Raymond Schwartz
SCHWARTZ, Raymond. 1894-1973. Franco; bankdirektoro. Esperantisto de 1909. En tiam germana naskiĝloko Metz li fondis en 1913 Esperanto-grupon ("Amika Rondo"). Li gvidis la famajn Esperanto-Kabaretojn "Verda Kato" (1920-26), "Bolanta kaldrono" (1936-39) kaj "Tri Koboldoj" (1944-56) en Parizo. Publikigis poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en "Literatura Mondo". De 1933 ĝis 1936 redaktis la spritan kaj satiran gazeton "La Pirato". Kunlaboris al "Literatura Mondo", "Franca Esperantisto", "La nica literatura revuo", "Sennacieca Revuo".
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo
La ĉarma an' de Epikur'
La verdan Katon, ho terur'
Li pikis morta per ombrelo
Kaj post la streĉ' de l' kata felo
Li testamentis per tambur'
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo
La ĉarma an' de Epikur'
En verso, ŝerco kaj novelo
Grimaco kaj karikatur'
Ni ĉiam sentas kun plezur'
Aromon de la moskatelo
Jen Raymond Schwartz, kun vinbotelo
/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.
Verkoj:
Verdkata testamento (poemoj 1926; 2a eld. 1930)
Prozo ridetanta (noveloj 1928)
Anni kaj Montmartre (romano 1930)
La stranga butiko (poemoj 1931)
La ĝoja podio (poemoj kaj prozo 1949)
Kiel akvo de l' rivero (romano 1963).
Ne kiel Meier! : Invito al revizio de niaj konceptoj pri la konjugacio de Esperanto (1963)
... Kun siaspeca spico! (poemoj kaj prozaĵoj 1971)
Vole ... novele : aŭ kvindek jaroj da noveloj (noveloj 1971)
/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 483.
Legu pli multe pri Raymond Schwartz:
La Rido kaj Vervo de Raymond Schwartz.
Legu poemojn de Raymond Schwartz:
La ciklo
Kial tiuj etaj damoj...?
La stranga butiko
Silka ŝtrumpo
Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Raymond Schwartz - la serioza humuristo
Legu novelojn de Raymond Schwartz:
Ĉe l' entombigo de l' povra Aleksandro
La puto de Paupelèche
Sinjorino Obermüller
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj