Simpla kaj interesa, Arne la ĉefido

Novaĵoj Tamtamas n-ro 392/januaro 2024 2/4

La 130-a Legokunsido

Mizro Iwaya

Tiu ĉi estas facila legaĵo, ĉefe por infanoj. La scenejo estas norda lando en Eŭropo en la naŭa jarcento. Loĝis centoj da homoj en iu vilaĝo. Arne, 11-jara knabo, estis filo de la ĉefo. Li ofte ludas kun sia amiko Gunnar sur herbejo aŭ apud la lago. Fojfoje partoprenas ankaŭ Trumbe, sklavo kun la sama aĝo. Li estis aĉetita de Björn, ĉefo de la vilaĝo kaj la patro de Arne. Iun tagon Arne trovis du migrantojn sur la vojo. Ili estis mizere vestitaj kaj petis helpon de la vilaĝanoj. La knaboj informis la vilaĝanojn pri tio kaj la du migrantoj venis al ilia vilaĝo. Ili gastis tie kaj baldaŭ foriris. Krom tio, Arne trovis strangan ŝipon venantan al la golfo de la vilaĝo. Li memoris ke la migrantoj diris ke ili estis atakitaj de piratoj kaj prirabitaj je ĉiu “ĉombo”. Estis nenio alia ol bonŝanco, ke ilia vivo ne estis rabita. Pro la apero de la stranga ŝipo la tutaj vilaĝanoj estis teruritaj kaj forfuĝis trans montoj al najbaraj vilaĝoj. Fortikaj viroj restis en la vilaĝo kaj pretigis sin por la venonta batalo. Sed baldaŭ klariĝis ke ili ne estis piratoj. La vilaĝanoj trankviliĝis kaj havis etan festenon.

Troviĝas tie tri temoj. La unua estas sklavo. En la naŭa jarcento aŭ simila ekzistis multaj sklavoj en Eŭropo. Ili estis traktataj malfavore. Ili devis dormi sur la suba planko. Ili ne rajtis preni armilon eĉ dum la infanludo. Ili devis nur obei la mastron. Sed Arne vidis ke tio estas iom stranga ĉar Trumbe estas tute normala knabo. Kial oni devas trakti lin speciale? Li decidis ke almenaŭ li sola traktos ĝentile al li.

La dua temo estas kristanismo. Laŭ la aktuala historio la kristanismo venis al Svedio ĉirkaŭ la naŭa jarcento. Ĉi tie aperantaj du migrantoj estis fakte misiistoj al nordaj landoj. Arne estis mirigita de la kruca gesto kiun ili faris, ĉar li mem vidis tion faratan de Trumbe. La vilaĝo mem estis en antikva paganismo, sed la loĝantoj komencis inklini al nova religio.

La tria temo estas piratoj. Vikingoj estis famaj en tiu regiono. Prapatroj de Arne ofte batalis sur la maro. Sed nun ili faras ordinarajn komercojn kaj kultivon, paŝtadon en tiu tempo. Sed fakte piratoj aktivis tie kaj ĉi tie. Do la vilaĝanoj tre timis ilin. Se ekzistas ties ebleco, ili tuj pretigas sin; virinoj kaj infanoj forfuĝas kaj viroj pretigas sin batali. Kiam evidentiĝis ke ili ne estas piratoj, do la vilaĝanoj fariĝis tute trankvilaj kaj komencis festenon. Tia estis la teruro al piratoj.

Tiu ĉi libro sobre rakontas la okazaĵojn. Sed se ni detale pripensas la historion, ni povas trovi latentan gravecon de la epizodoj. Ja facilaj frazoj kaj facila enhavo, sed ni povas sufiĉe ĝui la tutan verkon.

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Ĉefpaĝo originala literaturo