Marto 2017

Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado

Mi stelojn jungis al revado, titolo de la vere impona verko de Mikaelo Bronŝtejn. En la libro li priskribas la unuajn jardekojn de la juna Sovetunio, aŭ Sovetio.
Li roligas kvin personojn, en la komence, en 1917, ankoraŭ junajn: Vasilj (el Ukrainio), Talis, (el Latvio), Semjon aŭ Ŝlomo, (judo el Ukrainio), Vera (el Siberio), kaj Francine (el Parizo, Francio). Ĉiuj estas esperantistoj kaj konatiĝas. Ili korespondas, kunlaboras, ktp., ktp. Por mi cetere estis nove, ke ankaŭ eksterlandanoj migris al Sovetio, por konstruigi kaj sperti la novan ŝtaton. Inter la travivaĵoj de tiuj kvin ĉefroluloj, la verkisto plektas cita?ojn en la Rusa (feliĉe kun traduko!) kaj en Esperanto de ofte tre konataj homoj: Lenin, Stalin, kaj de esperantistoj ekzemple Drezen, Laurat, Lanti kaj Miĥalski. Temas ĉi-rilate en kelkaj okazoj pri la Granda Purigo aŭ la Granda Teroro.
Ni vidas tre interesan flankon de la juna Sovetio, nome la esperantan flankon, kiun mi almenaŭ ne konis.
La lasta ĉapitro situas en Israelo, multe pli poste en 2000. Tre interesa kaj originala fino.
La titolo venas el poemo de fama rusa poeto, Puŝkin.
La libro estas bone legebla kaj certe leginda, ankaŭ por tiuj, kiuj ankoraŭ ne dum jaroj legas la lingvon. La lingvaĵo estas sufiĉe simpla; ne estas multaj neologismoj, kvankam mi miris pri la tre usona vorto mitingo en sovetaj cirkonstancoj! Por junaj generacioj eĉ legenda laŭ mi.
Do, ege rekomendinda libro por homoj, kiuj ne timas grandan kvanton da paĝoj: 564.

Katinjo

 

Reen al:

Mi stelojn jungis al revado Mikaelo Bronŝtejn Listo de ĉiuj recenzoj Ĉefpaĝo originala literaturo