TTT-ejo de UEA

Por poeziema leganto


mar 1981

Recenzas Boris Kolker (Soveta Unio):

Hieroglifo, de Julia Pióro (1902- ). Antverpeno / La Laguna: TK / Stafeto, 1979. 96p. 21cm. Belliteratura Eldonserio 41. ISBN 90 6336 017 7.

Post la apero de El tero kaj etero (eld. J. Regulo en 1964), Michel Duc Goninaz skribis pri ĝi en ĉi tiu revuo jene: "Ŝajnas, ke Julio Pioro promesas pli, ol ŝi donas en tiu ĉi debuta volumo.” Nun, post dek kvin jaroj, oni povus diri la samon pri Hieroglifo, la nova kolekto de noveloj de tiu aŭtoro.

En la 15 rakontoj de la libro preskaŭ forestas intrigo; malgraŭ tio kohereco ne perdiĝas. Kelkaj el ili estas legendoj, aliaj — kvazaŭ modernaj fabeloj kun fona meditado, kun mergiĝo en melankolion kaj ioman mistikismon. Vero, amo kaj bono — jen estas la idealoj de la aŭtorino, kiujn ŝi sugestas al la leganto. Konsiderante la malmultecon de nia prozo, la libro estas rekomendinda, precipe por poeziemaj legantoj.

 

Reen al:

Hieroglifo Julia Pióro Listo de recenzoj en revuo Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo