@&? Cerbe kaj Kore |
RECENZO AL RECENZO
Evidente, oni jam povas diri ke la poemaro Moskvaro estas rimarkita en la mondo. En malpli ol jaro aperis recenzoj en Literatura Foiro, La Gazeto, kaj nun en Esperanto (nov. '99, p.198). Tamen vere strange aspektas tiu lasta, de Ionel Oneţ, kaj ne eblas ne repliki al ĝi...
Jes, la preskvalito de Moskvaro ne estas luksa. Ĉu iu provis eldoni libron per nur 40 dolaroj kaj sia entuziasmo? Ni faris. Ĉiu aŭtoro investis iom da propra mono (tuj post la terura financa krizego en la lando!), enkomputiligis siajn verkojn mem aŭ helpe de amikoj, de mateno ĝis vespero la 6-an de novembro 1998 ni triope (mi, N.Gudskov kaj lia amiko-neesperantisto) laboris en mini-presejo kaj jen la rezulto! Vere bedaŭrindas nur ke ne ĉiu aŭtoro egale atente zorgis pri sia parto tial en la postparolo svarmas preseraroj. Ni ne havis pentriston kaj la kovrilpaĝan bildon simple kopiis de centrubla monbileto. Rusianoj ĉiam inventemas pro malriĉo kaj ne perdas optimismon...Tamen, bedaŭrinde, s-ro Oneţ, obsedata de sia kontraŭtotalisma vervo, ŝajne nenion komprenis en la enhavo de la libro. Ni rigardu la paĝojn, indikitajn de li:
p.40. La poemo rakontas pri piankoncerto de talentaj infanoj. Jes, la nuna tempo komplikas, sed l' infanoj arte instigas / al vivem' kaj al bono vokas do la humoro de la aŭtorino estas optimisma.
p.41. Temas pri avangarda pentraĵo en arta ekspozicio, kies artan valoron malfacilas taksi. Neniu vorto pri "nova sociordo".
p.58. Post la citita linio "La tempo estas nun severa" tuj sekvas: sed ĝi fariĝos nepre bela.
p.10,11. La poemoj estas intime lirikaj, denove neniel tuŝantaj la socion, kaj plej amuze verkitaj en 1989, kiam neniu suspektis pri estontaj ŝanĝoj. En ĉiu lando homoj havas ĉiutagajn zorgojn kaj deprimiĝas pro malfeliĉa amo. Eĉ se hodiaŭ vi havas feliĉon ĉu longe tio daŭros? Futur' neklaras, kaj la Raúka improvizo la 5an de marto 1994 (p.23), estas verkita por transdoni tian necertecon speciale kun "r" en ĉiu vorto. Certe Dadaev, multe pli juna ol mi, "himnas al libero" ne havante seriozajn zorgojn, li povas ankoraŭ revi.
p.47. Temas pri persona malfeliĉo de homo, subite perdinta sanon ne ĉiuj en tia stato scipovas konduti digne, sed tiun, kiu scipovas, sanaj homoj povas envii...
Plej ridindas la esprimo "novaj rusianoj", kiun s-ro Oneţ uzis tute ne sciante ĝian sencon. Ŝajne en preskaŭ ĉiu lando oni simile nomas novriĉulojn kun abundego da mono kaj neniom da kulturo. Ĉu ilin povas regi malespero? Mi ne scias, tiaspecaj personoj mankas inter miaj amikoj...
Do, por la recenzinto la batalemo ŝirmis ĉion, kaj li perdis la kapablon rimarki belecon kaj amon. Ni kompatu lin.
Valentin Melnikov,
kunaŭtoro de Moskvaro
Presita en Cerbe kaj Kore n-ro 1 (64), 2000, p. 10-12
kaj, koncizigita, en Esperanto n-ro 3 (1123), 2000, p. 54.
Reen al: Moskvaro Valentin Melnikov Klara Ilutoviĉ Solomon Vysokovskij Oĉjo Dadaev