Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo

VALLIENNE, Henri ; Kastelo de Prelongo ; 1907 ; 515 p.

La unua originala Esperanto-romano.

"Mi estis kortuŝata, kiam mi ricevis la dikan volumon... Amoj, ne salonaj, konvenegaj, sed jen sovaĝe pasiaj, amoj kun sango kaj ploro, jen flame, rave malsingardaj. Neniu nenecesa priskribado, neniu filozofia disertacio; vigla rapida rakonto, simpla stilo, klara lingvo."
/R. Deshays, Lingvo Internacia, 1907, p. 473

"Verdire la enhavo de liaj romanoj ne estas tre altinspira. Ili apartenas al la plej malbona speco de l' felietona literaturo, kun krimoj, incendio, misteroj, nobelino senvirgigita (Kastelo de Prelongo) [...] - ĉio plena je neatenditaĵoj, sena je la plej elementara psikologio, kaj tie aŭ tie spicita de sensotiklaj aludoj. La sola neordinaraĵo estas la pecoj, kie la aŭtoro malkaŝas sian profesion per disertoj pri medicino. La stilo estas simpla, iom gazeta: evidentiĝas en tiuj libroj nesufiĉa ellernado de la lingvo, supraĵa asimilo de la spirito de Esperanto. [...] Tial, en la Esperanta literaturo, la verkaro de Vallienne konservas, se ne artecan, almenaŭ historian valoron."
/G. Waringhien, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 557

Legu pli multe en Vikipedio.

Legu ĝin ekrane kiel e-libron

Legu artikolon de Avoto (W.A. Thomson) pri Vallienne kaj Kastelo de Prelongo el Norda Prismo 1957:
Literatura jubileo

Legu recenzon el La Revuo 1907: Kastelo de Prelongo

Legu recenzon de René Desilays el Lingvo Internacia 1907: Kastelo de Prelongo

Legu recenzon de Paulo Silas el Heroldo de Esperanto 2017: La du romanoj de Henri Vallienne


Reen al: Henri Vallienne - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj