Flue kaj bunte

Raymond Schwartz: Anni kaj Montmartre. 127 p. Solsona, Paris 1930. Dua eldono Dansk Esperanto-Forlag, Åbyhøj 1974.

De la relative juna Raymond Schwartz (1894-1973) aperis poemaro en 1926, novelaro en 1928, kaj en 1930 lia romaneto Anni kaj Montmartre. Ĝi estas rakonto pri juna kaj naiva knabino el germana provinca urbeto, kiu venas al Parizo kaj subite trovas sin en la rolo de prostituitino en la fama plezurkvartalo de Montmartre. La talento de Schwartz montriĝas klare jam en tiu ĉi verko. Li vigle, verve rakontas, li kreas atentokaptajn scenojn, li prezentas personojn kaj mediojn tiel, ke la leganto kredas sin ĉeesti meze inter ili. Ankaŭ el dramaturgia vidpunkto la romano sufiĉe bone funkcias - ĝi havas enkondukon, disvolvon de la temo, intensigan fazon, peripetion kaj finon - ĉu feliĉan ĉu malfeliĉan mi prefere ne diru. Eble tamen la fino ŝajnas iom stumpa, kio ne maloftas en Esperantaj romanoj.

Dorse de la reeldono el 1974 oni citas la opinion de Kalocsay, laŭ kiu ĉi-libre "mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko". Mi ne tute konsentas kun Kalocsay. Laŭ mi la rakonto male estas iom tro sukerita kaj afekta. Eble en 1930 la perspektivo de Schwartz ŝajnis ne moralisma, sed hodiaŭ mi perceptas dikan tavolon da hipokrito kaj romantika ŝminkaĵo inter lia bildo kaj la homaj kaj sociaj realoj, kiujn li desegnas. Malgraŭ tio, lia bonhumora stilo kaj vivoplena rakonta voĉo ebligas ĝui la verkon ridetante. Por tamen ekzempli la grandan distancon inter Schwartz kaj io ajn nomebla realismo, mi citu la jenan diraĵon, kie onta kolegino enkondukas la rekrutatan Anni en ŝian novan metion:

"Ĉu vi supozas, kiamaniere mi pergajnas mian vivon?"

"Pri tio vi nenion diris."

"Mi amas, Anni - jes, mi amas."

Anni ekridetis kvazaŭ pri ŝerco, ĉar ankoraŭ ŝi ne spertis, ke amo povas esti profesio. (p. 63)

Efektive, kvankam Schwartz multloke frande mencias la pekajn plezurojn de Montmartre, tamen li montras certagradan prudecon se temas pri la mongajnado de Anni kaj ŝiaj koleginoj. Do, ne atendu pornografion (eĉ ne en ties etimologia senco "putinpriskribo"), nek raportaĵon pri mizeraj vivkondiĉoj!

Plejparte oni rekonas en ĉi tiu verko relative frua la sukan, humuran tamen simplan stilon de Schwartz, en kiu fojfoje nestas ankaŭ grajno da amaro:

Père Fauché vendas bukedojn. Li konas ĉiujn amuzejojn de Montmartre. Li konas ĉiujn knabinojn de l' medio kaj de l' metio. Li konas ankaŭ iliajn protektantojn. Père Fauché perceptas sekretojn. Neniu pli lerte ol li paŝas tra labirinto de l' diboĉo kaj malvirto. (p. 41)

Iufoje la strebado al buntaj priskriboj tamen alportas iom troan pezon al la lingvaĵo:

Ceremoniserenaj frakuloj disputas por okupi liberan droŝkon, kiu rapide forportu iliajn juvele kovritajn virinojn el kompromita kuntuŝo de gapanta proletaro. La virinoj, mulditaj en arĝent-, or- aŭ silkfadenaj drapiraĵoj nestas savite sur risortkuseno, lupagota laŭ tarifmezurilo. Kaj la kavaliroj lasinte moneron en la mano de servema negro, grimpas post ili, profunde kunfaldiĝante por ne difekti rigidan pedantecon de l' cilindroĉapelo. (p. 31-32)

Lingve la verko estas preskaŭ senriproĉa. Nur malofte oni trovas iun vortoformon, kiu post 1930 ŝanĝiĝis en alian. Kiel preskaŭ unikan francismon mi menciu: "Greta [...] neniam mankis dimanĉan diservon" (= maltrafis, malĉeestis, p. 89).

Do, resume, de ĉi tiu romaneto oni atendu plaĉan legadon en flua, suka, iom bunta stilo, tamen ne profundan psikologion nek realismon pri homaj aŭ sociaj rilatoj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Anni kaj Montmartre Raymond Schwartz Ĉefpaĝo originala literaturo