“Arne la ĉefido” kompare de “La Ŝtona Urbo”

Novaĵoj Tamtamas n-ro 392/januaro 2024 2/4

La 130-a Legokunsido

Sibayama Zyun’iti

Ĉi-foje legita rakonto “Arne, la ĉefido” de Leif Nordenstorm, estas kvante kredeble dekone malgranda ol la antaŭe legita romano “La Ŝtona Urbo” de Anna Löwenstein, sed donu al mi kelkajn temojn por komparo.

En “Arne”, la protagonisto vizitas monteton, kie oni oferas bestojn al loka dio, tial bestostoj troviĝas. En “Urbo”, la protagonisto vizitas monteton, kie oni oferas vivantan homon al loka dio. Ĉu tio estas pro la tempopaso, ke “Arne” okazas 8 jarcentojn post “Urbo”? Ĉu tio estas pro la celataj legantoj: “Arne” al geknaboj, “Urbo” al plenkreskuloj? Malgraŭ tiu diferenco, la etoso de “Arne”, nome la marbordo de la Skandinava Duoninsulo, kaj tiu de la unua triono de “Urbo”, nome la sudo de la Brita Insulo estas tre simila al la okulo de mi, loĝanta en Orienta Azio.

En la 9a jarcento laŭ “Arne”, Kristanismo venas al la vivsfero de la protagonistoj, aŭ per vizitantaj religiuloj aŭ per sklavoj. En “Urbo”, kristanismo venas al Romo per speciale entuziasmiĝintaj kredantoj.

Sed la plej okulfrapaj komunaj aferoj en ambaŭ libroj temas pri “sklavoj”. La ĝenerala bildo pri sklavoj por multaj japanoj estis formitaj, kredeble per la sklavoj iamaj en Ameriko forkaptitaj de Afriko. Sed la situacio en la nomitaj libroj estas: oni fariĝas sklavoj pro malvenko en batalo, kaj perforte deportitaj al foraj lokoj, sed ilia vivo, kvankam en limigita, ne- forkurebla spaco, ne estas korpe katenita. La laborsistemo iel similas al nuntempaj salajratoj ligitaj al laborejo, en kuranta Japanio. Estas interese scii, ke eĉ sklavo povas malsklaviĝi per akumulo de mono.

Tiaj estas mia komparado de la du libroj. Nu, pri tiu ĉi libro “Arne” mem, la protagonist Arne estas filo de vilaĝa (aŭ klana?) ĉefo, kaj li estas metata en streĉan situacion, sed tie ne okazas efektiva rabado nek militado. Ĉu li bezonos renkonti tian vivmalfacilon, por esti vera “ĉefo” en la estonto?

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Ĉefpaĝo originala literaturo