Admirinde pri kiel potenco koruptas

Anna Löwenstein: Morto de artisto. 621 p. FEL, Antverpeno 2008.

Anna Löwenstein debutis kiel romanverkisto en 1999 per La ŝtona urbo pri la brita knabino Bivana vivanta antaŭ du mil jaroj, kiu estas kaptita kaj iĝas sklavino en Romo. Ŝia dua romano, Morto de artisto (2008), okazas samepoke kaj en la sama Roma imperio. Nun tamen temas ne pri nekonato, sed pri unu el la plej fifamaj personoj de la Roma historio, la imperiestro Nerono. Kredeble oni jam verkis amason da romanoj kaj alio pri li, sed tio ne fortimigis Annan. Ambaŭ ŝiaj romanoj estas verkitaj originale en la angla lingvo kaj poste esperantigitaj de la aŭtoro. Tamen oni ĝenerale kalkulas ilin inter la originala Esperanta literaturo.

Historiaj romanoj estas ĝenro kiu inkluzivas tre divesspecajn verkojn. Same kiel ekzemple pri scienc-fikcio, granda parto de la ĝenro konsistas el leĝeraj distraĵoj sen granda literatura valoro. Sed evidente troviĝas ankaŭ verkoj tre valoraj. Iasence Milito kaj paco de Tolstoj estas konsiderebla kiel historia romano, kaj samtempe unu el la grandaj verkoj de la monda literaturo. Konata verko pri la tempo kaj medio, kiun traktas Morto de artisto, estas Quo vadis de Sienkiewicz.

La ĉefa risko de historia romano eble estas, se la historia dekoraĵo iĝas preteksto por ne prezenti konvinkajn, multfacetajn personojn kaj interesan, riĉan intrigon. Tiu risko kredeble kreskas, se oni verkas pri famaj, okulfrapaj personoj, korifeoj de la reala historio. Pro tiu risko mi apriore preferus la ideon verki pri fikcia sklavino rabita el kelta Britio, ol pri famega imperiestro.

Cetere, mi konfesu ke mi entute ne oftege voras historiajn romanojn. Eble pro tio mi dum kelkaj jaroj prokrastis legi la duan romanon de Anna Löwenstein, kvankam ŝia unua ja grandparte plaĉis al mi. Alia kialo estis, ke Morto de artisto ampleksas 621 paĝojn, kio – same apriore – vere ŝajnis al mi iom tro.

Tamen ankaŭ en Morto de artisto ni trovas fikcian sklavon, la komedian aktoron Prokulpio, kiu junaĝe renkontas la ontan imperiestron, estas malsklavigita de li kaj iĝas lia dumviva amiko kaj helpanto. La tuta romano estas rakontata en mi-formo de tiu Prokulpio. Sekve ĝi havas du protagonistojn tre malsamajn. El tiuj, la aktoron ni ekkonas intime, la imperiestron ne same proksime. La tuta vivo de Prokulpio tamen dependas de Nerono kaj cirkulas ĉirkaŭ li, de komenco ĝis fino.

La elekto de mi-formo donas ian avantaĝon pro la senpera rakontado, kiu alportas kredindecon kaj personan tonon. Malavantaĝo estas, ke Prokulpio povas rekte rakonti nur pri tio, kion li mem spertis aŭ ĉeestis. Ĉion ceteran la aŭtoro devas sciigi per nerektaj rimedoj. Praktike ŝi tamen solvas tion ŝovante Prokulpion en preskaŭ ĉiujn situaciojn, kiuj gravas en la romano. En ties dua duono tio kelkfoje necesigas iom da inĝenio, sed ŝi elturniĝas sufiĉe konvinke. Dank’ al sia profesio kaj amikeco kun Nerono, Prokulpio iĝas organizanto de ĉiuj spektakloj, kiuj plej gravas en la vivo de ĉi tiu imperiestro, kaj pro tio li vere troviĝas surloke pli-malpli ĉie, kie gravas.

Kiel konate, la historion verkas la venkintoj. La imperiestro Nerono (latine Nero) estas tradicie priskribita kiel unu el la plej abomenaj monstroj de la historio. Tiu portreto ŝuldiĝas al kelkaj Romaj historiistoj kaj politikistoj, kiuj plejparte vivis post la epoko de Nerono. Plej gravas Suetonio kaj Tacito. Laŭ ili, Nerono murdis sian fraton, unuan kaj duan edzinojn, patrinon, eksan instruiston Seneko, amikojn, kunlaborantojn kaj – pli kompreneble – rivalojn pri potenco kaj arto. Li koitis kun sia patrino, kaj apud sia tria edzino li bigamie edziĝis ankaŭ al kastrita knabo. Nokte li diboĉis, surstrate interbatalis kaj prirabis renkontatojn. Liaj plej gravaj malvirtoj tamen estis, ke li neglektis politikon kaj militojn, ofendis la senaton, kaj praktikis arton en formo de teatro, muziko kaj precipe aranĝado de grandegaj spektakloj ĉiaspecaj, kie li mem aperis sursceneje. Fine li bruligis Romon kaj festenis spektante la brulegon.

Nu, eble sufiĉas.

Anna Löwenstein do alprenis la taskon transformi tiun ĉarman monstron en personon psikologie kredindan kaj interesan. Ŝi povus faciligi al si la taskon, decidinte ke la konataj priskriboj estas mensogaj. Tio ja estus tute ebla. Sed ŝi elektis la malan vojon. Principe ŝi akceptas pli-malpli ĉion, kaj restas do krei kredindan – aŭ almenaŭ konvinkan – interpreton pri la agoj kaj trajtoj de Nerono. Krome necesas iel krei realisman bildon pri Prokulpio, lia evoluo kaj sinteno al Nerono.

Pri ambaŭ tiuj taskoj ŝi sukcesas tre bone, laŭ mia opinio. Ambaŭ protagonistoj komence estas petolaj junuloj. Unu estas stampita de sia eduko tro riĉa, potenca kaj dorlota. La dua posedas talenton elturniĝi en neatenditaj situacioj, evoluintan dum lia profesia aktorado. La postan evoluon de la duopo oni povus priskribi per la kliŝo, ke potenco koruptas – kun la aldono, ke ankaŭ proksimeco al potenco koruptas. La konkreta realiĝo de tiu koruptado tamen ne estas kliŝa, sed interesa, atentokapta, ofte eĉ ekscita.

Mi antaŭvidis, ke sescentpaĝa historia romano almenaŭ de temp’ al tempo tedos min. Okazis la malo. La rakonto kaptis min, kaj mi plulegis kun granda intereso, preskaŭ avide. Eble okazis ie-tie en deko da paĝoj, ke perdiĝis la ekscito, tamen ĝi baldaŭ reaperis. Mi devas diri kun granda admiro, ke Anna Löwenstein mastris sian taskon ege pli sukcese ol mi atendis.

La rakonta tono de Prokulpio plejparte estas iom seka, neŭtrale raporta. Eble oni atendus iom pli da emocioj ĉe komika artisto, tamen li ja estas figuro kun individuaj trajtoj. Unu tia estas lia organiza talento, alia lia kapablo travivi en tre danĝera medio. Do, lia tono ne estas malbone elektita.

Ĉar li rakontas en mi-formo, oni ja ekscias iom pri liaj sentoj kaj pensoj. Tamen la aŭtoro uzas tiun rimedon relative modere, kaj mi ne ricevas la impreson penetri tre profunden en la menson aŭ psikon de Prokulpio. Eble tio estas manko. Mi tamen pasigas kun li sescent paĝojn kaj dek kvin jarojn. Do, por paroli pri vere altnivela literatura verko, mi eble dezirus plian, pli profundan ekkonon de Prokulpio. Tiu ja povus okazi ne per liaj propraj pensoj, sed per interpreto de liaj agoj. Ankaŭ ĉe tiuj tamen eble mankas io. Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro iomete suferas pro tre ofta problemeto, kiam oni verkas pri parte veraj okazaĵoj: la realo certagrade katenas onin kaj bridas la liberon vere riĉe kaj profunde imagi kaj tajli la personajn karakterojn. Nu, mi ne certas pri ĉi tio. Eble kulpas mia rapida legado.

Ankaŭ La ŝtona urbo estas verkita en mi-formo. Tie la aŭtoro kelkloke ŝarĝis la rakontanton, kiu komence estas dekkvinjara kelta vilaĝanino, per tro malfacila tasko. En Morto de artisto la rakontado estas pli lerte adaptita al la karaktero de la rakontanto.

Al ĉiu verkanto pri pasinta epoko minacas anakronismoj. Tio povas koncerni konkretajn detalojn ŝajne senkulpajn. Ĉu en la traktata epoko oni vere uzis tiun ilon, tiun materialon. Ne vere konante la ĉi-kazan epokon, mi ne povas certi pri la afero, sed mia impreso estas, ke Anna Löwenstein mirinde lerte mastras ĉi tiun flankon. Aperas amaso – eble iuj eĉ opinius, ke tro – da detaloj pri artaĵoj, mebloj, manĝoj, vestoj, kaj neniu ajn detaleto donis al mi kaŭzon dubi, ke ĉio estas tute laŭepoka kaj laŭmoda.

Pli malfacile estas pri spiritaj aferoj. Ĉu la personoj pensas kaj reagas, kiel oni vere farus tiuepoke? Aŭ ĉu la aŭtoro plantis en ilin ideojn el nia tempo? (Kompreneble oni povas fari tion intence, sed tio jam estus alia ĝenro.) Ankaŭ en tiu rilato mi trovis nenion vere pridubindan. Eble troviĝas unu escepto. Prokulpio amas virinon, Vitalison, kiu estas neatendite sendependa, ne nur pri sia profesia vivo, sed ankaŭ private kaj en sia pensado. Ĉu tro moderna? Eble. Tamen ŝiaj apartaj vivkondiĉoj almenaŭ parte povas kredindigi tiun trajton.

Parolante pri amaj aferoj, mi devas mencii la sintenon de Romaj viroj al seksumado kun infanoj. Tiu malfacila temo sufiĉe ofte ĉeestas en la romano, kaj la aŭtoro tre bone traktas ĝin sen altrudi la sintenon de nia epoko. La samo cetere validas ankaŭ pri la rilato inter edzoj kaj edzinoj, ankaŭ ĉe la du protagonistoj.

Kiel mi jam diris, pli-malpli ĉiuj konataj asertoj pri Nerono estas akceptitaj de la aŭtoro. En la dua duono de la romano tio signifas, ke gravaj eventoj iomete amasiĝas, kaj pro la elektita rakontomaniero Prokulpio devas ĉeesti preskaŭ je ĉiu okazo. Eble estus pli prudente akcepti, ke la romano ne traktu ĉion ĉi. Precipe la teruraj fiagoj de Nerono dense kolektiĝas antaŭ la fino, kio signifas, ke la lojaleco de Prokulpio al lia amiko estas elprovata. Kvankam li mem ne estas anĝelo, tamen li nur malfacile akceptas kelkajn agojn de Nerono. Liaj psikologiaj problemoj eble bezonus iomete pli zorgan traktadon, sed esence la aŭtoro bone mastras ankaŭ tiun temon.

La fino de la romano estas iomete stumpa. Povas esti, ke tio tute fidele spegulas la historiajn eventojn, sed el romanstruktura vidpunkto estus preferinde iom malpli subite fini la aferon, eĉ se tio necesigus aldonon de pliaj dudek paĝoj al la jamaj 621.

Iufoje oni trovas en historiaj romanoj provon adapti la lingvaĵon al tiu de pli frua epoko – aŭ eble mi diru ŝajne adapti, ĉar kutime ne eblas uzi veran lingvaĵon el la koncerna tempo. Anna Löwenstein tre prudente faris nenion tian. Ŝi tradukis sian anglan originalon en tute normalan Esperanton, plejparte tre bonstilan. La frazoj preskaŭ ĉiam estas normalaj, ne tro komplikaj. Same kiel aliaj Esperantaj verkistoj, ŝi uzas vortojn fundamentajn, oficialigitajn kaj neoficialajn. Povas ŝajni superflue mencii ĉi tiun fakton, sed ĝi estas iomete atentinda pro tio, ke ŝi aktivas en la tielnomata "bonlingva" rondo. Do ŝi insiste rekomendas al aliaj ne uzi neologismojn. Sed same kiel la plej multaj homoj – ĉu fundamentistoj, ĉu novemuloj – ŝi "ordonas, sed ne faras" (Mateo 23:3). Cetere, pri kelkaj vortoj de PIV ŝi iam verkis detalan kritikon, pri kiu mi almenaŭ parte konsentas.

Nu, efektive en Morto de artisto ŝi evitas konatajn ŝiboletojn kiel mava, tarda, kurta ktp, sed oni ja trovas ekzemple hororo, kojono, predo, pugo, vori kaj multajn aliajn, kiuj ne estas tipaj "bonlingvaĵoj". Librofine aperas listo pri cento da vortoj neoficialaj, kiujn ŝi uzis, kaj kiuj "espereble baldaŭ ricevos oficialan sankcion de la Akademio" (p. 596). Nu, mi forte subtenas ŝian esperon sed volas nur atentigi, ke por ĉiu esperantisto la propraj vortoj estas espereble oficialigotaj, dum tiuj de aliaj homoj estas fiaj neologismoj. Do, ankaŭ ĉi-rilate Anna Löwenstein estas tute normala.

En La ŝtona urbo oni facile povis trovi pliajn neoficialajn vortojn, krom tiuj en ŝia listo, sed ĉi-verke mi ne sukcesis trovi eĉ unu tian. Nu, krom se temas pri "kelkaj teknikaj terminoj" (p. 596), kaj pri aro da nomoj de popoloj, kiel ĝermanoj, fenicoj, partoj kaj aliaj.

Cetere, la teksto enhavas ankaŭ kelkajn formojn ne tute ortodoksajn, kiel genepo (en singularo).

Kvankam la traduka lingvaĵo estas ĝenerale natura kaj flua, oni jen kaj jen povas flari spuron de la origina lingvo. Ja temas tute ne pri krudaj anglismoj, sed pri paŭsaĵoj, anstataŭ kiuj oni eble povus trovi alian formon pli internacian. Tia estas la uzo de tiam en la senco de poste, p. 128 k.a. Sekvi iufoje (p. 19) aperas en la senco sekvigi. Malaperantaj en la distancon (p. 184) sonas al mia orelo iomete angle. Same aktiveco (=agado, p. 71), mi ne vidas lin kiel imperiestron (p. 255), antaŭ la sunleviĝo, ŝi estis morta (p. 261), preni riskojn (p. 480), bone situita (p. 481) kaj en la longa daŭro (p. 565). Tamen temas pri malmultaj diskuteblaj vortumoj.

Eble iomete ĝena estas la sistema uzo de estus -inta. Ŝajne laŭ Anna Löwenstein ne eblas uzi simplan -us pri pasintaj aferoj. Ekzemple en p. 441 aperas diraĵo: ‘Li ne estus farinta, se li estus havinta alian elekton.’ Poste sekvas du paĝoj da dialogo kun ankoraŭ manpleno da tiaj pezaj estus -inta.

Alia apartaĵo estas la "kiaismo". Anna Löwenstein preferas formojn de kia por egaligaj komparoj, anstataŭ la klasika kiel, ekzemple: ĉe tiaj fontoj kiaj bordeloj (p. 46).

La lingva reviziado kaj polurado estis admirinde sukcesa en la unua duono de la verko. Poste la korektlegantoj iomete laciĝis, kaj oni trovas manplenon da tajperaroj kaj plian manplenon da netrovitaj fuŝetoj pri refleksivo, akuzativo kaj simile. Tamen, ni parolas pri tre ampleksa teksto, do vere ne indas plendi, kaj foje dormetis eĉ Homero.

Ĉiuj nomoj aperas en esperantigita formo, kiu ja alportas kelkajn avantaĝojn. Librofine aperas listo pri aperantaj nomoj, realaj kaj fikciaj, bedaŭrinde sen origina latina formo. Alia listo enhavas klarigojn pri nomoj, lokoj kaj alio, sed la personoj rolantaj en la rakonto ne aperas tie. Do oni ekscias, kiuj estis ekzemple Herkulo kaj Remulo, sed nenion pri Petronio, Seneko ktp. Ankaŭ en tiu listo originaj nomoj aperas malofte kaj kaprice. Aperas ankaŭ Noto de la verkisto, Klarigoj pri la traduko kaj alio.

Kiel mi jam menciis, miaj atendoj antaŭ eklego de ĉi romano estis iomete miksitaj. Postlege mi estas tre kontenta kaj admira. Ĉi dua romano kelkrilate superas la unuan, kaj se aperos tria romano de Anna Löwenstein, mi estos tuja aĉetanto! La samon mi rekomendas al aliaj.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Morto de artisto Anna Löwenstein Ĉefpaĝo originala literaturo