano 2017)

Kontribuis al "Mondoj" (2001).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj